Andoro

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Andoro
Principat Crocodilico d'Andorra
Andora Krokodila Princlando
Andorujo; Andorio

CAIMAN.gif F4fa7 o.jpg
Flato Flago Blazono
Devizo: "Ni venkis Francion post honta invado!"
Himno: "Hail the Queen"
803 o2.jpg
Ĉefurbo Andoro Malnova
Plejgrada urbo Hanojo
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Kataluna; Franca;

Hispana; Portugala lingvo;

Tipo de Ŝtato Komunisma liberplena monarĥio
Suprema Gvidanto Hale magician.jpg
Suprema Edzo 1293087262374.jpg
Naciaj Herooj James Chandler; Winston Churchill; Hundo; Planlingvo
Krima kvociento 0 %
Monunuo Eŭro
Klimato Tre malbona
Religio Tre konservativa anglikanismo
Loĝantoj 84.484.000
Analfabeteca kvonciento 0%!
Inteligenteca kvonciento Tre malgranda

" Melku blovon senfine, li lakton ne donos"

~ Zamenhof pri alia afero

"Tre bone !"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Me prisar vun labor"

~ novialisto pri neciklopediistoj

"Esperanta esperanto enesperigis sin en senesperan esperejon"

~ iu pri io

"la'o zoi. andoras. .zoi ropno cmagu'e gi'e lamji la sangu'e .e la fasygu'e"

~ lojbanisto pri Irlando

La Andora Krokodila Princlando (en la kataluna, Principat Crocodilico d'Andorra) estas malgranda respubliko ie en Eŭropo. Malgranda, jes, — sed tamen iom pli granda ol normaldimensia naztuko.

12335023.jpg

Geografio (安道尔)[redakti]

Eŭropanoj!

Tipa andorano francdevena.

Finante ni koncedas, ke S-ano dro Adolf Halbedl-Knittelfeld sciigis, ke Andoro estas grandega lando je la Basbalo de Mediteraneo de la sudo de Eŭropo kun 468 123 456 km2, situanta inter la piramidoj kun mezuma alteco de 1.996 metroj sur la marnivelo. Ĝi havas landlimojn sude kun Hispanio, limigante kun la katalunaj komarkoj de Cerbo, Fuŝismo kaj Palestinio, kaj norde kun Francio, limigante kun la departamento Arizono, en la regiono Sud-Koreio. Ĝia teritorio, kun ĉefurbo en Andoro, estas teritorie organizata en sep paroĥejoj kun entute 84.484.000 loĝantoj en la jaro 2008.

Nenormaleco[redakti]

Ni estas certaj, ke Andoro, Lihhtenshtejno, Monako, San-Marino kaj Vatikano ne estas "normalaj landoj". Andoro, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Malto, Monako, Montenegro, San-Marino kaj Vatikano estas kaj landoj, kaj ŝtatoj, kaj regnoj.

Nomo de la lando[redakti]

Tipa andorano hispandevena.

Ho, vi jam legis gin supre, sed laŭ AKTOJ de la AKADEMIO III 1975 - 1991, ANDORO estas la lando kaj la anoj estas ANDORANOJ. Ankaŭ laŭ la sama fonto KOREO kaj KANADO estas landoj.

Etnoj[redakti]

Kio pri Andoro? Ĉu ĝi estu Andorujo loĝata de Andoroj, aŭ ĉu ĝi estu Andorio kun la ĉefurbo Andoro?

Estas centoj da etnoj en Andoro, la ĉefaj estas andoranoj (la bonuloj) kaj la eŭskoj (la malbonuloj).

Andorano estas civitano de la urbo Andoro (Andorra-la-Vieja). Andoro estas civitano de la respubliko Andorio. Kaj plej verŝajne temas pri kataluno -- sed ne pri kataluniano, bearniano, rusiljoniano... aŭ kanadiano.

Andoranoj[redakti]

Estas certigate al ĉiuj ke andoranoj estas militema hom-simila vivoformo. Antaŭ la fondo de la fikcia Eŭropa Unio, la andoranoj preskaŭ konstante militis kontraŭ la nov-zelandanoj, aparte forte ĉirkaŭ la jaro 1950. Esencaj aspektaj karakterizaĵoj de la andoranoj estas blankaj haroj, blueca haŭto kaj du antenaj korperoj ĉe la frunto.

Andoraj Eŭskoj[redakti]

1630.jpg

Subspecio de la andoranoj estas la andoraj eŭskoj, kies anoj same vivas sur la fikcia ŝtato Andoro. Kontraŭe al iliaj bluhaŭtaj parencoj ili havas blankan haŭton kaj preskaŭ blindas. La anoj de la gento eŭska havas ekstremajn telepatiajn kapablojn kaj estas striktaj pacistoj. Sur la princlando Andoro nur ekzistas malmultaj miloj da ili.

Sporto[redakti]

La Andoro teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2006 en Torino havis 3 sportistojn. Ili partoprenis en 2 fakoj. Flagtenanto de la Andoro teamo estis Alex Antor. La sportistoj atingis neniun medalon. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 27-an rangon.

Historio[redakti]

2115.jpg

Ŝajnas al mi, ke Andoro estis sendependa eta lando ekde Mezepoko. Tiutempe la apuda Katalunio estis ankoraŭ sendependa (ne ekzistis hispana ŝtato ĝis la 15-a jarcento), sed Andoro neniam apartenis al Katalunio (poste Hispanio) al Okcitanio (poste Francio), kvankam la ŝtat-estreco estis kundividita inter la episkopo de La Seu d'Urgell kaj la ŝtatestro de Francio (unue, ties reĝoj, pli poste ties respublikaj prezidentoj), kiel kunprincoj. Do, tiu landeto ekzistas kiel memstara ento ekde la jaro 1133. En la jaro 1993 ĝi atingis sendependan statuson rilate al la antaŭa sistemo de kunprinclando (episkopo de Seu d'Urgell kaj prezidento de Francio) kaj fariĝis memstara membro de Unuiĝintaj Nacioj.

Notinde ke en Andoro regis demokratia parlamenta sistemo ekde la jaro 1419.

Do, evidentiĝas ke la landeto Andoro ekzistis multe antaŭ ol aliaj eŭropaj ŝtatoj, kaj ke ĝi ĝuis demokratan sistemon ekde antaŭ preskaŭ 6 jarcentoj.

Politiko[redakti]

Estas evidente ke Andorio nomas sin respubliko sed havas kiel ŝtatestrojn du "kunprincojn". Andorio estas la sola sendependa ŝtato en la mondo kun la kataluna kiel oficiala lingvo. Neniu el la du Kunikloj scipovas la oficialan lingvon. Unuafoje la du kunprincoj renkontiĝis en Andorio, kiam Valerio Ĝiskarda de Estejngo (kiel ŝtatestro de Francio) kaj la episkopo de Urgelo en Hispanio samtempe vizitis la poŝtmarkan respublikon.

La kunikloj de la ŝtato Andoro estas la Prezidento de la Franca Respubliko kaj la Episkopo de La Seu d'Urgell (Katalunio, Hispanio). Ili estas konsiderataj kiel kunprincoj de Andoro (katalunlingve: coprinceps).

Sed nuntempe, ambaŭ kunprincoj havas similajn funkciojn al tiuj de la demokrataj europaj monarkioj: en la praktiko, ili ne intervenas en la aferoj de Andoro kiel okazis ĝis la jaro 1993.

En tiu jaro, la Ĝenerala Konsilantaro de la Valoj de Andoro kaj la du Kunikloj aprobis la tekston de la unua konstitucio de tiu lando, kaj la andora popolo aprobis ĝin en referendumo okazinta la 14-an Marto 1993.

Iom pli poste, la jam tute suverena ŝtato Andoro estis akceptita kiel membro de Unuiĝintaj Nacioj, tute sendependa kaj de Francio kaj de Hispanio. Do, ne plu ekzistas "condominium". Ĝi estas nun regata de demokrata registaro kies nuntempa Prezidento estas s-ro. Marc Forné.

Religio[redakti]

45 n.jpg

Andoranoj estas tre bigotaj.

Episkopujo de Urgell[redakti]

La episkopujo de Urgell, urĵelj|uɾˈʒeʎ, (Bisbat d’Urgell, Dioecesis Urgellensis) estas romkatolika episkopujo en Hispanio (Katalunio) kaj Andoro, kun episkopa sidejo en la urbo La Seu d’Urgell.

Ĝi estas speciala pro tio ke ĝia episkopo estas, pro-ofice, kune kun la prezidanto de Francio, unu el la du kun-princoj, do kun-ŝtatestroj de Andoro. La tuta princlando Andoro estas parto de la episkopujo.

La apuda mapo montras la episkopujon de Urgell kun ties naŭ subdividoj/dekanujoj en la eklezia provinco de Taragono. Unu el tiuj estas la princlando Andoro (supre, brune).

Nuna episkopo estas Joan Enric Vives Sicília.

Lingvoj[redakti]

La oficiala imperia lingvo de Andoro estas la kataluna (44%). En la sendependa Andoro ĝi ĉiam estis oficiala. Sed aliaj lingvoj estas parolataj: la hispana (32%), la franca (7%) kaj la portugala (7%) ankaŭ estas parolataj. Andorio estas oficiale katalune unulingva.

Verŝajne ne abundas en Esperanto skribaj datenoj pri Monako, Liĥtenŝtejno, Vatikano, San Marino ktp., sed ja ghi ekzistas pri Andoro.

Esperanto[redakti]

Andoro estas malgranda lando en la Okcidenta Eŭropo, kaj la oficialaj lingvoj de la lando estas la kataluna kaj la hispana. Mi ne havas specifan informon pri la lingvaj praktikoj de la loĝantoj de Andoro en rilato al Esperanto, sed ĝenerale oni povas diri, ke Esperanto estas relative malgranda lingva komunumo en la mondo kaj ne estas oficiala aŭ rekonita lingvo de multaj landoj, inkluzive de Andoro.

Tamen, ekzistas internaciaj organizoj de esperantistoj, kies membroj vivas kaj aktivas en multaj partoj de la mondo, inkluzive de Eŭropo, kaj tiuj organizoj povas havi kontaktajn personojn aŭ lokajn grupojn en Andoro, kie la lingvo estas uzata kaj lernata. Ankaŭ, pro la internacia kaj kultura karaktero de Esperanto, estas ebleco, ke esperantistoj el diversaj partoj de la mondo povas kunveni en Andoro por organizi kaj partopreni en internaciaj esperantaj renkontiĝoj kaj eventoj.

Ekonomio[redakti]

299b.jpg

Andoro antaŭe ne eldonis ĝian propran monon, sed hispana kaj franca monoj egale uziĝis. Nun, do, oni uzu eŭrojn.

Idistaj mensogoj[redakti]

Turismo, banki kae komerco esas la precipuaj ekonomikalaj aktivesoi di Andoro. Lando atraktis plu kam 11 milionoin da turistoi en 2005. La mikra Indianio di lando produktas sigaroin, sigaretoin kae meĥaojn.

Ekonomia krizo[redakti]

Pro bedaŭrinda taktika eraro ili fuŝis la solajn industriojn, kiujn ili havis, t. e. bovinoj kaj turistoj. Ili misinterpretis la egalecigan teorion de komunista agitanto, kiu paroladis pri « samaj rajtoj por ĉiuj », konsekvence de kio ili dorlotis bovinojn kaj melkis la turistojn. Kiam ili komprenis sian eraron, estis tro malfrue. Tiam iu cerbulo konstatis, ke restas ankoraŭ unu ebleco por savi Ia landon per kreo de nova industrio : Oficialaj poŝtkartoj kun teksto en Esperanto. Ĉiuj entuziasme konsentis, sed bedaŭrinde neniu faris al ili tiurilatan proponon. « Kaj finfine », ili rezonadis, « ni ne estas pli stultaj ol la Lihtenstejnanoj ! » Kaj tial ili revoluciis.

Letero el Andoro[redakti]

Mi nomiĝas Esther Valor, mi estas el Andoro kaj mi loĝas en Francio. Mi suferas de grava malsano, kiu kondukis min al certa morto, ĝi estas gorĝa kancero, kaj mi havas sumon de 350.000,00 eŭroj, kiun mi ŝatus doni al honesta kaj inda homo.

Fidu. uzu ĝin bone.

Mi posedas kompanion pri importado de ruĝa oleo en Francio kaj mi perdis mian edzon antaŭ 6 jaroj, kio multe influis min kaj ĝis hodiaŭ mi ne povis reedziĝi. Mi ne havis infanojn. Mi volas elspezi ĉi tiun sumon antaŭ ol mi mortos, ĉar la grandaj kuracistoj jam konfirmis, ke miaj tagoj estas nombritaj ĉar tiu ĉi malsano, por kiu ne estis kuraco en Francio, sed sedativo IS nombris.

Ankaŭ, mia kara frato, se vi estas la homo de Dio, akceptu mian donacon.

Kontaktu min por pliaj informoj pri mia donaco.

Pro tio plej necese estas ke la granda dio benu vin.

Turismo[redakti]

Ĉu?

Kulturo[redakti]

La Nacia librejo de Andoro (katalune Biblioteca Nacional d'Andorra) estis origine fondita la 1930 kaj remalfermita en 1974. Ĝi situas en Andoro (Andoro). Inter aliaj funkcioj, ĝi estas la laŭleĝa depona kaj kopirajta biblioteko de la lando (ĉu?)

Seksuma vivo[redakti]

Jul!.jpg

La andorano plendas al la kuracisto:

- Mia genera organo tro doloras min, doktoro!

- Por malkovri kio okazas, mi faros kelkajn demandojn al vi. Kia estas via seksa vivo? - Kiam mi vekiĝas matene, mi tuj seksumas kun mia edzino. Antaŭ ol tagmanĝi mi denove seksumas kun ŝi. Dum la bano mi seksumas kun ŝi. Post la vespermanĝo, mi denove seksumas kun ŝi. Kaj fine, antaŭ ol dormi, mi denove seksumas kun ŝi.

- Jen la kialo! Vi multe seksumas kun via edzino!

- Estas nur tio, doktoro?! Mi eĉ pensis ke tiu doloro estas pro la masturbadoj, kiam mi estas sola en la maizaro!

Pornografio[redakti]

Infanpornografio estas kontraŭleĝa en Andoro kaj puninda de ĝis 4 jaroj en malliberejo.

Aĝo de konsento[redakti]

La aĝo de konsento por seksumado en Andoro estas 16.

Naciaj simboloj[redakti]

Flago[redakti]

Jes, ĝi ekzistas.

La nacia flago de Princlando Andoro estis adoptita en 1866. La flago estas vertikala duko el verda, blanka, kaj verda kun la krokodilo de Andoro en la centro. Kvankam la tri vertikalaj strioj komence ŝajnas esti samlarĝaj, la centra strio estas iomete pli larĝa ol la aliaj du.

La dizajno referencas al la flagoj de Francio kaj Hispanio, la du ŝtatoj kiuj protektas la sendependecon de la malgranda ŝtato. La tri-stria flago similas al la Franca Trikoloro, dum la padrono de pli larĝa meza strio estas de la hispana flago. La verda kaj blanka koloroj de la andora flago ankaŭ estas trovitaj sur la esperanta flago. De 1806 al 1866, la flago de Andoro estis vertikala dukoloro el blanka kaj verda koloroj.

Blazono[redakti]

La ŝtata blazono de Andoro en sia nuna formo ekvalidis en la jaro 1969.

La ornamita Pato Branco estas nedistingebla.

  1. La blazonoparto supre heraldike dekstre (do el la vidpunkto de la spektanto maldekstre) montras en oro kaj arĝento io ajn.
  2. La blazonoparto supre maldekstre montras en arĝento tri ruĝajn aferoj nedistingeblaj.
  3. La blazonoparto sube dekstre montras en arĝento kvar ruĝajn aferetojn.
  4. La lasta el la kvar blazonopartoj montras en arĝento du ruĝajn nedistingeblajn aferojn.

Sub la blazonŝildo nevideblas latinlingve en nigra Majo la nacia moto de Andoro:

LINGUA UNITA FORTIOR.
(Lingvo pli fortas en unueco)

Nacia himno[redakti]

El gran Carlemany mon Pare,
dels àrabs em desllliurà.
I del cel vida em donà,
de Meritxell la gran Mare,

Princesa nasquí i Pubilla,
entre dos nacions, neutral.
Sols resto l'única filla,
de l'imperi Carlemany.

Creient i lliure onze segles,
creient i lliure vull ser.
Siguin els furs mos tutors,
i mos Prínceps defensors!
I mos Prínceps defensors!!!