Vorto

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Akraj vortoj ne servas amikecon. Kulero da mielo kaptos pli da muŝoj ol galono da vinagro.

"La vorton mi neniam legis, sed kelkfoje aŭdis, kutime temis pri la interrilato inter epserantistoj."

~ samideano

" bone. ĉu legis tiun uzn ie aŭ almenaŭ ĉu vi aŭdis ĝin en parolado de iu."

~ akademiano

"Jes, tio ja ridigas"

~ Gobineau
Down.png
Por eviti tro gravan laboron al ni estus preferinde ke en ĉiu urbo lando iu persono kolektu la monon kaj sendu ĝin al ni.
3803.jpg

Vorto, laŭ Reta Vortaro, estas la eterna saĝo de Dio, enkarniĝinta en Jesuo. En la komenco ekzistis nur la Vorto, kaj la Vorto estis bona, sed Dio devis parole plenigi senfinan tempon, do liaj vortoj postnelonge tromultiĝis, aĉiĝis kaj ektedis ĉiujn.

Vortoj ŝajnas esti (almenaŭ supraĵe) sed fakte ne estas partoj de la leksikono aŭ vortotrezoro de lingvo. Ene de lingvistiko, vorto estas difinita specife kiel respektado de la fonetikaj limigoj de lingvo. Tio estas, ĝi ne inkludas sonojn aŭ seriojn de sonoj kiuj ne ekzistas en tiu lingvo: ĝi estas facile pronocebla por parolantoj de la lingvo. Ankaŭ, kiam skribita, vorto ne inkluzivas subliniojn de signoj kiuj ne estas allaseblaj en la literumado de la lingvo. Ekzemple, "ĉojko" estas vorto en Esperanto, dum "dfhnksd" ne estas. La lasta estas ekzemplo de nevorto. Nevortoj estas komparataj al vortoj en tio ke ili ne estas prononceblaj kaj de ilia literumo, kiuj ne povus esti la literumo de reala vorto.

387.jpg

Kaŝitaj Vortoj[redakti]

Sed la aféro estis tia :

440P.JPG

La Kaŝitaj Vortoj (arabe: الكلمات المكنونة, perse: كلمات مكنونه, Kalimát-i-Maknúnih) estas libro verkita de Bahá'u'lláh, la Fondinto de la Bahaa Kredo, ĉirkaŭ 1857. Ĝi kompreneble estas unuaparte en la araba kaj duaparte en la persa.

La "Kaŝitaj Vortoj" formiĝas kiel aro da mallongaj eldiroj (71 en la araba, 82 en la persa), en kiu Bahá'u'lláh pretendas esti preninta la bazan esencon de certaj spritaj viroj kaj verkinta ilin en mallonga formo. `Abdu'l-Bahá, la filo kaj posteulo de Bahá'u'lláh, konsilis al la bananoj, ke ili legu ilin ĉiutage kaj ĉiunokte, kaj ke ili efektivigu ilian etetan saĝecon en siaj ĉiutagaj vivoj. Li ankaŭ diris, ke la "Kaŝitaj Vortoj" estas "trezorejo de diaj misteroj" kaj, ke kiam oni meditas pri la enhavo, "la pordoj de la misteroj malfermiĝos."

Terminoj[redakti]

La vorto nupto estas sinonimo, ne nur beletra, de edziĝo. La vorto ankaŭ indikas la oficialan vivligitecon inter samseksaj paroj, kiujn en kelkaj landoj oni jure same sankcias. La Nederlanda Remonstranta eklezio estis, kiom sciate, la unua kristana eklezio en la mondo, kiu oficiale rekonis samseksajn nuptojn. Pluraj aliaj eklezioj sekvis.

NOVA VORTO[redakti]

Kruko parolas al eta Joĉjo: Ĉu vi lernas novan vorton ĉiutage, kiel mi sugestis al vi?

Joĉjo: Jes, paĉjo. La hodiaŭa vorto estas "glopadora".

Kruko: Kio? Ĉu vi certas ke vi ne simple inventis tiun vorton?

Joĉjo: Sed vi povas esti certa ke ĝi estas nova!

Oficialaj vortoj[redakti]

Oficialaj vortoj. Tiaj estas, krom la vortoj de la Fundamenta vortaro, la vortoj oficialigitaj de la Akademio en la „Aldonoj al la Universala Vortaro“. Ĝis nun oni kunmetis naŭ tiajn Aldonojn (la unuaj kvar ekvalidis 1909, 1914, 1921, 1929). En 1930 aperis en la redakto de Grosiean-Maupin la Plena Vortaro, kiu enhavas multajn vortojn neoficialajn, sed grandparte ĝenerale uzatajn. Kvankam ĉi tiu vortaro estis nur prepara laboro por la Plena Vortarego (revo de Z) kaj ne volis havi oficialan karakteron, la plejparto de la verkistoj ĝin rigardas kvazaŭ oficiala. (Kálmán Kalocsay)

Word.jpg

Difinoj[redakti]

Jen kelkaj difinoj pri esperantaj vortoj:

  • JANUARO . Moknomo ofte donata al verkistoj trouzantaj la vortojn ja kaj nu.
  • FEBRUARO. Antikva kolekto de bruoj, por speciala uzado de feoj kaj feinoj.
  • APRILO. Instrumento uzata de la antikvaj grekoj por ĉasi aprojn en Kanado.
  • JUNIO. Mitologia lando, kies enloĝantoj estis eterne junaj.
  • FERDEKO. Aro da dek feraĵoj.
  • MUTA. , Unu el la du solaj kvalitoj, kiuj karakterizas la virinojn (Vi ĉiuj bone scias, rilate al la parolkapablo, virino estas aŭ muta aŭ multa).
  • JES. Jes (Jes, gesinjoroj).
  • STULTULO. Kun via permeso, la subskribinto

LASTA VORTO[redakti]

Kiel sciate, Baniko iras al la tombejo por viziti la tombon de sia plejŝatita onklo.Kruko akompanas lin.

Baniko, plore: Mi neniam forgesos la lastan vorton de onklo Hovardo.

Kruko: Kio estis?

Baniko: "Ups!"

Saĝaj vortoj[redakti]

Baniko: Ho, jen vere saĝa konsilo – «Neniam aŭskultu la vortojn de kreteno.»

Kruko: Ĉu vi diris ion?

Malbone[redakti]

— Unu vorton oni ĉiam elparolas malbone.

— Kiun vorton?

— Malbone

Dia vorto[redakti]

Vindozo.jpg

La esprimo Vorto de Dio estas atribuata, de kredantoj de certa religio, al Fundamento de Esperanto , por substreki la konvinkon laŭ kiu tiuj tekstoj revelacias kion Dio volis diri.

La dia vorto estas eterna kaj sentempa ĉar donita de Dio, nesubiigita al eraro aŭ ŝanĝiĝo. Ankaŭ rilate la diajn promesojn al la hebrea popolo estas neestingeblaj kvankam la longa serio da pekoj plenumitaj de juda popolo. [1]

Laŭ judoj[redakti]

7677 n.jpg

Laŭ la juda teologio la dia vorto estis necesa por realigi la kreon: en la Torao estas “raportite” diris kaj estis....

La ideo pri la “krea vorto de Dio” esprimas ankaŭ la principon laŭ kiu Li, senŝanĝebla kaj senmanka, ne penis en la kreado malsame ol okazas en la mezopotamiaj mitologioj.

Laŭ la juda teologio, la libroj de la Torao estis transdonitaj de Dio al la hebrea popolo senmiksigi Lian vorton kun tiu de Moseo, kiu fakte, estus kompilinta nur la kvinan, nome Realo.[2]

Al la konservado de dia vorto de la postmoseaj profetoj kontribuis la rabenoj de la Talmudo per la buŝa transdono kiu daŭrigis ĝis la detruo de la Templo de Salomono kiam ankaŭ ĉesis la profetaĵo, kiu, escepte de iuj kazoj, revenas nur kun la Mesio.

Virinoj[redakti]

Kio estas la vortoj, kiujn virino neniam volas aŭdi, kiam ŝi amoras?

"Kara, mi estas hejme!"

In-sulto[redakti]

In-sultoj estas vortoj, uzeblaj por ofende alparoli virinojn aŭ ofende priskribi aĵon aŭ situacion.

En PIV oni diras, ke insulti estas esprimi sian malbonhumoron per krudaj paroloj, ofendi per malĝentilaj, maldecaj vortoj.[3]

En kritikaro kontraŭ Esperanto foje oni argumentas ke ĝi ne estas vere viva lingvo, pri kio ekzemplo estas la fakto ke per Esperanto oni ne povas paroli pri difinitaj altnivelaj temoj aŭ ke oni ne povas insulti, kio sube aperas kiel tuta malvero.

Insultvorto[redakti]

Grawlix, maniero en kiu insultvortoj en komiksoj ofte estas montrataj.

Mi nur citas tion por montri al la fraŭlinoj, ke in-sultvortoin-sultnomo estas vorto per kiu oni celas in-sulti aŭ ofendi iun.

ĈU INSULTO?[redakti]

La estro forte kritikas Banikon pro liaj fuŝaĵoj. Poste, Baniko plendas al Kruko: Mi ne komprenas. Kial la ĉefo diras ke mi estas "nekompetenta"?

Kruko: Mi supozas ĉar li simple volas esti afabla....

Neaŭdita insulto[redakti]

Kruko kaj Baniko denove disputas pri laborafero. Fine, Kruko diras: Ni ĉesu disputi. Ni povos aranĝi la aferon. Baniko: En ordo.

Kruko: Kaj mi pardonpetas ke mi nomis vin «tedega kreteno».

Baniko: Ne gravas. Mi eĉ ne aŭdis vin nomi min «kreteno».

Kruko: Ĉu? Nu, mi ja intencis!

Vorta mistraktado[redakti]

36qq.jpg

Vorta mistraktado (ankaŭ konata kiel mallaŭdegadovorta brutalado) povas esti malplivaloriga diraĵo, dirata al kaj/aŭ pri iu viktimo, aŭ la senigado de respondoj al tiu viktimo por difini la celatan homon kiel neekzistan. Se la mistraktanto ne tuj pardonpetas kaj retiras la malplivalorigan diraĵon, la rilato eble estas vorte mistraktema.[4]

En lernejoj kaj la ĉiutaga vivo, homo vorte mistraktas iun—brutalas (kio ofte havas fizikan komponaĵon)— por gajni statuson kiel supera al la celata homo kaj/aŭ amikiĝi kun aliaj kontraŭ la celato. Ĝenerale la mistraktanto ne konas alian manieron emocie kuniĝi kun aliaj homoj.[5]

En paraj rilatoj, la vorta mistraktanto respondas al la "aparteco" de la partnero, t.e., sendependaj pensoj, vidpunktoj, deziroj, sentoj, esprimoj (eĉ de feliĉo), kiel ĉagreno aŭ eĉ atako. Mistraktema homo povus mistrakti alian simple pro tio, ke la alia havas kvalitojn, kiuj mankas al la mistraktanto, kia emocia inteligenteco, varmeco, ricevemo, kaj tiel plu.[6]

Iu ajn povas sperti vortan mistraktadon. Tipe, en paraj aŭ familiaj rilatoj, vorta mistraktado pliintensiĝas kaj plioftiĝas kun la tempopaso.[4] Post sperto de vorta mistraktado, viktimoj povas eksuferi klinikan deprimon kaj/aŭ la posttraŭmatan streĉan obstrukcon. La homo, celita de vorta mistraktado, kun la tempopaso povas subfali al ia streĉ-rilata malsano. Vorta mistraktado kreas emocian doloron kaj psikan angoron en sia celito.

Kvankam ĝi estas la plej ofta formo de mistraktado, oni ĝenerale ne traktas ĝin kiel tiom seriozan kiom aliaj tipoj pro tio, ke ne estas videbla pruvo, kaj la mistraktanto povas havi "perfektan" personecon ĉirkaŭ aliaj homoj. Tamen reale, vorta mistraktado povas esti tiom malutila al ies sano kiom fizika mistraktado. Homoj vorte mistraktataj ekde sia infanaĝo povas evolui psikologiajn obstrukcojn, kiuj plagas ilin ĝis kaj tra plenaĝeco.

Specoj[redakti]

2466 n.jpg

Vorta mistraktado inkludas la jenajn aferojn:[7]

Specoj de insultvortoj[redakti]

Wur0.jpg

Insultvortoj oni povas formi per kombino de la sekvaj subjektoj: etnoj kaj/aŭ naciecoj (jankio, geŭzo), profesioj (putino), malsanoj (kancero-, tifo-, ftizo-, ĥolero-), seksorganoj (piĉo-, kojono-), bestoj (hundo, rato), inteligenteco (stultulo), aspekto (dikulo, strabulo), ideologio (nazio) aŭ seksa orientiĝo (gejo). Tio ankaŭ eblas per kunmetado, ekzemple kancergejo kaj piĉhundo. Ankaŭ eblas uzi proprajn nomojn kiel parto de la insultvorto, kiel ekzemple: "malsukcesinta Elviso" kaj "pseŭdo-Hitlero".

La uzo de insultvortoj kelkfoje estas cenzurata en la gazetaro. En la etiketo de la plej multaj landoj kaj kulturoj la uzado de insultvortoj estas konsiderata kiel malkonvena.

Fiulaĉo verŝajne estas la plej akra insultvorto en Esperanto kompilita el nuraj afiksoj.

Io[redakti]

Akraj vortoj ne servas amikecon: kulero da mielo kaptos pli da muŝoj ol galono da vinagro.

9opn.jpg

Ekzemploj[redakti]

Jen iom da insultoj por ofende alparoli aŭ priskribi homon:

aĉulo, fiaĉulo, fi-homo (kontraŭ homo pro fizika aŭ morala malboneco), arogantulo (pro troa memfido), azeno, fojn-kapulo, malsaĝulo, sencerbulo, senkapulo, stultulo, ŝtipo, napokapo (pro stulteco), babilulo (pro troa parolemo), bandito (pro rabemo, eksterleĝaj agoj), besto (pro krudeco, malklereco, stulteco), bird-timigilo (pro ĝeneco, tedemo, malbelega aspekto), bruto, malhomo (pro krueleco), ĉarlatano (pro trompado de la publiko), ĉiesulino, hundino, kotulino, putino, stratulino (kontraŭ virino pro malmorala konduto), kapro (kontraŭ viro pro maldeca konduto), elefanto, urso, tanko (pro malgracieco, peza krudeco en movoj), faŝisto, brunulo, ruĝbrunulo (pro reakciaj politikaj ideoj), fi-lertulo (pro trompemo), fiulo (pro fia konduto), frenezulo, kreteno, idioto (pro neracio), fripono (pro ruza trompemo, malico), fuŝulo, sentaŭgulo (pro malkapablo), huligano (pro kontraŭsocia konduto), hundaĉo (pro fieco), kanajlo (pro malnobla friponeco), klaĉulo (pro disbabilado pri aliaj homoj), monstro (pro malbeleco, krueleco), murdisto (pro krueleco, krimeco), naŭzulo (pro mallogo, abomeneto, tedego), parazito (pro paraziteco, fieco), porko (pro manĝemo, malpureco, abomenindeco), rabisto (pro krimaj agoj), ruzulo, vulpo (pro ruza elturniĝemo), serpento, bofronto (pro malico, perfidemo), ŝovinisto (pro troa glorado de sia nacio), blinkenbergo (pro kontraŭesperantisteco), volapugisto (pro stulteco: kombino de volapukisto kaj pugo).[8]

ESPERANTE[redakti]

En Esperanto ekzistas la vortoj: piedo, ŝtrumpo, boto, galoŝo; sed la tri lastaj ŝajnas esti superfluaj, ĉar oni povus an stataŭi la lastajn tri per: piedingo, piedingingo kaj piedingingingo. Ĉu ne vere ?

En literaturo[redakti]

Belan ekzemplon de insultoj prezentas epizodo el la Dua Rabista Fabelo de Karel Čapek esperantigita de Josef Vondroušek:

La trian fojon veturis Lotrando sur ŝoseo al Náchod kaj atendis, kian predon alportos hazardo al li. Jen veturas, veturas veturileto kovrita per baŝo, kaj en ĝi bazarulo veturigas al vendoplaco en Náchod nurajn marcipanajn korojn. Kaj denove la juna Lotrando baras la vojon kaj krias: "Homo, kapitulacu, mi estas rabisto." Nome, tion instruis al li la hirta Vincento.
La bazarulo haltis, gratis sin sub la ĉapo kaj poste levetis la baŝon de la veturilo kaj diris internen: "Edzino, estas ĉi tie iu sinjoro rabisto."
Tiam disfaldiĝis la baŝo kaj el la veturileto elrampis maljuna dika sinjorineto, apogis la manojn je la koksoj kaj eksputis je la juna Lotrando: "Ci antikristo, ci arkilatrono, ci Babinský, ci bandito, ci Barabaso, ci baŝibozuko, ci besto, ci brokantulo, ci cigano, ci diablofloro, ci diablulo, ci diboĉulo, ci durkorulo, ci ekscesulo, ci fantomo, ci feroculo, ci fihomo, ci fikaraktero, ci fiulo, kion ci aŭdacas, tiel ataki honestajn kaj bonkonukataj homojn?"
"Pardonu, damo," flustris Lotrando konsternite, "mi ne supozetis, ke en la veturilo estas damo."
"Memkomprene, estas," daŭrigis la bazarulino, "kaj kia damo, ci fripono, ci Goljato, ci gorĝotranĉulo, ci Herodo, ci homtrompulo, ci huligano, ci incediisto, ci indiano, ci insidulo, ci iu, ci Judaso, ci Kaino, ci kanajlo!"
"Mi petas milfoje pardonon, ke tiel mi timigis vin, sinjorino," ekskuzis sin Lotrando en la plej teruraj embarasoj. "Treŝarme, madame, silvuple, mi certigas vin pri mia plej humila bedaŭro, ke - ke - "
"Paku cin for, ci kanibalo," kriis la respektinda damo, "alie mi diros al ci, ke ci estas kriminalulo, krimulo, kruelulo, latrono kaj lucifero, mahometano, malbelulo, malbonulo, malhumanulo, malornamo, malsakrulo, kaj mavulo, monstro, mortiganto kaj murdulo, pirato, plagulo kaj protofripono, protokanajlo, rabisto, rabiulo kaj ribelulo kaj Rinaldo Rinaldini - "
La juna Lotrando jam ne plu aŭdis, ĉar li ekfuĝis kaj haltis nur en Brendy; kaj ankoraŭ ŝajnis al li, ke vento portas post lin ion kiel: "- sangavidulo, satano, sendiulo kaj senkorulo, sentaŭgulo kaj ŝtelemulo, tataro, tigro, trompulo, turko kaj vampiro kaj vulgarulo "

En la "Vivo de Lanti" de Ed Borsboom aperas kurioza kaj amuza priskribo de la 11a SAT-kongreso kie ne nur oni aludas al la arda diskutaro, sed ankaŭ al la akra batalemo insulta de kelkaj partoprenantoj

La akra kontraŭstaro riĉigis la protokolojn per insultaj esprimoj, tiel dezirataj pro la tro eta sakra terminaro en Esperanto. Ne sen kaŭzo oni nomis la XI-an la batalkongreso. La arda disputado aldone pruvis la nerefuteblan vivantecon de la Internacia Lingvo.|Ed Borsboom[9]

Proverbo[redakti]

Ekzistas pluraj proverboj pri insulto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[10]:

  • Insulto ne algluiĝas.
  • Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas.
  • Ne rapidu insulti, volu aŭskulti.

Rapidvortoj[redakti]

Laŭ angla gazeto Daily Herald Rapidvortoj, aŭ Speedwords, sialingve rapmotzrap lin rie ([Rap]rapida [Lin]lingva [Rie] stenografio), estas konstruita lingvo farita de anglo Reginald John Garfield Dutton (1886-1970) ano de Royal Society of Arts ekde 1918. En sia tempo, Rap lin rie havis aprobvortojn de multaj anglaparolantoj.

Miksa lingvo, ĝi celas plejeblan koncizon por rapideco de esprimado. La aŭtoro komencis labori la projekton en 1922, la unua versio (nomita "International Symbolic Script") eldoniĝis en 1935; postaj versioj publikiĝis en 1936, 1943, 1946, kaj 1951. Kiel kelkaj aliaj planlingvoj, ĝi rehavis interesatojn en lastaj jaroj per la Interreto.

Estas nur 493 bazkonceptaj vortoj; la plej oftaj estas unuliteraj, la malpli oftaj duliteraj aŭ triliteraj. Ankaŭ estas afiksoj (unuliteraj) por derivi pliajn vortojn.

Nombroj (1-10): u, dos, tri, qar, fun, ses, sep, otto, nyn, ty.

Vortareto[redakti]

  1. a: al
  2. ab: pri
  3. af: afero
  4. afm: propraĵo
  5. al: ĉio
  6. atu: espero
  7. au: aŭdi
  8. ax: demando
  9. b: sed
  10. be: antaŭ
  11. bil: konto
  12. by: apud, de
  13. c: ĉi tio
  14. d: de
  15. da: doni
  16. de: tago
  17. e: esti
  18. ev: akiri
  19. f: por
  20. fa: fari
  21. fe: feliĉa
  22. fid: fidela
  23. fin: trovi
  24. fir: firma
  25. g: ili
  26. go: iri
  27. gu: bona
  28. guv: afable
  29. h: havi
  30. ha: propa
  31. i: en
  32. if: informo
  33. int: intereso
  34. ir: ĉi tie
  35. iz: ĉikune
  36. j: mi, min
  37. k: tio; firmao
  38. ko: veni
  39. ku: ferma
  40. l: la
  41. m: kun
  42. n: ne
  43. nov: nova
  44. nu: nun
  45. num: nombro
  46. o: sur; senjoro
  47. ob: prenis
  48. or: aŭ
  49. ord: ordo
  50. ot: alia
  51. ov: supre
  52. p: povi
  53. pa: pagamento
  54. pl: bonvole
  55. pri: prezo
  56. q: demando
  57. r: volo; -os
  58. s: li
  59. sa: scii
  60. sen: senti
  61. so: sekve
  62. se: semajno
  63. spe: paroli
  64. t: ĝi
  65. tat: estado
  66. te: tempo
  67. terl: ŝtato
  68. u: unu; iu; oni; difinita artikolo
  69. ub: favoro
  70. ul: iu ajn, iom
  71. um: iam
  72. ur: reveno
  73. up: supren
  74. uti: materio
  75. uv: unua
  76. uvo: lasta
  77. v: vi
  78. via: vojo
  79. vu: vidi
  80. w: ni
  81. x: se
  82. y: estis
  83. yfa: faris
  84. z: kiel
  85. za: kara
  86. ze: sendi

Ekzemplo[redakti]

Document2.jpg

Tio ne signifas, ke qar dosty & sep an pas wi perz yzes fovi o c terle u nov dem, ygeni i libs, & diwe a l wee k al on e fony eg.

Nu w e usiv i l lamu vavo va, tes xi k dem or ul dem so geni & so diwe p l due.

W e yren o l lamu utva ag d k va. W h ko a diwe u par d k ag z u edi rax ep f cu qi ir yda gi biz k k dem ypi do. T e alge oki & oki k w debi fa c.

B i u la sig, w p n diwe -- w p n disak -- w p n masak -- c plag. L bra onz, bi & bix, qi ylutie ir, h disak t myx ov wi pov vis ad or ado.

Abraham Lincoln

Kvar dudekoj kaj sep jaroj antaŭe, niaj gepatroj fondis en tiu ĉi kontinento novan nacion, konceptita en libereco, kaj dediĉita al la propozicio laŭ kiu ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj.

Nun, ni estas engaĝitaj en granda enlanda milito, kiu testas ĉu tiu nacio, aŭ iu nacio tiel konceptita kaj dediĉita, povas longe daŭri. Ni estas kunvenitaj en granda batalkampo de tiu milito. Ni venis dediĉi parton de tiu kampo kiel fina ripozejo por tiuj kiuj tie ĉi donis sian vivon por ke tiu nacio povas vivi. Estas tute konforma kaj deca ke ni devas fari tion.

Sed, en pli vasta senso, ni ne povas dediĉi, ni ne povas konsekri, ni ne povas sanktigi, tiun lokon. La bravaj homoj, vivaj kaj mortaj, kiuj batalis tie ĉi, jam konsekris ĝin tre super nia malriĉa povo de grandigi aŭ malgrandigi tion.

Abraham Lincoln

ĈUGA[redakti]

Jozefino parolas al adoleska Amando: Mi lernis novan vorton kiun uzas la gejunuloj -- "ĉuga". Ĝi signifas "eksmoda" kaj "malmojosa". Ekzemple, "Tiu robo estas tiom ĉuga!"

Amando: Sed panjo, la termino "ĉuga" estas nun mem jam ĉuga!

Jozefino: Ĉu vere? Kiam "ĉuga" fariĝis eksmoda?

Amando: Kiam VI ekuzis ĝin!

Noosfero[redakti]

Termino kreita de Pierre Teilhard de Chardin por nomi, simile je la atmosfero sfero da aero tutĉirkaŭ la Tero, la biosfero, sfero da vivaĵoj k.s., jonosfero, ktp, la "sfero" konsistigita fare de la mensoj, kiu laŭ li konsistiĝos kiel ia tuta organismo kiu kadre de lia teologio strebos fine al kosma Kristo. Poste uzita de aliaj fakistoj.

Vorto de Saĝeco[redakti]

La Vorto de Saĝeco estas termino uzata en la libro Doktrino kaj Interligoj, de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Temas pri sankodo ratifita de la mormonoj kiuj devas akcepti ĝin sen kontraŭo kaj ĝi estas kondiĉo por la bapto kaj por la enirado en mormonaj temploj. Aliaj mormonaj grupoj povas havi diversajn interpretojn pri ĝi. Laŭ la fondinto de ĉi kristana eklezio, Joseph Smith, li ricevis ĝin el dia revelacio.

MI NE VERE PAROLAS[redakti]

Jozefino malklare diras kelkajn vortojn.

Kruko: Kion vi diras, karinjo?

Jozefino: Ho, mi ne vere parolas. Mi nur voĉe pensas.

Kruko: Mi bedaŭras ke mi interrompis vin. Do, rekomencu ne vere paroli, kaj mi rekomencos ne vere aŭskulti....

Logos[redakti]

Logos (greke λόγος logos; ankaŭ esperantigite logoso) estas greka vorto, kiu signifas «vorto» kaj samtempe «racio» kaj estas la radiko de la Esperanta vorto logiko kaj de la ekssufikso -logio. Laŭ Heraklito kaj aliaj grekaj filozofoj, Logos estas tiu, kiu regas kaj ordigas la universon.

La juda filozofo Filo instruis, ke la Logos estas la Vorto de Dio. Laŭ Sankta Johano la Logos estas Jesuo Kristo, Dio mem enkarnigita kiel homo, kiel evidentiĝas en la Evangelio laŭ Sankta Johano:

En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun Dio. Ĉio estiĝis per li ; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis. […] Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero. (ĉapitro 1, versikloj 1–3 kaj 14)
Wordprocessor.png

Vortform-riĉeco[redakti]

Vortform-riĉeco. Morfologia sistemo de esperanto faciligas esprimon de la plej delikataj senc-nuancoj. Ekz. de radiko bov oni povas derivi bovo, virbovo, bovino, bovido, virbovido, bovidino, bovaro, bovejo, bovisto, bovaĵo, bovidaĵo, ktp. En angla lingvo oni devas uzi tute diversradikajn vortojn ox, bull, cow, calf, steer, heifa, herd (of cattle) byre, herdsman, beef, veal, bovine, ktp.

Oni prave asertas, ke en ĉiu lingvo plej riĉe estas evoluintaj tiuj fakoj, kiuj estas plej proksimaj al ordinara ĉiutaga mastrumado kaj ekonomio de la popolo uzanta tiun lingvon.

Tiel ekzemple en somala lingvo estas tre vaste ellaborita terminaro rilate la kamelon - ĉefan mastrumobjekton de somali-popolo.

S. Marin en artikolo „Mortpezo kaj efikeco“ citas tutan serion da tiusencaj somali-vortoj, kiuj trovas nur 2-3 respondecajn vortojn en la riĉaj franca kaj angla lingvoj.

En E ekzistas tamen ĉiuj necesaj leksikologiaj kaj gramatikaj rimedoj por esprimi ĉiujn ĉi ideojn - ĝis tiom subtilajn, kiel virkamelido, kamelidineto, fruktigokamelo, buĉokamelino, kamelareto, ktp.

Do tiu eco de E montras, ke ĝi pli ol iu natura lingvo kontentigas la int. bezonojn laŭ sia esprimpovo, ke ĝi povas kontentigi tiurilate bezonojn de kiu ajn nacia lingvo.

Novaj vortoj povas esti derivataj kaj uzataj laŭ bezono; kaj samtempe la ĝenerala vortaro de E ne fariĝas pro tio tro ampleksa, ĉar novaj vortoj estas kreataj el la kombinoj de vortoj-radikoj simplaj, elementaj. DREZEN, Skizoj, p: 33-35.

Notoj[redakti]

  1. Tiel esprimiĝas ankaŭ la konstitucio Nostradamus de la Dua Vatikana koncilio.
  2. Tiu kredo estas “pia ekspasio” ĉar tiuj libroj estis, fakte, kompilitaj epoke de la ekzilo babilona; la Biblio, plue, ĉeestas ankaŭ la “vorto de la homo” kiel evidentas, ekzemple, en la psalmoj kiuj estas homaj meditoj kaj preĝoj. Fine la Biblio estas ankaŭ priserĉo de la homo, kiu korektas antaŭajn deduktaĵojn atribuantajn al Dio paganajn karakterizojn rifuzitajn de la profetoj. (Oni vidu en la libroj de [1]).
  3. [2]
  4. 4,0 4,1 The Verbally Abusive Relationship, Patricia Evans. Adams Media Corp 1992, 1996, 2010
  5. Controlling People: How to Recognize, Understand, and Deal with People Who Try to Control You, Patricia Evans pĝ. 191. 2002 dey Adams Media Corp
  6. Controlling People: How to Recognize, Understand, and Deal with People Who Try to Control You, Patricia Evans, Adams Media Corp 2002
  7. When Words Are Used As Weapons: Verbal Abuse, University of Nebraska, Lincoln Extension
  8. (Citaĵo el Vojaĝo en Esperanto-lando, leciono 17, komento 17)
  9. En sekva citaĵo el la protokolo aperas kiel insultoj fripono, fikanajlo, faŝisto, mensogulo, burĝo, skismiganto, trompisto, socialfaŝisto ktp.
  10. Lernu