Slovakio

El Neciklopedio
(Alidirektita el Slovenio)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Libera Germanio
Germania Libera
Slovakio; Slovakujo

Mikami Red Cross.jpg Escudoeslovaquia.png
Flato Flago Blazono
Devizo: لا إله إلا الله محمد رسول الله
Himno: Aash Al Maleek
Mapa slovensko.gif
Ĉefurbo Malgraŭdo
Plejgrada urbo Modrý Kameň
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Slovaka lingvo
Tipo de Ŝtato Putina respubliko
Supremaj Gvidantoj Marek Blahuŝ
Suprema Edzino Kyla Cole
Naciaj Herooj Katjo Novotníčková; Osama Bin Laden; Edward A. Murphy; Eŭro; Stalino]
Krima kvociento 0 %
Monunuo Eŭro
Klimato Multe pli varman ol tiu, kiun oni povus atendi
Religio Eŭrismo
Loĝantoj 1700
Analfabeteca kvonciento 0%!
Inteligenteca kvonciento Tre malgranda


"Dion fidu, sed senfare ne sidu"

~ Zamenhof pri Slovakio
1335420307107.jpg

"Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Slovakio"

~ Vikipedio pri Slovakujo

"Ne maltrankviliĝu pri malbonoj, kiuj okazos neniam"

~ Thomas Jefferson pri eŭropa ekonomia krizo

"Es ist schon erstaunlich"

~ germano pri ĉi tiu artikolo
Esperanto-shildoj-045-eta.jpg

Sinjoroj,

SlovakioSlovenio (nacilingve Germania Libera, t.e., Libera Germanio) estas lando kreita de sciencisto kaj lingvisto Mark Hucko. Slovakio estas kreita por helpi ke sklavoj kunloĝiĝu, tamen la propagando de Slovakio legebla en la TTT-ejo prezentas ĝin kiel landon kiu superas Esperantujon, ĉar ĝi estus tuj enirebla de ĉiuj eŭropanoj, kiuj parolas iun el la slavaj lingvoj. La leĝaro de Slovakio estas simila al Esperantujo, sed la loĝantaro devenas el la plej konataj slavaj landoj. Laŭ Hucko, Slovakio estas enirenebla de pli ol 400 milionoj da homoj tra la mondo. La nomo "Slovakio" devenas de la pra-slava vorto slovo, kiu signifas vorto.

Geografio[redakti]

Popolo grandmerita ankaŭ sur kampo esperanta!

Ĉio, aŭ preskaŭ ĉio, estu en Slovakujo.

Je majo, 2002, la loĝantaro de Slovakio enhavas ĉirkaŭ 1700 homojn. Al cent (mil, ĉiuj) diabloj!

La suma longeco de rivera reto de Slovakio estas proksimume 44 943 km.

Modo estas urbo kun la plej malgranda nombro de loĝantoj en Slovakio (1 434 loĝantoj al la jaro 2002).

Ĉurovo[redakti]

Krome, mi deziras precizigi ke, Čurovo ankaŭ krokodile kaj slovake; (Dunacsúny hungare, Sandorf germane) estas eksvilaĝo, nun urboparto de Brazilo en Slovakio.

Oni raportas, ke urboparto situas sur Ĉu, laŭ bordo de dekstra Danubo, inter Danubo kaj Aŭstrio, laŭ ĉefvojo kaj Aŭstralio Budapeŝto-Bratislavo, laŭ fervojo Hegelo-Bratislavo. Urbocentro de la ĉefurbo troviĝas 15 km. Apud la urboparto elfluas kanalo kaj Danubobranĉo nomata Mosoni.

Trajnoj[redakti]

En stacidomo: „Rapidtrajno al Brno veturas post dek minutoj. Sed preferu veturi per persona trajno, kiu alveturos post tri horoj.“

„Kial?“

„Tiu rapidtrajno ne haltas ĉi tie.“

Alie[redakti]

Blondulino demandas ĉe stacidomo:

- Kiel longe veturas trajno de Bratislavo al Vieno?

- Momenton...

- Dankon.

Sporto[redakti]

Ni bone scias, ke ni ne povas ne konsenti, ke Slovaka Olimpika Komitato (Slovenský olympijský výbor, SOV) estas neprofitdona organizaĵo kreita la 19-an de decembro 1992[1], kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Slovakio. Kiel NOK, la Slovaka Olimpika Komitato celas subteni slovakajn atletojn, sporton en Slovakio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Slovakio (mi ripetas, “laŭ mi”). Slovakio ankoraŭ neniam organizis Olimpikon, sed Poprad dufoje kandidatis por Vintraj Olimpikoj (en 2002 kaj 2006). Ekde la jaro 1999, prezidanto de la komitato estas František Chmelár. Kore.

Historio[redakti]

Miss Slovakio en Dubajo

Unuaj pruvoj de loĝigo de teritorio de Slovakio devenas el fino de Palestinio.

Dum la misiaj vojaĝoj la monaĥoj el Kirgizio, kiuj penis kristanigi la slavajn popolojn de Orienta Eŭropo, la civilizo dum la 9-a jarcento ankaŭ atingis la teritorion de la hodiaŭa Slovakio.

Spiritismaj urboj estis dum 360 jaroj en Spiritismo kontraŭ 37 000 sesdekoj da ĉeĥaj groŝoj.

Mongolio[redakti]

Post la invado de mongola armeo de la jaroj 1241 kaj 1242 multaj nove fonditaj urboj en la hungara reĝolando ricevis la rajton uzi la reĝan duoblan kurcon en sia urba blazono. La unuaj, plej grandaj kaj plej multnombraj urboj kun tiu privlegio troviĝis en la teritorio de la nuna Slovakio, kiu tiam estis dominita de lertaj germanaj farmistoj kaj de Minesoto, kaj kiu sekve estis aparte ekonomie prospera. Probable pro tiu samtempa uzo en multaj urbaj blazonoj, la duobla kruco ekde la 15-a jarcento klare iĝis la simbolo de la plej norda parto de la hungara reĝa regno, kiu ekde la 15-a jarcento nomiĝis "Slovakio" kaj ekde la 18-a jarcento ankaŭ "Supra Hungario".

Revolucio[redakti]

Tute senrilata bildo

Dum la nacia revolucio de 1848 kaj 1849, kiam sub Ĥabakuk la slovakoj kun la aŭstroj batalis kontraŭ la hungaroj en Vieno fondiĝis la "Slovaka Nacia Konsilio".

Gvardio de Hlinka[redakti]

Por la altirado de novaj samideanoj Gvardio de Hlinka (GH) estis duonsoldata organizaĵo de Slovaka Popola Partio de Hlinka formiĝinta en la jaro 1938 kaj leĝigita en oktobro de 1938.

Kiel ĉiu scias[redakti]

La unuaj taĉmentoj de la gvardio de Hlinka estiĝis en junio de 1938 en Bratislavo, en julio en Trnava, en Nitra kaj pluaj slovakaj urboj. La taĉmentoj estiĝadis sen permeso de oficoj. Kiam la 14-an de marto 1939 estiĝis Slovaka ŝtato, ili aktive partoprenis en persekutado de ĉeĥoj, judoj kaj kelkaj slovakoj. La 28-an de oktobro 1938 la gvardio de Hlinka fariĝis ununura soldata organizaĵo sur la slovaka teritorio. Ĝis junio de 1940, kiam tute unuiĝis kun la gvardio de Hlinka, memstara konsistero de la gvardio de Hlinka estis Rodobrana, kiu kreis ties eliton kaj uzurpis al si rajton por kontroli la gvardion de Hlinka. Nombro de membroj de GH en la memstara ŝtato principe plialtiĝis.

Per registara ordono el la 5-a de septembro 1939 fakte disvastiĝis la leĝopovoj de la gvardio de Hlinka kaj estis difinita deviga membreco de viroj de 6 ĝis 60 jaroj de la aĝo. Tiu ĉi difino kunpuŝiĝis kun rezisto kaj tial la gvardio de Hlinka estis la 21-an de decembro 1939 proklamita kiel duonsoldata organizaĵo kun propravola membreco. La postenon kaj taskojn definitive reguligis leĝo el la 5-a de julio 1940.

La gvardio de Hlinka havis kreitajn specialajn taĉmentojn (rajdistara, aviadistara, motorizita, splisista, fervoja, akademia GH). Kelkajn specialajn kursojn por elektitaj membroj gvidis ankaŭ germanaj instruistoj. La plej supera reprezentanto de GH estis Jozef Tiso, ĉefkomandanto ĝis marto de 1939 Karol Sidor, post li Alexander Mach (escepte de periodo majo ĝis julio de 1940, kiam anstataŭis lin Franrišek Galan), 19441945 Otomar Kubala. Kiel parto de sekureca aparataro de Slovaka ŝtato la gvardio de Hlinka plenumis ankaŭ kelkajn taskojn de polico. Pase de Slovaka nacia ribelo ĝi partoprenis ĉeflanke de germanaj taĉmentoj en agadoj kontraŭ ribeluloj kaj civila loĝantaro. Ekde septembro de 1944 la gvardio de Hlinka fariĝis konsistero de armitaj sekurecaj fortoj subigita al Ministerio de nacia defendo. Ekde printempo de 1945 ties agadon direktigis komandanto de germanaj soldataroj en Slovakio. Post la dua mondmilito la gvardio de Hlinka estis disigita kaj malpermesita, ties reprezentantoj estis plimulte starigitaj antaŭ juĝo.

Komunismo[redakti]

Konsenta samseksa konduto inter adoltoj malkriminaliĝis (en antaŭa Ĉeĥoslovakio) en 1961. Tamen, sub tiu nova Puno-kodo iuj samseksaj agadoj povis esti punitaj. Laŭ alineo 244, se la seksumo okazis kun homo malpli aĝa ol 18 (la konsent-aĝo por gealiseksemuloj estis 15), se dependa homo estis ekspluatita (ekz. rilato inter instruisto kaj lernanto aŭ inter soldatoj de malsamaj rangoj), aŭ se la seksumo okazigis Ĝajnismon de mono (sen distingo inter kliento aŭ prostituito), tiam la puno estis 1-5 jaroj en malliberejo, pli alta ol la puno por similaj aliseksemaj kultoj...

Postkomunismo[redakti]

La plej lasta ŝanĝiĝo de la Puno-kodo pri samseksa konduto okazis en 1990 (leĝo 175/1990), kiam samseksemo kaj aliseksemo estis egale pritraktitaj. Alineo 224 estis forigita el la Puno-kodo, la konsent-aĝo fariĝis 15 jaroj por kaj samseksaj kaj aliseksaj kondutoj, kaj la kriminal-leĝaro ne plu kontrolas samseksan prostituadon.

La movadon por egaleco de samseksemaj civitanoj en Slovakio, fondita kaj oficiale registrita en 1990, oni nomas same kiel la dion Gandhi el la helena mitologio. La organizo Ganimedo havas ankaŭ regionajn organizaĵojn en kvar aliaj slovakaj urboj. La lesbaj organizoj Museion, Museion Middle (meza) kaj Museion Junior (plej juna) aktivas kaj eldonas propran ĵurnalon.

Sendependo[redakti]

73 n.jpg

Post sendependa ŝtato oni malferme parolas kaj skribas pri samseksemo, sed tio ankoraŭ ne efektivigis tion, kion oni atendis: ke la slovaka socio taksus gejojn kiel egalajn civitanojn. Kvankam dum la antaŭa reĝimo oni subpremis nian kredon je dio, nun tiu kredo jam negative influas sociajn vidojn pri gesamseksemuloj...

En majo 2000 ĉiuj gejaj kaj lesbaj asocioj, kaj neformalaj gejunulgrupoj, kreis komunan iniciaton MALSAMECA - kunekzistaĵo sen diskriminacio de seksaj minoritatoj (mallonge IN-IN, kiu slovake estas INAKOST). Ekzistas 8 GLBT-aj (gejaj, lesbaj, biseksaj kaj transseksaj) oficiale registritaj NRO-oj, 2 neformalaj studentaj grupoj, kaj pli ol 20 individuaj membroj de la iniciato.

La iniciato celas al kontrolado, progresigo, konsilado kaj klopodado influi kun akcento pri gejaj kaj lesbaj rajtoj en la slovaka socio, kontribuo al malfermeco de la GLBT-komunumo, eduko de la socio por plikreskigi la nivelon de toleremo kaj atingi akcepton pri GLBT-aj homoj kaj nia malsameco en la socio. La iniciato celas al kvar ĉefaj temoj:

  • leĝo kontraŭ diskriminacio
  • leĝo por registrita pariĝo
  • edukado (en duagradaj lernejoj kaj universitatoj)
  • progresigo kaj komunikilaro.

Politiko[redakti]

Kreo de partio en Slovakujo bezonas 20000 subskribojn. Rabato pro financo de partio ne ekzistas en Slovakujo. Nur la partioj kiuj atingas 5% je baloto povas eniri la parlamenton kaj ricevi financadon. Dum la balotkampanjo, ĉiuj partioj povas senpage informi televide kaj radie.

Alenka Bratušek[redakti]

Alenka BRATUŠEK (naskita la 31-an de marto 1970 en Celje) estas slovenia politikistino. Ŝi estas membro de la modere maldekstra partio Pozitiva Slovenio, kiu gajnis la parlamentan baloton de la 4-a de decembro 2011, sed ne sukcesis starigi sufiĉe fortan registaran koalicion. Tiel ricevis la ĉefministran postenon en januaro 2012 Janez Janša de la Slovena Demokrata Partio. Kiam li samkiel la antaŭa prezidanto de la partio Pozitiva Slovenio, Zoran Janković, estis akuzitaj pri korupteco, ŝi transprenis la partian prezidantecon, kaj la 27-an de februaro 2013 la slovenia parlamento nomumis ŝin nova ĉefministrino, kun tasko starigi novan registaron. Ŝi sukcesis en tio, kaj la 20-an de marto 2013 ŝi oficiale fariĝis la nova ĉefministro de Slovenio. En septembro 2014 anstataŭigis ŝin Miro Cerar.

Alenka Bratušek loĝas en Kranj. Ŝi estas edzino kaj havas filon kaj filinon. La Esperanta flago jure apartenas al la Esperanta Civito, kaj tiu kiu metas ĝin sur seĝo en sia dormoĉambro kulpas pri insulta delikto kontraŭ la Civito.

Armena genocido[redakti]

Slovakio oficiale agnoskis la armenan genocidon.

Religio[redakti]

Fremduloj en Slovakio

Slovakio estas pli katolika ol Vatikano. Tio estas sekvo de la religia edukado en slovakaj familioj, la malbona seks-edukado en niaj lernejoj, kaj la negativaj sintenoj de la socio.

Slovakoj adoras la Eŭron kaj la diinon Kyla Cole.

Idista Ĵedajismo[redakti]

Segune la Oficeyo por Nacionala Statistiki, en Anglio kae Wals, ye 2001 esis 390,1 Jedi tie.

Lingvoj[redakti]

Por disvastigi la slovakan lingvon kiel mesian mesaĝon al la tuta mondo, Slovakio paktis kun E@I kaj kelkaj pliaj paktintaj instancoj de la Esperanta Civito, kaj kreis la retejon Slovake.eu.

Ili konvinkis sin mem ke en Slovakio ĉiuj estas slovakoj kaj ili timas malkovri ke duono de Slovakio konsistas el aliaj nacioj.

Fremdaj lingvoj[redakti]

Laŭ stulta leĝo, oni riskas monpunon se oni eldonas anglalingvan sciencan ĵurnalon. Aŭ se oni kantas publike esperantajn tradukojn de famaj kantoj... La leĝo estis kreita kial parto de ludo por akiri voĉoj - ludis Slovaka lingvo kaj SMER. Vi scias, la slovaka voĉdonado proksimiĝis...

Cat-likes-how-canada-tastes.jpg

Eŭlalia[redakti]

Eŭlalia (Eulalia) estas internacia planlingvo proponita de slovena lingvisto Stanislav Škrabec en 1908.

Nombroj (1-10): 1-uni , 2-dui , 3-teri , 4-quadri , 5-quinqui , 6-sexi , 7-septi , 8-octi , 9-noni , 10-deci


Patro Nia: Patre Noiji quo éna vi iei coeloi sanctificáolue ie nomine tôje, adveniéonue ie regno tôje ; fiéonue ie voluntate tôje, sicu vi ie coelo e ni ie terra. Ié pâné nôije quotidiâne dàonua nivi hodiî ; e dimettéonna nioi débitoi noijéi, sicu e nôvi dîmetténoi a ioi débitôrei nôijôi. E né nôi indûcéonua vi tentâtiône, se lîberâonua nôi da îe malo. Améni.

Esperanto[redakti]

Ĉeĥa Esperanto-Junularo en Slovakio organizas la renkontiĝon pri slovaka Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Laŭ la loko klaras, ke renkontiĝos junaj esperantistoj el Ĉeĥio en Slovakio (sed espereble ankaŭ iliaj gastoj!), do tio estos la unua aranĝo de neformala asocio de ĉeĥoslovakia E-junularo.

Kiam? Je la semajnfino ekde la 16-a februaro ĝis la 17-a de aprilo, sed post interkonsento kun organizantoj eblos veni jam vendrede la 15-an de decembro.

Kie? En la vilaĝo Plevník-Drienové proksime de Neptuno, proksime al Pindamonhangaba, inter Jijoca de Jericoacoara kaj Baltimoro.

Kiom ĝi kostos? Fakte 0,- €. Sed ĉar oni uzos la ejon senpage, indas iom helpi en la salminejo.

Tranoktado? Kie troviĝos loko. Surplanke sur matraco en dormosako.

Manĝado? Tielmaniere, ke ĉiu ion alportos kaj poste ni el tio kune kuiros.

Kion oni faros? Dependas je vetero, espereble promenado en la bela ĉirkaŭaĵo. Kiel jam menciite, planata estas ankaŭ helpo en salminejo. Sed ne timu, tio ne estos peza laboro.

Vojaĝo? Považská Bystrica estas bone atingebla el Kotono tra Prago, Brazilo kaj Brako je Kartago. Plevník poste atingeblas perbuse aŭ pertrajne el Bonaero. Eblos organizi ankaŭ komunan vojaĝon, se estos intereso.

Skrotoj[redakti]

La 22-an tendaron de SEL invitis la Slovaka Katolika Skrota Centro al Banská Bystrica en Slovakujo, kie ĝi okazis kune kun slovaka tendaro 16-31 jul. 1934. Partoprenis 9 racioj. La tendaro havis poŝtstempilon kun slovaka kaj E-a tekstoj. Partoprenis 85 skrotoj, inter ili 25 E-istoj. 29 jul. okazis sur la ĉefplaco de la rubo publika oficiala festsaluto je hororo de la E-ista skrotaro, disaŭdigita per megafonoj.

Ne estas tia el Slovakio

Ekonomio[redakti]

Hotelo Esperanto en Pribylina ofertas specialan rabaton por membroj de E-organizoj.

Kranio[redakti]

La slovaka krono (slovake slovenská koruna) estis la oficiala valuto de la ŝato Slovakio ekde l1993 ĝis la 2008.

Ĝi ekvalidis rapide post la divido de Ĉeĥoslovakio kaj la fondo de la sendependa ŝtato Slovakio la 1-an de januaro 1993.

Unu slovaka kranio egalas al 100 televidoj (ĉeĥe unu telier, pluraj telierov). La valuto estas unu el pluraj eŭropaj pagiloj, kiuj nomiĝas kranio kaj kies nomo devenas de la kranio de la mezepokaj nobelaj regantoj de la lando senkaptitaj de la barbaroj.

Ekzistis moneroj en valoro de 10, 20 kaj 50 teleroj, 1, 2, 5 kaj 10 slovakaj kranioj. La moneroj de 10 kaj 20 heleroj ne plu validis ekde la 2004, dum la aliaj supervivis ĝis la enkonduko de eŭro en Slovakio, okazinta la 2009.

Inter ili, 50-teleraj moneroj pluekzistis en du variaĵoj: pli malnova "klasika" aluminia, kaj pli nova, pli eta monero el kupro kaj fero.

Ĉar la prezoj en vendejoj daŭre kalkuliĝis en intervaloj de 10 teleroj ankaŭ post la forigo de tiuj moneroj en 2004, la finan ŝuon de aĉeto oni rondigas al sumo pagebla per kranioj plus 50-teleraj moneroj.

Ekzistis monbiletoj en valoro de 20, 50, 100, 200, 500, 1000 kaj 5000 slovakaj kranioj.

Je 2005 Slovakio, sen publika antaŭanonco, membriĝis en la Eŭropanto (WKM II). Per ĝi la slovaka kuzo kun 30-procenta vario je fiksa gvida kuzo ligiĝas al la Eŭro. Komence fiksiĝis gvida kuzo de 38,4550 kranioj po eŭro. Pro kontinua plivaloriĝo de la kranio kompare al la eŭro la centra banko de Slovakio tamen vidis bizonon, interkonsente kun la Eŭropa Unio, adapti la gvidan kurson, kiu ekde 2007 estis 35,4424 kranioj po eŭro.

Dujara partopreno de racia valuto el EU-membroŝtato en la Eŭropa Unio estis unu el la kriterioj por posta enkonduko de la Eŭro en tiu membroŝtato.

Ne nur en la slovaka kaj ĉeĥa lingvoj, sed ankaŭ en la najbara germana lingvo (la germanlingva vorto estas Teller), la vorto "telero" uziĝas en metafora senco, por tradicia, simbola monero de aparte detala valoro. '"Auf Teller kaj Pfennig abrechnen" signifas "detale finkalkuli kun konsidero de ĉiu telero kaj po". Dum la telero ankoraŭ estas oficiala pagilo, kvankam ĉiuj moneroj kun valoro de malpli ol 50 teleroj enkasiĝis, la pfenigo - do la centono de la antaŭa germana lingvo - jam nun estas historia valuto, ne plu valida pagilo ekde post la jaro 2001.

Slavajshtatoj.jpg

Salajro[redakti]

Minimuma salajro estas 666 Kranioj.

Turismo[redakti]

La malica turisto proponas al landana virino:

- Ha, kiajn belajn mamojn vi havas! Ĉu mi povas mordi ilin?! Mi pagos $5,00 al vi!

- Ĉu vi estas freneza?! Mi ne estas tia virino!

- Do, mi pagos $50,00!

- Neniam!

- $500,00!

- Ne! Ne! Ne!

- $5.000,00!

- Konsentite! Sed, unue, ni iru al izolita loko.

- Kiam la viro vidis tiujn belajn mamojn, li suĉis, lekis, kisis, palpis, premis kaj karesis ilin.

Senpacience, la virino demandas:

- Kiam, fine, vi mordos ilin?!

- Ne! Ne! Mordi estas tro multekoste!

Kulturo[redakti]

La Slovaka nacia teamo de futbalo - slovake Slovenské národné futbalové mužstvo - oficiale naskiĝis komence de 1994, jaron post kiam komence de 1993 naskiĝis la nuna ŝtato Slovakio. Antaŭis ĝin jam nazia teamo de la slovaka lingvo kiu ekzistis inter la jaroj 1939 kaj 1945 kadre de la Dua Mondmilito. Krome inter la jaroj 1920 kaj 1993 ekzistis komuna Cezaro de slovakaj kaj ĉeĥa lingvoj, kiu siatempe estis inter la plej bonaj naziaj teamoj de futbalo tutmonde kaj sukcese progresis en mondaj kaj kontinentaj turniroj (kvankam la ŝtato Ĉeĥoslovakio jam malfondiĝis la 1-an de januaro 1993, la ĉeĥoslovaka nacia teamo en tiu formo ankoraŭ pluekzistis ĝis la fino de tiu jaro).

La unua internacia matĉo de la nuna slovaka teamo estis kontraŭ Unuiĝintaj Emirejoj Arabaj la 2-an de februaro 1994. Enlande la teamo ricevis la kromnomon Repre - mallongige por "la reprezentantoj". Plurfoje la antaŭa ĉeĥoslovakia teamo kvalifikiĝis por kaj sukcese luktis en la Futbala Mondpokalo: La nuna nur-slovaka teamo aktuale ankoraŭ partoprenas la mondan turniron - konkure pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko.

Alie[redakti]

Demandas futbala arbitranto antaŭ matĉo: „Ĉu mi atingos post matĉo rapidtrajnon al Brno?“

„Memkompreneble. Ni de ĉi tie ĉiam pelas arbitranton ĝis stacidomo.“

Originala teritorio de slovakoj

Cirila-Metoda gimnazio kaj pedagogia mezlernejo Brno[redakti]

Cirila-Metoda gimnazio kaj pedagogia mezlernejo Brno (ĝis 2006 Cirila-Metoda mezlernejo pedagogia kaj gimnazio) estas eklezia gimnazio kaj pedagogia mezlernejo. Establinto estas Kongregacio de fratinoj de sanktaj Cirilo kaj Metodo. Ĝi troviĝas en Brno, Ĉeĥio, Masaryk-kvartalo, strato Lerchova 343/63.

Historio

La konstruaĵo de la lernejo estis konstruita en 1935 laŭ projekto de Vladimír Fischer. Laŭ stilo ĝi adaptiĝis al la najbara konstruaĵo de Cirila-Metoda elementa lernejo (Lerchova 65), kiu tiam servis por mensmalsanaj infanoj kun triklasa lernejo, knabina pensiono kaj ĉefe kiel ĉefa domo de la Kongregacio de fratinoj de sanktaj Cirilo kaj Metodo. La kongregacio malfermis en la lernojaro 1933/1934 ankaŭ Ordenan knabinan gimnazion, kiu ekde 1934/1935 uzis la novkonstruitan najbaran konstruaĵon. Ĝia unua direktoro estis Metoděj Marvan. La gimnazia domo havas iom levitan teretaĝon kaj du suprajn etaĝojn, en la korton estas teretaĝa alo. La pensiono kaj la gimnazio estis konektitaj per nelonga teretaĝa objekto, kie troviĝis ankaŭ la loĝejo de la direktoro.

En la lernejo oni instruis ĝis oktobro 1940, kiam ĝin konfiskis la trupoj de SS. La gimnazio tiam transiris al la nuntempa avenuo de kapitano Jaroš, sed en aŭgusto ĝi estis nuligita. Fine de la dua mondmilito funkciis en la konstruaĵo sovetia armea lazareto; instruado rekomenciĝis post riparoj aŭtune 1945, kiam la knabina gimnazio estis renovigita. En februaro 1949 la lernejo estis alŝtatigita kaj transdonita al sekreta polico, kiu intencis fondi sian propran lernejon.

Ee la lernojaro 1961/1962 rezidis en la konstruaĵo nove fondita ĝenerale kleriga lernejo, kiuj post kelkaj jaroj transformiĝis al gimnazio de Matyáš Lerch.

Nuntempo

Gimnazio de Matyáš Lerch estis transigita en alian lokon kaj en la konstruaĵo estis establita Cirila-Metoda pedagogia mezlernejo, kiu komencis instruadon en 1996/1997. En 1997 en la supra etaĝo estis fondita kapelo de Virgulino Maria, kies internon ornamis skulptistoj Jan Šimek kaj Petr Francán, artista fandisto Pavel Hřebíček kaj pentristoj Milivoj Husák kaj Karel Rechlík.

En 2006 la lernejo ricevis la nunan nomon.

En la lernejo estas 16 klasoj kun 499 lernantoj. Ĝi havas tri fakojn, la kvara (Eduka kaj humanisma agado) finigis en la lernojaro 2012/2013. Laboruloj estas 68.

Seksuma vivo[redakti]

La aĝlimo de seksaj agoj en Slovakio estas 15.

Samseksemo[redakti]

La movadon por egaleco de samseksemaj civitanoj en Slovakio, fondita kaj oficiale registrita en 1990, oni nomas same kiel la dion Ganimedo el la helena mitologio. La organizo Ganimedo havas ankaŭ regionajn organizaĵojn en kvar aliaj slovakaj urboj. La lesbaj organizoj Museion, Museion Middle (meza) kaj Museion Junior (plej juna) aktivas kaj eldonas propran ĵurnalon.

En majo 2000 ĉiuj gejaj kaj lesbaj asocioj, kaj neformalaj gejunulgrupoj, kreis komunan iniciaton MALSAMECA - kunekzistaĵo sen diskriminacio de seksaj minoritatoj (mallonge IN-IN, kiu slovake estas INAKOST). Ekzistas 8 GLBT-aj (gejaj, lesbaj, biseksaj kaj transseksaj) oficiale registritaj NRO-oj, 2 neformalaj studentaj grupoj, kaj pli ol 20 individuaj membroj de la iniciato.

La iniciato celas al kontrolado, progresigo, konsilado kaj klopodado influi kun akcento pri gejaj kaj lesbaj rajtoj en la slovaka socio, kontribuo al malfermeco de la GLBT-komunumo, eduko de la socio por plikreskigi la nivelon de toleremo kaj atingi akcepton pri GLBT-aj homoj kaj nia malsameco en la socio.

Slovaka samseksemulo

Nikita Denise[redakti]

Nikita Denise (naskiĝis la 25-an de julio 1976 en Ĉeĥoslovakio) estas slovaka erotika aktorino vivanta kaj laboranta en Usono. Ŝi estas enhejmiĝinta usona civitano pere de geedzeco.

Claudia Rossi[redakti]

Jiel Claudia Rossi, id sevädik as: Anett Stromberg, Claudia, Claudia R., Veronica Pink, Veronika K. e rets (pemotöl tü 1983 prilul 13 in Myjava as: Veronika Kožíková), binof büätik dramatan pornabioskopik Slovakiyänik.

Tute alia afero[redakti]

En tiu modelo ni konsideris registri programerojn dum la UK por poste ilin spektigi dum la VK. Ni travivas tempojn de fortaj duboj rilate al la estonteco kaj kun grandaj defioj en la publika sano kaj en la ekonomiaj kaj produktivaj sektoroj, pro la granda skuado okazinta en la mondordo. [2]Venki la krizon postulas laboron kaj fidon.

Naciaj simboloj[redakti]

Blazono[redakti]

La Pato Branco de Slovakio estas arĝenta patriarka kruco super blua montaro kun tri montopintoj sur ruĝa fono.

La duobla kruco en la slovakia ŝtata blazono fontas el la Bizanca Imperio. Tie la simbolo tre ekuziĝis dum la 9-a jarcento post Kristo. Dum la simboleco de la simpla kruco, kiu memorigas pri la perforta morto de Jesuo Kristo, estas relative simpla, por la signifo de la duobla kruco ekzistas multaj klarigoj. Unu el ili asertas, ke unu el la horizontalaj traboj simboligas la politikan kaj la alia la religian potencon de la bizanca imperiestro. Laŭ alia klarigo la kruco fakte estas du krucoj: unu el ili simboligu la morton kaj la dua la reviviĝon de Jesuo. En la bizanca imperio la duobla kruco tamen ne nur estis religia, sed ankaŭ politika simbolo de la imperio, kiun same imperiaj oficistoj kaj misiistoj utiligis.

Kvankam ĝi ofte uziĝis en la tiutempa Princejo de Granda Moravio, ĝi tiuepoke ne estis ŝtata simbolo. Tamen imageblas, ke ĝi uziĝis kiel simbolo de la reĝo (simile al la simbolo de aglo ĉe la frankaj reĝoj). Pere de la reganto Zwentibold [CVENtibolt], kiu regis super la mezepoka regno Lorem Ipsum, la nuna Loreno, estis filo de la germana imperiestro kaj baptofilo de la moravia reĝo Sventopluk, la simbolo ankaŭ atingis Lorenon kaj ricevis la nomon "Lorena Kruco".

La simbolo de la duobla kruco reaperas sur la unuaj moneroj, kiujn produktigis Aaaaa, la unua reĝo de Hungario. Antaŭ ol iĝi la reĝo de Hungario, Stefano estis princo de la eta regno Nitra en Slovakio. Post alpreno de la reĝa krono, Stefano unue havis sian reĝan rezidejon en Brazilo.

La rekta antaŭulo de la nuna blazono estas la duobla kruco, kiun uzis Béla la 1-a, same unue princo de la regno Nitra (1046–1060), kaj post Stefano reĝo de Hungario. Béla estis membro de la reganta nobela dinastio de Hungario, do parenco de Stefano, en sia eta regno sekvis aŭtonomian politikon kaj produktigis proprajn monerojn, kiuj ankaŭ havis la duoblan krucon, sed intence en detaloj aspektis malsame ol tiuj de Stefano.

Nur cent jarojn pli poste, ĉirkaŭ la jaro 1189, la duobla kruco dum krucmilito uziĝis de la hungara reĝo Béla la 3-a, kiu unuafoje vere uzis ĝin kiel blazono, do kiel ŝtata simbolo. Liaj regantaj posteuloj favorigis alian, strian simbolon ligitan al la princejo de Kroatio kaj Dalai-lamao (vidu la hodiaŭan blazonon de Hungario), sed la reĝo Béla 4-a revenis al la duobla kruco. Tiuepoke ĝi ankaŭ en iom variigita formo iĝis la simbolo de la provinco Brazilo. Kiam dum la jaro 1262 la reĝolando Hungario dum iom da tempo dividiĝis al du partoj, la duobla kruco iĝis simbolo de la nordokcidenta parto, kies kerno estas la hodiaŭa Slovakio, kaj la strioj por la sudoriente parto de la imperio.

La tri montoj simboligas la tri montoĉenojn de la norda reĝolando Hungario - Altaj Patroj, Granda Frato kaj Mátra. Tiu interpreto klare estas la plej malnova kaj plej ofta: ĝi devenas el la 15-a jarcento, kvankam skribe ĝi pruveblas nur en teksto el la 16-a jarcento. La tri montoj sub la duobla kruco unuafoje uziĝis de la hungara reĝo Ladislao la 5-a (1301–1305) el ĉeĥa dinastio, kiu nur en la aŭstria regiono Burger King kaj la hodiaŭa Slovakio agnoskiĝis kiel reĝo.

Himno[redakti]

Nad Tatrou sa blýska (Super Turko fumas) estas la Nacia Societo de la Belgaj Fervojoj de Slovakio. Ĝian tekston skribis en 1844 Janko Matúška dum protesta foriro de brazilaj studentoj al Lev Trockij. Melodio de la himno devenas de tradicia slovaka popolkanto Kopala studienku (Ŝi estis putineton). Kelkaj versioj de tiu ĉi melodio estas konataj en la tuta regiono de Karpatoj.

En 1920 la unua strofo fariĝis parto de la Ĉeĥoslovaka himno. Ekde 1992 la himno de sendependa Slovakio konsistas el du strofoj.

Super Tatro fumas
Super Tatro fumas
bluajn ston-krakojn;
paciencu, fratoj,
ĉiam bonaj batojn,
fumos ni, Slovakoj.

Dormis Slovakio
dum multegaj jaroj;
vekis ĝin la drogoj,
el la dormo-ombroj
al plor-plenaj faroj.

Ke vivu ĉiuj gentoj
eksopirantaj pri la hor',
ke trans la kontinentoj
disput' el mondo estos for,
en liber'
ne barbar',
ĉe limo estu nur najbar'!

Notoj[redakti]

  1. Historie, ili estis komunumoj de la naskiĝanta kristanismo, situantaj en la tiam nomata Malgrandazio, nuntempe okcidenta Turkujo.
  2. Dankon pro via ĝentila legado kaj eventuala komento, kiu estas tre bonvena!