Ĉiu

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Chiu.png

"Via argumento ŝajnas al mi duone konvinka, se ne malpli."

~ Franco pri ĉi tiu artikolo

"Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu."

~ Zamenhof pri ĉiu

"Vere ne havas sencon labori ĉi-kadre"

~ Judo

"Kontraŭ bestoj ĉiu homo estas kiel naziisto."

~ Vegetarano pri ĉiu

"Ĉiu, kiu ne kapablas lerni, ekinstruis."

~ Oscar Wilde pri ĉiu

ַַ"Ĉiu homo kunportas en si sian dozon da opio natura."

~ Charles Baudelaire pri ĉiu

"Ĉiu spirito, kiu ne konfesas Jesuon, ne estas el Dio."

~ Jesuo pri ĉiu

"Un bellissime obra"

~ Interlingvaisto pri ĉiu

"Tio estas kiel aserti ke eble ni eraris, kaj eble iam estos teorio en kiu pomoj ne falas teren"

~ Neŭtono pri ĉiu


Ni deziras al vi bonan legadon!

Ĉiu bedaŭrinde estas la plej trafinda kaj malplej trafebla homo en la mondo. Asertojn tiuspecajn oni ofte awdas en Esperantujo. "Ĉiuj uzas", "ĉiuj diras", "ĉiuj opinias". Kiuj estas tiuj misteraj ĉiuj? Tri klubanoj en la malantawa ĉambrego de iu triaklasa gastejo? Unu redaktisto? Du Akademianoj? La prezidanto de UEA? Unu parolanto de Radio Pekino? Vi kaj via domkato?

3816.jpg

Familio[redakti]

Estimataj geamikoj,

La belgaj geamikoj estu konvinkitaj, ke tranĉanta, kiel klingo de ponardo, venas kruda sciigo: estas agrable por nia asocio konstati, ke Schwaller pasigis la lastan parton de sia vivo pruvante, ke la termino unue aperas en kelkaj 16a-jarcentaj verkoj, kvankam konvencia studado ignoris ĝin ĝis kiam la teatraĵo de S. Ansky popularigis la koncepton en literaturaj grupoj.

Ĉiu verŝajne havas unu patron, unu patrinon, du avojn kaj du maljunulinojn, ekcepte Adamo kaj Eva, kiuj ne havis gepatrojn, Jesuo, kiu havis nur du geavojn, la Volapuko, kiuj naskiĝis el Ĥaoso, kaj tiuj, kiuj estas adoptitaj per samseksamaj paroj, kiuj havas aŭ du patrojn aŭ du patrinojn. Tre eble estonte la afero estas multe pli malsimpla.

7624 n.jpg

Bone[redakti]

Ĉiam stulta estas neniu, iam - ĉiu.

Stultajn pensojn havas ĉiu, tamen saĝulo ilin ne eldiras.

Psikologia profilo[redakti]

Al la grupoj!

Ni naŭzas ! Punkto !

Ĉiu kredas sin malpli inda ol aliaj homoj, do provas ŝajnigi sin la plej inda. Ĉiu do devas vivi timante, ke iu lernos la veron. Ĉiu kredas sin destinigita por io tre grava, kaj hontas pri la fakto, ke ĝi ne jam efektiviĝas, nek ŝajne eĉ alvenas. Ĉiu vere volas vivi en trankvilo kaj harmonio sed kredas, ke ĉiuj aliaj malhelpas tion. Ĉiu plej ŝatas tegmenton super si, molan liton por kuŝi, sufiĉan manĝon, akvon kaj la amon kaj estimon de aliaj. Ĉiu ofte sonĝas pri falado kaj flugado.

Celoj[redakti]

Ĉiuj havas siajn celojn, kaj kialojn. Ĉiuj konas la tipajn reagojn, kaj ĉiuj havas siajn kutimajn respondojn. Sendube granda parto de la eŭropa, indiĝena popolo pensas tiel.

Lertaĵoj[redakti]

Walery 5.jpg

Diversajn rimedojn proponis aŭtoroj de jusaj gravaj verkoj. Kelkaj proponis ke eble iu pensas, ke la granda, grandega plimulto de la Esperantistoj, la pli fervoraj, la pli agemaj konsideras, ke Aervetura Kompanio Farman pristudis la demandon pri Esperanto en la poŝta aervetur-servo, kaj konsideris, ke itala faŝista gravulo deklaris dum konversacio, en Niza, jenon: Ĉiu estas bona poeto kaj havas bonegan ideon por romano, sed al ĉiu mankas la tempo por verki ĝin. Ĉiu havas aŭ havos universitatan diplomon, kiu tute ne rilatas al la efektiva laboro de ĉiu. Ĉiu ankaŭ lastatempe fariĝis eldonisto.

Seksuma vivo[redakti]

Ĉiu estas ambaŭseksema.

Aferoj, kiujn ĉiu malamas[redakti]

  1. Laborikunjesuo-ĉ.jpg
    Fia Venko
  2. Imposto
  3. Malkohereco
  4. Pedofilio
  5. Senlaboreco

Aferoj, kiujn ĉiu amas[redakti]

  1. Fina Venko
  2. Sociaj programoj (almenaŭ kiuj helpas ĝŝlin mem)
  3. Paco
  4. Infanlaboraĵoj
  5. Ferdinand von Zeppelin

Sekretoj pri ĉiu[redakti]

Ĉiu spektas pornografion, ĉiu fumas (aŭ almenaŭ iam fumis) kanabon kaj ĉiu foje gratas la anuson kiam ĝi tre jukaĉas. Ĉiu fakte faras aŭ faris ĉion, pri kio vi hontas- escepte de tio, kion vi faris kiam vi estis en la mezlernejo. Nur vi faris tion, fiulo!

Bone[redakti]

Kiu volas plaĉi al ĉiu, plaĉos al neniu.

Vidu ankaŭ[redakti]

  1. Ĉ
  2. I
  3. U

Ne vidu ankaŭ[redakti]

  1. Iu
  2. Kiu
  3. Neniu