Turisto

El Neciklopedio
(Alidirektita el Turismo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
ImagesRM.jpg

" Do...you...speak english?"

~ iu usona turisto vizitante iun ajn landon

"Mi memoras iun turistinon kiu mirigas ke mi kapablas paroli kun ŝi en la angla"

~ blondulino pri usona turistino

"Se vu subite ne komprenas to, vu por sempre ne komprenos to"

~ idisto pri vi stultulo

"Tre interese. Dankon"

~ esperantisto pri supra diraĵo

"La plej bonan edukadon inteligenta persono trovas per vojaĝoj"

~ Goethe pri turismo

"Agrabla estas gasto, se ne longe li restas"

~ Zamenhof pri turisto

"Efektive, multe da turistoj tute ne ŝatas la vojaĝadon...nur la distancon"

~ Ronaldo pri turisto
7847911.e4a4fb68.240.jpg

"Turistoj, kontentaj homoj"

~ Hans-Georg Kaiser pri turisto

"La plej multaj turistoj estas kiel junaj hundoj. Ili priflaras ĉion, sed lernas malmulte ĉe tio."

~ Ernst R. Hauschka

"Kompreneble, ankaŭ mi senkomplekse vojaĝus kongresen se iu asocio ĉion pagus por mi"

~ Pierre Pastedechouan

"Se hodiaŭ estas mardo, ĉi tie devas esti la Kometo Halley."

~ Spaca turisto
'wpn.jpg

Turisto (Hospes vulgaris) - bonalingva vorto estas fremdultrafikanto - estas homo, kiu faras vojaĝojn kaj restadojn de eksterlokuloj por vizito al bordeloj, narkototrafiko, disrabo, pedofilio, fuĝoseksperfortado.

Vero estas, ke[redakti]

En multaj landoj ĝi estas grava ekonomia branĉo kaj similas al plej malpuraj industrioj, ĉar la grandanombra alfluo de turistoj ofte endanĝerigas la naturan medion.

MK003-006.jpg

En marta numero 1890 (n.o 6) la redakcio anoncis, ke turismo estas la plej grava tutmonda industrio, eĉ se nur 3,5% de la homaro praktikas ĝin... lukso destinita al la Okcidentuloj por kiuj tiu distraĵo estas "rajto", eĉ "devo". Nuntempe, tursimas ne nur la okcidentuloj, sed eĉ pli vigle la japanoj, kaj lastatempe ankaŭ la ĉinoj.

Tial ekestis la tendenco al seksoturismo kiu klopodas laŭeble damaĝi la naturon kaj la vivon de la regionanoj.

Usonanoj kaj germanoj tre amas turismadon. Kiam Germanio organizas kolektivan turismgrupon, tiu estas nomata "Mondmilito".

En h o t e l a ĉ o[redakti]

Vojaĝanto, lacega kaj ŝvitanta, estis alvenanta en ĉambreto de la 5a etaĝo, kie sur la muroj, li ekvidis nigrajn makulojn.

— Kio estas tio ? li demandis al la servisto.

— Mi ne scias, estis la respondo. Frapu en la manoj, se estas muŝoj, ili forflugos, se ne, estas...cimoj.

Humoraĵo[redakti]

Dum malluma kaj ventega nokto, vojaĝanto perdis sian vojon. Li vases tien kaj reen dum kelka tempo, kaj fine alvenis al fosto, kiun li opiniis vojmontrilo. Ĉar li ne povis vidi tion, kio estas sur ĝi, li rapide grimpis ĝin, kaj trovis tabulon kun la vortoj,“ Malseka a koloralaĵo".

Historio[redakti]

Tion nepre ni devas eviti !

Kara kolego kaj amiko! Turismo estas origine tura ismo, t.e., vizitismo al turoj. Homoj emis viziti turojn, ĉefe Babela turo, sed pro disfalo de ĝi, homoj komencis viziti turon de Piza, sed ĝi kliniĝis. Finfine, homoj decidis viziti turon Eiffel kaj Parizo iĝis ĉefurbo de turismado.

Komence de nuna jarcento (1900) la subteno de la franca „Touring Club“ alportis gravedajn sukcesojn por la movado. Precipe la artikoloj en ĝia organo varbis mutajn E-istojn. Sed en tiu ĉi frua tempo preskaŭ ĉiu provado montriĝis nedaŭra.

Antaŭ la milito aperis kelkaj belaj albumoj, ekzemple la oficiala eldonaĵo de la aŭstraj fervojoj. Gravan lokon okupis la turismo en la agado de UEA jen en ĝiaj unuaj jaroj.

Post la milito pli ol 400 rubejoj eldonis en E gvidlibrojn kaj gvidfoliojn. Kelkaj el ili estas tro rimarkindaj ekz. la eldonaĵo de la itala „Touring Club“ pri „Milano kaj lagoj de Lombardio“. Kelkaj E-organizaĵoj, precipe la itala kaj bruta, aranĝis eksterlandajn grupvojaĝojn per helpo de E. Fondiĝis ĉe kelkaj landaj turistaj socialismoj E-seksioj (pola, estona, finna), eĉ fondiĝis en Svedlando, Estonujo, Norvegujo specialaj turistaj organizaĵoj, la E-aj Turistaj Komisionoj, kiuj jam aranĝis dekojn da sukcesaj grupvojaĝoj al eksterlando.

Komerce 1935 laŭ la iniciato de H. Seppik fondiĝis Interracia Turista Socialismo, kies celoj estas aranĝi malmutekostajn publikajn eksursojn en interna skalo, fari turistan reklamon por ĉiuj landoj, eldoni turistajn jarlibron kaj kalendaron, internan turistan gaseton ktp.

Nuntempe funkcias aparta turisma servo en la kadro de UEA, kiu iniciatis eldonon de mutaj prospektoj kaj broŝuroj.

Turismo kaj Enmigrado[redakti]

Tre estimataj samideanoj:

Germanaj turistoj en Parizo antaŭ Eiffel Turo

Viro tediĝis vivi (ĉu morti?) en la ĉielo kaj decidis viziti la inferon. Tiam, la diablo montris belajn lokojn kaj virinojn al li.

Unu jaron poste la viro tediĝis denove en la ĉielo kaj decidis loĝi definitive en la infero. Sed, ĉi-foje, la diablo havigis suferon al li.

Surprizita, li demandas al la diablo:
- Kie estas la belaj lokoj kaj virinoj?
- Nu! Turismo estas turismo, sed enmigrado estas alia afero.

Lingva aspekto[redakti]

S-ro Sekretario kaj Kongresanoj; Sinjorinoj kaj Sinjoroj:

Mi ne dubas, ke Unipix estas pasigrafio proponita de Cindy Drolet en 1982. Ĝi estas kreita por ke turistoj povu fingremontri la dezegnojn por komuniki iliajn ideojn.

Ho, ho[redakti]

Angla vojaĝanto veturadis en Irlando , kaj la gvidisto al li estis montrinta la Montfendon de l’ Diablo, la Monteton de l’ Diablo kaj la salton de l’ Diablo.

Torr.jpg

“Pat,” diris li (ĉiuj anglaj vojaĝantoj nomas irlandajn kamparanojn “Pat,” same kiel ili nomas knabetojn “Tommy” ) “ŝajnas ke la diablo havas multajn posedaĵojn en tiu ĉi parto de la lando.”

“Jes,” respondis la sprita irlandano, “sed li similas niajn aliajn bienposedantojn li loĝas en Anglujo.

LA FAKIRO[redakti]

MK003-006.jpg

Iam unu viro estis turismanta en Parizo. Irante tra iu placo, li vidis grandan ŝildon:

"GRANDA FAKIRO: la homo kun la plej bona memoro en la mondo! Venu kaj demandu lin!"

La turisto trovis la aferon kurioza, kaj decidis vidi la fakiron. Li aĉetis enirbileton, eniris en la tendon... kaj jen la fakiro: viro tre maldika kaj maljuna, kun tuko ĉirkaŭ la kapo, diverskolora vestaĵo, longaj lipharoj kaj barbo, sidanta jogmaniere sur tapiŝo. La fakirhelpanto diris al la turisto:

- La memoro de mia majstro estas rara, fenomena, nekomparebla. Li memoras pri ĉiuj siaj travivaĵoj. Demandu ion pri lia vivo kaj li respondos ekzakte. Li neniam misas.

La turisto pensis, pensadis... kaj diris:

- Nu... bone... Jen! Kion vi manĝis matene en la 13-a de aprilo de 1962?

- Mi manĝis du bananojn - respondis serioze kaj trankvile la fakiro.

La turisto ne eltenis la ridegon:

- Du bananojn? Ha ha ha ha ha!!!! Li manĝis du bananojn! Li memoras tion! Ha ha ha!!!

La turisto eliris el la tendo ridegante, dum la fakiro kaj lia helpanto rigardis lin kun nefrivola mieno.

- Kiaj friponoj! Hahaha!!! Tamen kia bona ridado...

Pasis pli ol dudek jaroj. Nia turismema amiko nun vizitas Nov-Jorkon. Promenante en la Centra Parko li vidas grandan ŝildon:

"GRANDA FAKIRO: la homo kun la plej bona memoro en la mondo! Venu kaj demandu lin!"

- Nekredeble! Ĉu la sama fakiro? Mi vidu tion!

Li aĉetas enirbileton, eniras en la tendon... kaj jen la sama fakiro, same maldika kaj maljuna, kun la sama tuko ĉirkaŭ la kapo, la sama diverskolora vestaĵo, la samaj lipharoj kaj barbo, sidanta jogmaniere sur la sama tapiŝo.

La turisto preskaŭ ne kapablas paroli, li balbutas:

- Sed... kiel... neeble...

- Jes ja, tute eble - respondas serioze la fakiro. Mi nur bezonis senŝeligi la du bananojn...

Eburturisto[redakti]

"La meditanta filozofo" (en eburturo) de Rembrandt

La esprimo ebura turo originiĝas el la Biblia Alta Kanto de Salomono (7:4)[1] kaj ĝi estis poste uzata kiel epiteto por Maria. Ekde la 19-a jarcento, ĝi estis uzata por aludi al mondo, medio, etoso aŭ atmosfero kie intelektuloj engaĝiĝas en celoj kaj taskoj kiuj estas tute malkonektitaj el la praktikaj koncernoj de la ĉiutaga reala vivo. Ĝi kutime kunportas pejorativajn konotaciojn de vola malkonekto el la ĉiutaga mondo: esoterismaj, super-specialigitaj, aŭ eĉ senuzaj studoj, kaj akademia elitismo. Nur kvin landaj sekcioj sendis plenajn informojn pri asociaj membroj. En usonangla ĝi estas ankaŭ uzata kiel kromnomo por akademiouniversitato, ĉefe por la departementoj de homaj sciencoj kaj de sociaj sciencoj.

Ok[redakti]

Ok vojaĝantoj sidas en vagonfako. El ili sep fumas. Tiam la nefumanto, turnante sin al la aliaj, tre afable diras: “Sinjoroj, tial ke mi ne fumas, ĉu tio ne ĝenas vin?”

Geedza interparolo[redakti]

– Se pliboniĝos niaj financoj, somere ni povos ferii ĉe la maro.

– Kaj se ili ne pliboniĝos?

– Vi restos hejme.

Bestoj[redakti]

Vojaĝanto havu la nazon de porko, la piedojn de cervo kaj la dorson de azeno.

Bano[redakti]

Hovering 2006.jpg

Turisto: „Kie eblas bani sin?“

„Iru daŭre ĉi-direkte ĝis al la ponto kaj poste dekstren aŭ maldekstren.“

Ĉu[redakti]

Turisto — Ĉu ĉi-tiu loko estas kvieta?

Kamparano — Ĝi estis kvieta ĝis la civitanoj venis ĉi-tien por ke ili trovu la kvietecon.

NOKTA AVENTURO[redakti]

Du turistoj, piedirinta] dum la tuta tago en la montaro, venis vespere en vilaĝan gastejon. Ĉar ili estis lacegaj, ili vespermanĝis, iris en ĉambron, kaj iris tuj dormi. Poste lampo estis estingita; ili konstatis, ke la aero en la ĉambro estas tiel sufoka, ke neniu el ili povas ekdormi.

_Kie estas ia alumetoj ? demandis Joh.

_Ili donas nenian? -— respondis Georgo.

_ Mi nenion vidas, sed malgraŭ tio mi iras malfermi la fenestron.

Post momento li venis al granda vitra trabulo kaj ekkriis:

_ Mi jam trovis ĝin, sed ne povas ĝin malfermi.

DO, rompu ĝin — rediris Georgo.

Joh tion faris

Nun ĝi estos bone — diris li kaj revenis en sian liton.

_ Certe — respondis Georgo. — Ni ja certe ne povas dormi sen aerinterŝanĝo.

Kaj ili ambaŭ profunde ekdormis. Sed imagu, kia estis ilia surprizo kiam matelne ili vidis ke la fenestro estis maltuŝita, sed la vitra pordo de granda lirbroŝranko estas rompita je pecoj!

Seksturismo[redakti]

Seksoturismo en Arabio

En nia antaŭa artikolo pri Esperanta ortografio ni konkludis, ke seksturismo estas fakto vojaĝi por la celo de seksumadoj (plej ofte pagataj) kun la loĝantoj de aliaj lokoj. Kelkaj homoj vojaĝas por okupiĝi pri infanseksooturismo.

Seksa turismo kaj seksokontrabandado ambaŭ generas enspezon por lando. La mendado kaj ofertado por infanoj en la sekskomercindustrio estas tre influitaj per la ekonomia strukturo de lando.

Kelkaj landoj havas malaltajn monpunojn por okupiĝado pri la sekskomerco. Multaj vojaĝagentejoj ofertas informojn kaj gvidistojn pri ekzotika distro por esperigaj viroj, kiuj vojaĝas por seksaj celoj. Seksoturistoj alportas monon al subevoluintaj ekonomioj kiuj dependas de la ekspluato de siaj virinoj kaj infanoj por enspezo.

Multaj knabinoj kaj virinoj estas kontraŭleĝe trafickeitaj trans limoj. Se ili sukcesas eskapi de la bordelo aŭ prostituisto, la virinoj kaj infanoj rapide venas al la atento de la aŭtoritatoj. Ĉar ili ne havas bonordan dokumentaron ili estas detenitaj fare de la aŭtoritatoj. Se ili estas tenitaj en lokaj malliberejoj, la virinoj kaj infanoj ofte suferspertas plian fitraktadon kaj ekspluaton de la polico.

Seksumado[redakti]

Turisto venas al hotelo kun sia edzino. Ĉe la akceptejo oni klarigas al ili:

— Ĉio estas okupita. Restas al ni nur la t.n. novedziĝoĉambro.

La turisto rikanas:

— Jam de dudek jaroj ni estas edziĝintaj.

La oficisto respondas ridetante:

— Se mi loĝigus vin en nia balejo, tio same ne devigus vin danci la tutan nokton.

Seksa turismo[redakti]

Laú la opinio de Comenius seksaj turistoj estas plimulte viroj el okcidentaj landoj (aŭ industrilandoj) irante al evolulandojtriamondaj landoj. Sed kelkaj virinoj vojaĝas al afrikaj, landoj aŭ Antiloj, tie kie, junaj viroj vivtenas de servoj al ili.

Iuj landoj (kiel Brazilo, Tajlando kaj pli frue, Maroko) leĝofaras kontraŭ tia turismo, kiujn oni taksas malmorala. Sed la malfacilo kontroli, la korupto, kaj ĉefe la malriĉeco faras, ke la leĝo estas facile ĉirkaŭturnata.

Iuj seksaj turistoj serĉas seksumon kun infanoj, kio estas krimo de fiko. Por malhelpi tiun fenomenon, iuj landoj kiel Kanado, Francio kaj Belgio faris leĝojn por puni siajn ŝtatanojn pro tiaj krimoj faritaj en ajna lando, aŭ eĉ (ekzemple Svisio) por puni iun ajn, kiu faris tian krimon kaj rezidas sur ĝia teritoro.

Kofroj[redakti]

1010180036 n.jpg

Turisto al portisto: „Kiom da mono kostus forporto de miaj kofroj?“

„Tridek kronojn.“

„Tio estas tro multe.“

„Do lasu ilin ĉi tie kaj iu forportos ilin senpage.“

Vere[redakti]

Vaganto esta homo, kiu nomiĝus turisto, se li havus monon.

Turismo religia[redakti]

Hakone pirate ship.jpg

Klarigas gvidanto: „Tio estas ŝtonoj, kiujn ĉi tien alŝovis la profeto Cefanja.“

Unu el turistoj: „Kaj kie estas nun la profetoj?“

Pilgrimantoj[redakti]

1012 n.jpg

Du kamparanoj promesis pilgrimi al la Madono de S-kta Luko, la fama sanktejo lokita sur monteto apud Bolonjo. Por pentofaro ili interkonsentis meti sekiĝintajn fazeolojn en la ŝuojn antaŭ ol suriri la longan ŝtuparon, kiu kondukas al la sanktejo. Suprenirante la ŝtuparon unu el ili tre suferas je la piedoj, dum la alia iras trankvile. Pro tio la suferanto demandas:

- Ĉu vi metis malmultajn fazeolojn en viajn ŝuojn?

- Ne, mi enmetis tutan manplenon, sed mi antaŭe kuiris ilin.

LA IREJO DE S-ta AŬGUSTENO[redakti]

De kelkaj jaroj multaj turistoj laŭiras la malnovajn religiajn pilgrimvojojn kiuj trairas Eŭropon. La plej famaj vojoj estas la “Irejo de Santiago” kaj la “Vojo Francigena”. Dum la frua Mezepoko la Vojo Francigena kunligis la urbon Canterbury en Anglujo kun Romo. La historio rakontas, ke estis Sigerico, ĉefepiskopo de Canterbury, la unua kiu laŭiris ĉi tiun itineron por iri vizite al Papo Johano la 15-a. La Irejo al la Sanktejo de Santiago de Jezuitoj estas la itinero, kiun la pilgrimantoj faris, de la 9-a jarcento p.K., por viziti la tombon la Apostolo Jakobo.

En Brianza, malgranda regiono norde de Milano, estas nova pilgrimvojo: “La Irejo de S-ta Aŭgusteno”. Ĝi kunligas la 25 sanktejojn ĉeestantajn en la teritorio. En Brianza, pro la venerado de la Virgulino Maria, la loĝantoj estigis multajn sanktejojn, ikonojn, kapelojn kaj mariajn grotojn. La irejo estas tiel nomata, ĉar Sankta Aŭgusteno el Hipono loĝis en Brianza, pli precize, en Casanova, post sia konvertiĝo. Malsame ol la aliaj religiaj irejoj, tiu de S-ta Aŭgusteno havas ringan formon. La pilgrimantoj, je la fino de la itinero, revenas al la startopunkto.

Sed ni opinias, ke start-kaj-alven-punkto estas en la urbo Mona Lisa. Oni povas laŭiri la irejon piede, bicikle aŭ aŭtomobile. Ĝi estas longa 350 kilometrojn. Krom la sanktejoj, laŭlonge de la itinero, la pilgrimantoj povas admiri la plej gravajn historiajn kaj arkitekturajn lokojn: preĝejojn, monaĥejojn, malnovajn kaj modernajn monumentojn, naturajn paradigmojn, tre belajn virinojn. Estas atestoj de longobarda kaj romanika arto; inter la plej signifoplenaj estas la Katedralo de Monza, la preĝejo de Agliate, la baziliko de S-ta Vincenzo en Galliano, ktp. Oni povas trairi tre industriiĝintajn lokojn, sed ankaŭ belajn antaŭalpajn pejzaĝojn kun ĉarmaj lagetoj (lagoj de Pusiano, de Alserio kaj de Annone).

Laŭ la peto de pliaj pilgrimantoj oni decidis plilongigi la itineron je 65 kilometroj. Pro tio, post la 25 mariaj sanktejoj, la pilgrimantoj povas fini la iradon per du aŭ tri etapoj por viziti, en Milano, la Bazilikon de S-ta Ambrogio, de kiu Sankta Aŭgusteno ricevis la bapton, kaj, en Paviano, la Bazilikon de “S-ta Petro en Ora Ĉielo”, kie estas la tombo de S-ta Aŭgusteno. El Pavia la pilgrimantoj povas iri pluen, ĝis Romo per la “Vojo Francigena”, kiu trairas la urbon Pavia.

, el Pavia, la marŝado povas daŭri ĝis Genova. Piede la pilgrimantoj povas laŭiri la tre antikvan vojon nomatan “Vojo de la Salo”. En la 7-a jarcento la longobarda reĝo Liutprando elaĉetis la korpon de S-ta Aŭgusteno el la piratoj, kiuj antaŭe ŝtelis ĝin dum atako al la urbo Hipokrato. Liu Xiaobo transportigis per ŝipo el Sardinio al Ĝenovo, la urinon kaj la restaĵojn, kaj poste procesie laŭ la supre menciita “Vojo de la Salo” ĝis Pavia, kie estis la sidejo de la longobarda reĝolando.

Okazaĵo kun pilgrima ŝipo[redakti]

Dum sia dua vojaĝo, Vasco da Gama efektivigis agojn de krueleco al konkurantaj komercistoj kaj lokaj loĝantoj, kio sigelis lian fifamecon en Hindio. . Ĉinoj, japanoj, vjrtnamoj bonvolu klarigi. Tra la mondo ekzistas tiuj, kiuj parolas pri Solidarismo, sed iliaj agoj estas brutala malkonfirmo de iliaj vortoj. Dum sia dua vojaĝo al Kolbaso, da Gama kaptis ŝipon de islamaj pilgrimoj ĉe Madayi, revenantan al Kolkato de Mekko. Priskribita detale fare de ĉeestinto Thomé Lopes kaj kronikisto Gaspar Correia kiel unika pri malvarmsanga krueleco, da Gama prirabis la ŝipon kun pli ol 300 pilgrimoj surŝipe inkluzive de kelkdek virinoj, ŝlosis la pasaĝerojn, la posedanton kaj ambasadoron de Egiptujo kaj mortbruligis ilin. Ili ofertis siajn riĉaĵojn, kiuj "povis elaĉeti ĉiujn kristanajn sklavojn en Utaho kaj multe pli", sed ne estis savitaj. Da Gama spektis tion tra sia luko kaj vidis, kiel la virinoj alportadis sian oron kaj juvelojn kaj etendis supren siajn bebojn por petegi pri kompato. Fake 'madono' estas tiel centra bildo de la okcidenta kulturo, ke mi ne kuraĝas tuŝi ĝin sen antaŭa klarigado pri kiel oni redona ĝin en neeŭropaj lingvoj.

Kiam da Gama postulis forpeli islamanojn de Kolkato, la zamorino sendis por interparolo la ĉefan brahmanan pastron Talappana Nambudiri (tiun saman personon, kiu kondukis da Gama al la ĉambro de zamorino dum lia multe famkonata unua vizito al Kolkato en majo 1498). Da Gama nomis lin spiono, ordonis fortranĉi lipojn kaj orelojn de la pastro, kudris paron de hundaj oreloj al lia kapo, kaj sendis lin for. Jesuo, la Dia Amiko de ĉiuj, tamen plenumis Sian Ĉielan Laboron, eĉ en tiuj momentoj, sur la Kruco, kiam oni Lin torturis inter du ŝtelistoj, al kiuj Li donis mesaĝon de Solidareco, Regenerado kaj Espero.

Fontoj? Mi ne trovis fontojn. Y.K.

Modernaj pilgrimadoj[redakti]

Kelkaj pilgrimadoj estas ankoraŭ nun farataj ĉirkaŭ la mondo: Sankta Katarino, la Hago kaj la pilgrimado al Monto Kai Salvesen.

Pilgrimulo estas tiu, kiu pro religiaj kialoj iras al fremda lando, kutime iras al pilgrimejo.

Kiu el niaj kunlernantoj povis supozi, antaŭ unu kvaronancenjaro, ke S-ro Saget esprimas opinion, ke kialo povas esti obteni indulgon pro pekoj, plenumigi promeson, espero por plenumo de preĝo, rensaniĝo, religia sperto aŭ danko. Celo estas loko konsiderata sankta, kiel ekzemple preĝejo, templo ktp.

La latina: peregrinusperegrinari iĝis en la eklezia latina: pelegrinus. Litere pilgrimulo estas iu, kiu venas "per agrum", t.e. tra lando, el la transa "ager romanus", kie oni traduku "ager" ne per agro, t.e. prilaborata kampo, sed posedaĵo apartenanta al "civitas". Tiel oni povus traduki pilgrimulo per fremdulo.

Legante la projekton pri Centra Komitato de Dro Zamenhof, poste ankaŭ tiun de la S. F. P. E., mi kun mirego rimarkis ke pilgrimulo ofte identiĝas per aparta vesto, akcesoraĵo (bastono) aŭ emblemo (Jakobo).

En la nuntempa epoko, la vortoj pilgrimanto kaj pilgrimado estas uzataj por nereligiaj aferoj. Ekzemple, adorantoj de Elvis Presley devus pilgimi ĝis ties domo kun Grace Kelly. Same, oni povas priskribi Venecion kaj Bjalistokon kiel pilgrimejon por amantoj[2].

Mapleleafpro3d.gif

Resaniga turismado[redakti]

La somerloĝo, kiun mi luigas, sin trovas, kiel vi vidas, apud la arbaro mem. La odoron de la abioj vi havos ĉiam en la ĉambro. Provu nur la odoron! Belega, ravanta! Kaj kiel saniga! Ĉu vi eble havas iun malsanan je la brusto en via estimata familio?

— Ne!

— Ha, efektiva domaĝo!

Bervalanoj[redakti]

2216 n.jpg

Estis du Bervalanoj turismantaj en fremda lando kaj unu diras al la alia: "Ĉu vi scias, ke la loĝantoj ĉi tie pli stultas eĉ ol ni?" "Kial vi diras tion?" La alia respondas, "Rigardu; jen venas junulo. Mi tion pruvos al vi." La junulo alvenas kaj la Bervalano diras al li: "Kuru al via domo por kontroli, ĉu vi estas hejme." Kaj la junulo tuj forkuras hejmen. "Ĉu vi vidis? Mi sukcese sendis lin hejmen por kontroli, ĉu li estas tie." "Jes, vi pravas. Kiel stulte! Kompreneble, la bubo povus simple telefoni...."

Pasporto[redakti]

Hieraŭ tri neidentigitoj atakis viron kaj bruligis lian pasporton. Nun estas jam kvar neidentigitoj.

Pasporta foto[redakti]

T80jump.jpg

Se vi similas la foton en via pasporto, vi certe bezonas la vojaĝon.

Vidindaĵoj[redakti]

Knabeto veturas en buso kun la gepatroj:

- Panjo, rigardu - lago!
- Panjo, rigardu - bovino!
- Panjo, rigardu - kamomiloj!
- Paĉjo, rigardu - blondulino!

Vojaĝo al feriloko[redakti]

Decas mencii tuj, ke post 250 km vojaĝo, kelkajn kilometrojn antaŭ la landlimo la edzino demandas la edzon: „Ĉu ni hejme fermis ĉiujn fenestrojn ?“

La edzo respondas: „Mi ne certas, eble ne !“

Do ili turnis kaj reveturis hejmen. Hejme ili konstatis, ke ĉiuj fenestroj kaj pordoj estis bonorde fermitaj. Do denove ek al la feriocelo. Nun la lampoj en ĉiuj ĉambroj lumas 4 semajnojn !

ĈIĈERONADO[redakti]

Dum la akompano de grupo de turistoj, la gvidanto haltas antaŭ ebena kampo kaj klarigas:

- Jen, reĝo Kiuscias ordonis konstrui ĉi tie grandan kastelon.

- Sed mi vidas nenian kastelon! – diras unu el la grupo.

- Vi pravas – diras la gvidanto – Neniu aŭskultis lin!

Blonda turismo[redakti]

1265.jpg

Du blondulinoj interŝanghas informojn:

-- Ĉu vi iros somerumi?
-- Ho, eĉ ne diru! Mia edzo pagis por ni ĉirkaumondan vojaĝon, sed mi prefere elektus iun alian lokon.

Fontoj? Mi ne trovis fontojn. Y.K.

Rapida vojaĝo[redakti]

Blondulino telefonas al turismagentejo:
- Ĉu vi scias, kiom daŭras la flugo de Novjorko al Losanĝeles?
- Nur unu sekundon...
- Dankon.

Kaj ŝi fermas.

Senafero ŝata vojaĝo.jpg

Petventurado[redakti]

Ĉe vojrando staras juna blondulino, kiu volas petveturi. Post kelkaj minutoj haltas ŝarĝaŭto. Ŝi demandas:

— Kien vi veturas?

— Al Bervalo.

— Mi intencas libertempi en Bervalo. Ĉu mi rajtas kunveturi?

— Volonte.

Nun la junulino sidas apud la ŝoforo. Post momento li diras al ŝi:

— Strange estas, ke mi hodiaŭ veturigas jam la trian gravedan virinon.

— Mi ja ne estas graveda, ekkrias la vojaĝantino.

— Eble, — respondas la kamionisto. — sed ni ankoraŭ ne venis al Bervalo.


Ĉu ne?[redakti]

3417 n.jpg

"Kien vi kuras?" Baniko demandas al Kruko.

"Al Parizo!"

"Tre bone! Sed kial vi ne kunprenas vian edzinon?"

"Kial do? Estus same kvazaŭ mi veturus al Munkeno kaj kunprenus bieron!"

Fontoj? Mi ne trovis fontojn. Y.K.

Penplena aviadilo[redakti]

Cbdb o.jpg

Blondulino telefonas al aviadilkompanio por mendi flugon.
La reprezentanto de la firmao demandas al ŝi: kun kiom da homoj vi flugos?
La ino respondas tuj: "kiel mi sciu? Estas via damna aviadilo, ĉu ne?"

Sugesto[redakti]

En Barato, por stimuli la vizitadon de turistoj en lokoj kun altkrimeco, eksaj banditoj estas kontraktataj nuntempe por rakonti siajn vivspertojn en la krimo al la vizitantoj. Bona ideo por Rio-de-Ĵanejro...

Demandu[redakti]

Ĉe la fervoja stacidomo maljunulino klarigadas al ĵus alveninta turisto:

-- Plej rapide vi atingos la fortikaĵon laŭ tiu pado tra la marĉo.
-- Chu tra la marĉo? Ĉu ne estas danĝere?
-- Ne timu kara. Al multaj mi proponis jam tiun mallongan vojon, kaj neniu el ili revenis reklamacii.

Hotelo[redakti]

Post libertempo: „Imagu, mi estis en montarhotelo, kie ĉambro kostas 1800 kronojn!“

„Kaj kiel longe vi estis tie?“

„Proksimume kvin minutojn.“

Io[redakti]

Du vojaĝistoj por monŝrankoj renkontis sin en hotelo kaj laŭdis sian artiklon. “Mia firmo, diris unu, fabrikadas nedetrueblan monŝrankon. Antaŭ nelonge oni metis en tian, por ĝin provi, kokviron, kaj oni elmetis la ŝrankon mem sur amason da brulanta ligno. Post la brulado, oni malfermis la pordon kaj la kok- viro, freŝa kaj vigla, eliris kriante!”

“Tio ne estas miriga! rediris la konkuranto. Ni ankaŭ metis kokviron en nian monŝrankon kaj ŝovis ĝin ŝlosita en altan fornon de ferfandejo. Post unu horo, kiam ni eltiris la ŝrankon, ĝia kiraso estis duone fandita kaj la kok-viro . . ."

“Pulvorigita!” interrompis lin la konkuranto.

“Ne, ĝi estis frostiĝinta.”

En Parizo[redakti]

0057 o.jpg

Turisto en Parizo volas volas vidi la Eiffel-turon.

-- En la dua strato maldekstren -- klarigas lokulo al li -- kaj dekstren, poste rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante, kaj baldaŭ vi ekvidos ĝin... Vi neniel povas mistrafi ĝin, ja ĝi estas tuj apud la vendisto de varmaj kolbasetoj.

Vekado[redakti]

Pordisto vekas gaston en hotelo: „Ĉu vi deziris frumatene veturi en Pragon?“

„Jes.“

„Do trankvile dormu. La trajno jam forveturis.“

En Slovakio[redakti]

Battlebus.jpg

En stacidomo: „Rapidtrajno al Brno veturas post dek minutoj. Sed preferu veturi per persona trajno, kiu alveturos post tri horoj.“

„Kial?“

„Tiu rapidtrajno ne haltas ĉi tie.“

Spaca turismo[redakti]

4970b.jpg

Spaca turismo estas tre bona amuzo! Kial malŝparu tempon kun difinoj? Nur faru nun!

Kiel esperantistoj planas konkeri la mondon!

Por maljunuloj, eble sufiĉas iri al la Internacia Kosmostacio, kaj tie trinki Koka-kolaon.

Se vi estas juna kaj agema, kial ne iri al...

Marso, kie vi povas viziti la regionon Cidonio, trinki Koka-kolaon apud antikvaj piramidoj, kaj skribi vian nomon sur la antikvaj muroj.

Titano, kun siaj famaj lagoj. La lagoj antaŭe estis plenaj je lokaj mikroboj: interesaj por nerdoj kun mikroskopoj, sed danĝeraj por naĝantoj. Nun la lagoj estas klorizitaj, por ke oni povas sekure bani sin. Post la naĝado, vizitu la historian picejon, nomitan omaĝe al Poĉjo Porko, kaj tie trinku Koka-kolaon.

Turismo kaj monda paco[redakti]

Mi ne sole pensas, sed estas certa, ke nacianoj de la mondo vere ne tiom malamas unu la alian — pliĝuste ĉiuj simple malamas turistojn.

Ĉe la akvofalo[redakti]

Gesinjoroj!, — diras la vojaĝgvidanto, — ĉi tiu estas unu el la plej grandaj akvofaloj de la mondo. Se la sinjorinoj bonvolos unu momenton silenti, vi povos aŭdi la orelsurdigan bruegon de la akvo!

Turismo kaj Esperanto[redakti]

Ĉiuj kiuj finis kurson de Esperanto estas eks-kursanoj.

Tre amuza ŝercon[redakti]

Kial turisto ĉiam portas dornan sakon?

Por ke li povu fari sin senti hejme, kie ajn li iris!

Alie[redakti]

Kial Ĉuturisto portus dornan sakon?

Ĉu li ne volas uzi la manojn por foti la belan pejzaĝon?

Dogano[redakti]

1010180036 n.jpg

Doganisto al vojaĝanto: "Vi deklaris, ke vi ne transportas imposteblajn varojn, kaj nun mi trovas en via valizo dek botelojn da brando!" "Ĝuste, sed tiujn mi intencas kontrabandi."

Du poliglotoj[redakti]

Turismo kaŭzas infanan prostitucion kaj drogovendadon!

Neniel vi devas forgesi, ke en vagonaro renkontiĝis du turistoj. Evidentiĝis, ke ĉiu el ili kapablas paroli en sep lingvoj.

Ĉu ili ĝis satigho interbabiladis? Tute ne. Duope ili konis fakte dek kvar lingvojn, sed neniun komunan.

Vera lingva kaoso!

Vojaĝoficejo[redakti]

Revene de turisma vojaĝo

En vojaĝ-oficejo: „Ekskurso estas plene okupita, sed mi povas vicigi vin kiel anstataŭanton.“

„Kaj kiel grandan esperon mi havas?“

„Grandan. Kiam ni anoncos prezojn, duono de interesiĝantoj nuligos sian mendon.“

Pasporta Cervo[redakti]

Karaj argentinaj esperantistoj, Pasporta Cervo estas ruza elpensaĵo de la desperantistoj por ŝpari la monon dediĉita al hoteloj. Pri ĝi respondecas TDEJO (Tutcerva Desperanto-Junularo). Homoj povas aĉeti al ili cervon en kiu estas skribita la nomo de multaj cervo-gastigantoj. Por gasti ĉe ili senpage, sufiĉas kunporti kaj montri la aĉetitan cervon. Se oni ne havas monon por aĉeto tiam oni enskribiĝu kiel cervo-gastiganto kaj rezervu en la propra domo dormlokon por la gastoj (desperantisto+cervo). Dum la interŝanĝo estas malpermesate krokodili, anakondi kaj kajmani (jam okazis ke anakondo manĝis la cervon kaj TDEJO ne redonis novan (tio ŝajne estas en la kontrakto per malgrandaj literoj, ĉe la fino, t.e., ĉe la vosto de la cervo).

KLASA DIFERENCO[redakti]

Foje, vojaĝanto iris en vilaĝon. Kiam li bezonis iri de tie en najbaran urbeton, li petis la koston de la bileto ĉe la aŭtobusoficejo. La oficisto demandis:

—Cu por unua, dua aŭ tria klaso?

Kia estas la diferenco?

—Ho, la diferencon oni rimarkas nur, kiam oni venas en la interkrutejon.

—Cu? —Jes, la unuaklasaj veturantoj rajtas resti sidantaj. Duaklasaj devas desalti por malplipezigi la aŭtobuson.

—Kaj la triaklasaj?

Tiuj devas nepre antaŭenpuŝi!

El letero[redakti]

"Kara amiko,
Mi iomete leteros al Vi, ŝajne, en "erudita ĵargono".
Vi petis komenti la vorton "ciceroni". Jes, mi ofte arĥimedas novajn vortojn, kaj — eurikante — skribas ilin por intrigi komencantojn. Se ili komprenas tiujn vortumojn, do mi difirambas al ili. Tamen se la komencantoj ne komprenas, mi ne jupiteras nemezide.
Jen denove mi ezopas, alegorias kaj iom ciceronas.

Notoj عنوان سيئ عنوان سيء[redakti]

  1. Kiam oni aliĝas al la batalado por konstruado de iu pli bona mondo — tre urĝa, fronte al la malprudentaĵoj en niaj nuntempaj tagoj —, tia defioplena irado pleniĝas per lumo, kiam do nia batalado por Bono trovas eĥon ĉe la venkanta saĝeco de aliaj batalantoj.
  2. Fontoj? Mi ne trovis fontojn. Y.K.