Kialo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
200 .jpg

AVERTO

Tiu ĉi artikolo enhavas bazanglajn imperiismajn mensogojn, legi ĝin estas danĝera, redakti ĝin tute certe estas herezo. Vi estu forigota de via Esperanto-asocio pro tio!
For fiaj angloparolantoj!


"Se io ajn ie ajn iam ajn aperas, por tio estas kialo."

~ Aleksandro Melnikov pri kialo

"Racia kialo estas ke Usono havas fortan prezidentsistemon"

~ Usonano pri kialo

"La kialo estas, ke ni apartigas nin unu de alia kolore."

~ Doris Vallon-Wheeler pri kialo

"Pro Pasko mi deziras al Vi Ĝojan Paskon."

~ Blogisto pri kialo
Kialo sur arbo

"La kialo estas malpli granda interĉikanemo :P"

~ Nerdo pri kialo

" La kialo dormas 22 horoj al la tago de mezumo, du horoj pli ol la mallaborema"

~ aŭtomata tradukilo pri kialo

"Ĉiu "tial" havas sian "kial""

~ Zamenhof pri kialo
3647.jpg

Kialo (6° 18' 0" S, 26° 55' 0" E) estas stranga filozofia koncepto kiu vivas en provinco Shaba, proksime al Katanga, Kongolando, Aŭstralio.

La kialojn oni delonge rigardis kiel ursedojn kvankam ili nepre apartenas al la marsupiuloj, kiel la kanguruoj. Fakte ankaŭ la kialinoj posedas ventran poŝon, sed ĝi malfermiĝas inverse al tiu de al aliaj marsupiuloj, pro tio, oni diras ke en unu kialo kuŝas aliaj. Kvankam nuntempe estas strikte malpermesite ĉasi kialojn, filozofoj ka sciencistoj daŭre persekutas ilin. Estas nepre necese, ke la aŭstralia aŭtoritatularo protektu la kialojn kontraŭ la krimuloj, kiuj ĉasas ilin pro ilia felo kaj detruas la eŭkaliptajn arbarojn.

366y.jpg

Ĉasado de kialo[redakti]

Foto-001303-eta.jpg

Unue ni diru kelkajn vortojn al la membroj de l' elita legantaro.

Mempriironie esperantistoj kelkfoje diris ke psikologo, inĝeniero kaj teologo estis ĉasantaj kiam ili hazarde malkovris kabanon. En la simpla ligna dometo la viroj rimarkis ŝvelventran stovon kiu estis pendata per dratoj al la plafono. Sekve ili komencis serĉi la kialon.

Estas tute vere, ke psikologo teoriis: "La soleca kaptilisto levis sian stovon por ke li povas kuŝi sur ĝi, tiel sentante la varmecon kvazaŭ li estis denove en la utero."

"Ne," respondis la inĝeniero, "per la levado de la stovo la ulo simple vastigas la hejton tra la kabano."

"Pli verŝajne," klarigas la teologo, "Levado de fajro havas gravan signifon dum miloj da jaroj. Sekve, tio estas religia simbolo."

Ĝuste tiam, la kaptilisto revenis. La ĉasistoj avide demandis pri la levita stovo.

La ulo ŝultrolevis kaj diris, "Mi havas multe da drato sed nemulte da stovtubo."

La m o t i v o[redakti]

— Kial vi opinias, S-ro advokato, ke via kliento perdos sian proceson? Ĉu vi elĉerpis ĉiujn leĝajn rimedojn?

— Ne .... sed mi elĉerpis lian monujon.

La alia motivo[redakti]

— Kial vi Dimanĉe ĉiam promenis, sola, sen via edzino ?

— Car estas la tago de la Sinjoro.

Du motivoj[redakti]

Ekzistas du grandaj motivoj por fidi je neniu: Ordinare, oni ne devas fidi je la nekonatoj, kaj cetere oni ne povas fidi je la konatoj.

Forto[redakti]

Slovakaj fervojistoj atentu!

Tro ofte ni propagandas, ke fama anglo opinias, ke ni vidas, ke tamen oni ne devas forgesi, ke io estas prava, sed mia korpo estas en Kanado, sed mia spirito estas denove en viaj vicoj kaj mi nur esperas, ke kie oni vidas fortajn efikojn, tie oni havas rajton por konjekti fortajn kaŭzojn. Pruvo de ĉi tio estas tre facila.

5734 n.jpg

KIAL LERNI?[redakti]

Eta Joĉjo plendas al s-ino Kretpolv, la instruistino: Sed KIAL mi devas scii kiu estis reĝo de Anglio antaŭ mil jaroj!?

S-ino Kretpolv serĉas taŭgan respondon: Nu... imagu ke vi iampartoprenos televidan demandoludon....

TAŬGA RESPONDO[redakti]

Iu juna novelisto estas tre aroganta kaj tedas de momento la decegan maljunulon, al kiu li konfesas laŭ dogma kaj malŝatema tono siajn opiniojn pri la homaro kaj precipe pri si mem.

"Mi, ekzemple" li diras « nur matene havas talenton. »

"H a" respondas senmalice kaj ĝentile la bontona maljunulo, "kaj vespere vi laboras."

Senhezita respondo[redakti]

Blankhara sinjoro babilis kun amiko tute senhara.

— Neĝis sur via tegmento, diris la senharulo.

— Vere, diras la alia, sed ĉiuj tegoloj forflugis de la via.

Ne atendita respondo[redakti]

Fianĉemulo : Bonvolu diri al mi, Sinjoro, ĉu la mano de via estimata filino estas libera ?

Estonta bopatro : Kaj la via, ĉu ĝi ankaŭ estas libera ?

— Jes !

— Nu, do prenu per tiu mano vian ĉapelon kaj iru for.

Kial ĝi estis malfacila[redakti]

“ Vi devas kompreni ke mi akiris mian monon per laborego.”

“ Nu. mi opinias ke vi heredis ĝin de via onklo.”

“Tiel estis; sed mi devis laboregi por havigi ĝin al mi de la advokatoj.”

Stranga io estas la homa sentvivo!

El Esperantujo[redakti]

“Kial la rusoj min liberigis, kvankam mi estas germana militisto? Tre -s i m p l e- : Mi parolis al la komisaro Esperante, tion li ne komprenis, kaj kiam mi montris al li kiel legitimacion la membro-karton de la Esperanto Unuiĝo, li diris: ‘Vi povas foriri kontraŭ la lando Esperanto ni ne militas’.”

Trafa respondo[redakti]

Ĉe nokta kontroliro en la bivako, Napoleono alvokis oficiran, kiu staris sur la sojlo de tendo. Estis tre malhele kaj oni prekaŭ nenion distingis.

— Kiu estas via nomo?

— Moŝto, mi nomiĝas Dubois.

— Ĉu kolonelo?

— Ne, moŝto, nur leŭtenanto — sed li opiniis, ke estis bona okazo por spritumi por akiri la estimo de la imperiestro kaj eble promocion — sed mi estas el tiu ligno, el kio oni faras kolonelojn.

— Bone, Leŭtenanto Dubois, tuj kiam mi bezonos lignan kolonelon, estos vi la unua nomita.

Repafa respondo[redakti]

Sinjorino renkontante sian estintan servistinon.

— Vi nun estas ĉe S-ino Llulla. Neniam mi kredus, ke vi trovus tiel rapide tian servon.

- Ho jes. Mia nova mastrino diris: "Se vi povis resti du monaotjn ĉe tiu virino, estas pruvo, ke vi estas anĝelo!"

ĈU MALĜUSTA RESPONDO?[redakti]

En la lernejo, la instruistino prezentas matematikan demandon.

S-ino Kretpolv: Nu, Joĉjo, ĉu vi konas la respondon?

Joĉjo: Jes, sinjoro. La respondo estas "dek".

S-ino Kretpolv: Ne, ne, Joĉjo. Tio ne estas la ĝusta respondo.

Joĉjo: Ĉu vere? Ĉu ve estas certa ke vi faras la ĝustan demandon?

Kial vi[redakti]

Kial vi estas tiom maltrankvila, mia amikino; ĉu io vin turmentas?

Senatano Abbott en Aŭstralio okupas sin pri la sama problemo sed laŭ la praktika flanko.

Jes, mi ne scias kion fari; se mi aĉetos novan vestaron mi ne havos sufiĉan restaĵon da mono por vojaĝi; sed se mi ne ĝin aĉetos mi ne ĝuos vojaĝi.

Kial vi leviĝas?[redakti]

Avo babilas kun malnova amiko Henriko.

Henriko: Foje oni povas demandi sin kial oni leviĝas matene. Mi leviĝas por okupiĝi pri miaj familianoj kaj geamikoj.

Avo: Bona kialo, Henĉjo.

Henriko: Kaj kial vi leviĝas?

Avo: Ho, facile! Mi havas neelteneblan bezonon kiel eble plej rapide urĝi al la necesejo....

Spritajo[redakti]

„Kial vi manĝas en la gastejo? Kie estas via edzino?“

„Ŝi arolas en Radio pri kuirreceptoj.“

KIALO[redakti]

— Petro : « Kial la ĝirafo havas longan, ridigan, maldikan kolon, kaj la hipopotamo mallongajn, dikajn, kurbajn krurojn?

Patro : « Por ke la nigruloj ankaŭ povu ridi.»

Alia Kialo[redakti]

— La teatrodirektoro : Estus multe pli bone, ke la rabisto mortigus sin per revolverpafo, prefere ol per veneno, ĉe la fino de via teatraĵo.

La aŭtoro : Kial do ?

La direktoro : Tio revekigus la publikon!

Tria KIALO[redakti]

Onklino Rebekka : Kial ci ploras, Abramĉjo ?

La juna Abrahamo : Donu ŝilingon kaj mi diros al ci.

Onklino : Jen ci havas ĝin, kaj diru nun kial ci ploris.

Abrahamo : Por havi ŝilingon!...

LA KIALO[redakti]

3626.jpg

Judo faris krimon kaj la justeco kondamnis lin al mortpuno. Je la mateno oni sciigis al li la malgajan novajon, kaj estis multaj personoj kiuj provis konsoli lin.

— Cu vi ŝatas bonan tagmanĝon ?

—ĉu vi deziras ke oni iavu al vi la piedojn?

—Ĉu vi iutencas ion diri?

—Ĉu vi volas skribi testamenton?

La judo estis pensema. Eine li ridetis kaj diris — Venigu al mi, kiel eble plej baldaŭ, la pastron de la malliberejo.

— La pastron? — ekkriis la mirigata karcerestro, — Li estas katoliko!

Jam mi tion scias. Mi volas konvertiĝi.

Imagu kian ĝojon. Tuj la novaĵo trairis la urbon, kaj eĉ estis ĵurnaloj kiuj pritraktis la aferon. La pastro eniris la ĉambron de la kondamnito.

—Sankta pastro — diris la judo. — Mi kore deziras ke vi baptu min.

— ĉu vi kredas Kriston ?

— Mi deziras ke vi baptu min, ĉar mi volas esti kristano.

La bapto farita, nia judo gaje sopiris. La sankta pastro, ploranta pro ĝojo, diris — Mia filo, vi mortos trankvila. Vi eniros la ĉielon, ktp.

Kiam la kondamnito supreniris la eŝafodan ŝtuparon, la pastro demandis al li:

— Diru al ni, mia filo, kial vi atendis ĝis la lastaj momentoj de via vivo, fariĝi Kristano?

—Tial ke mi ne volas ke oni diru ke judo estis punita per la morto!

LA ALIA KIALO[redakti]

Al Toto oni tre multe laŭdas lian profesoron, kion oni reprezentas kiel tre instruita viro.

— Ne mirinde, diras Toto, dum dudek kvin jaroj li estas en la klaso.

LA SEPA KIALO[redakti]

— Diru, Karolo, via nova ludilo ne ŝajnas plaĉi al vi. Kial ne?

— Ĉar mi jam nun pripensas la batojn, kiujn mi ricevos, kiam ĝi estos rompita.

Decidiga Kialo[redakti]

La ministro, al sia filo:

— Cu vi fine sukcesis la ekzamenon, Peĉjo ?

— Jes, paĉjo.

— Kaj kion oni demandis al vi ?

— Ĉu mi estas filo de vi.

Kial mi fumas?[redakti]

Kiam homo plendas pri sia penega tasko, rememorigu lin, ke

1. ĉar mi havas superfluan sanecon fordoneblan kaj pro tio deväs peni, kiom eble plej baldaŭ seniĝi de ĝi,

404q.jpg

2. ĉar mi havas de naturo mirinde subtile organizitan pulmon, kiu taügas pot kumentubo kiel „pugno je la okulo“,

3. Car mi havas superfluan monon kaj pro tio opinias, ke estas plej prudente, forblovaĉi ĝin en la aeron,

4. ĉar mi havas tempon en abundo kaj ne scias okupon pli saĝan ol blovi fumnubojn en la aeron,

5. Car mi feliĉmaniere neniam studis la „bonan konduton en ĉiuj vivsituacioj“ kaj pro tio ne bezonas preni konsideron je miaj kunvivantoj, al kiuj mi per la fumado malagrabligas la aeron,

6 Car la aliaj ĉiuj ankaü fumas kaj mi kiel homo de l’ amaso sentas min konscience devigata, imiti ĉiujn malsaĝajojn de la aliaj.

7. Car mi . . . Car mi . . iam komencis fumi kaj ne havas la energion ree ĉesi kaj forigi tiun malbonan kutimon.

Fakula respondo[redakti]

Helikoptero flugis super Seatlo, kiam elektra malfunkcio haltigis la tutan elektronikan ekipaĵaron por navigado kaj komunikado. Pro la nuboj kaj nebulo, la piloto ne sukcesis determini la pozicion de la helikoptero. Li ekvidis altan konstruaĵon, alflugis ĝin, ĉirkaŭflugis, kaj montris manskribitan afiŝon dirantan grandlitere “Kie mi estas” Homoj en la alta konstruaĵo baldaŭ respondis, skribis grandan afiŝon, kaj tenis ĝin ekster fenestro. La afiŝo diris “Vi estas en helikoptero”.

La piloto ridetis, mansignis, rigardis sian mapon, determinis la direkton por atingi la flughavenon, kaj surteriĝis sekure. Kiam ili jam estis surtere, la vicpiloto demandis la piloton, kiel li solvis la aferon.

“Mi sciis, ke tio nepre estas la konstruaĵo de Microsoft, ĉar ili donis al mi teĥnike ĝustan, sed tute senutilan respondon".

Io[redakti]

- Kial vi ĉiam estas tiel kolera?

- Precize pro ĉi tiuj specoj de viaj demandoj.

Pripensadu tion!

VERSAJNE[redakti]

Maltrankvila D e m a n d a n to : Kial via gorĝo esta bandaĝata, mia kunulo?

Wyef.jpg

Malafabla Malsanulo : Dolora gorĝo .

M.D: Kiel vi faris tion?

M.M.: Mi supozas ke estas tial ke mi trinkis el malseketa glaso,

Stultaĵoj[redakti]

Kial la insektoj ne ŝatas uzadi komputilojn? Ĉar ili havas tro da bugoj!

3696.jpg

Kial la fiŝoj ne ŝatas ludeti tenison? Ĉar ili ŝatas nur nedi.

KIAL FORMORTIS LA DINOSAŬROJ[redakti]

En la lernejo, la instruistino, s-ino Kretpolv: Klasanoj, via lernotasko estis formuli teorion pri la formorto de la dinosaŭroj. Kiu volas komenci?

Eta Joĉjo levas la manon.

Kretpolv: En ordo, Joĉjo. Diru al ni vian teorion pri la dinosaŭoj.

Joĉjo: Jen iuj el la dinosaůoj estis plantomanĝantoj, kiel la brontosaŭro; kaj la aliaj estis viandomanĝantoj, kiel la tiranosaŭroj. Nu, la viandomanĝantoj manĝis ĉiujn plantomanĝantojn, kaj tiuj formortis.

Kretpolv: Do, kio okazis al la viandomanĝantoj?

Joĉjo: Ili ĉiuj mortis pro malbona kolesterolo!

Adulto[redakti]

21.jpg

Kolera edzo: Vi havas amanton!

Spitema edzino: Jes! Kaj do?

Edzo: Do tio signifas ke de mi vi jam havis sufiĉe!

Edzino: Ho, ne! Tio signifas ke de vi mi NE havas sufiĉe!

La plej elektema mamulo[redakti]

Ĉar estas malfacile direkti kaj efektivigi fruktodonan agadon en la tuta mondo , per unu nura centra organo , kiel la ĝenerala sekretariejo , estas necese , ke , necesas, ke Vi jam scias, ke Cindrokolora koalo (Phascolarctos cinereus) nutras sin eksplicite per folioj kaj ŝelo de kelkaj eŭkaliptoj. Sed el 500 specioj de tiuj ĉi arboj gustumas al ĝi sole 6 speciojn. Pleje ĝi elektas inter ili unuopajn arbojn, do iam dum la tago ĝi elektos preskaŭ 9 kg da folioj antaŭ ol ĝi konsumos la plej kvalitan 0,5 kg da porcio.

Tre prave niaj japanaj samideanoj aldonas :Tial estas tro malfacile bredi koalon en kaptiteco.

Kial li venis?[redakti]

S-ro Sklavig, la entreprenestro, eliras sian oficejon kaj alpaŝas la labortablon de Lio, la sekretariino. Li alparolas ŝin.

Sklavig: Fraŭlino Belin....

Lio: Jes, sinjoro Sklavig?

Li paŭzas kaj incitiĝas: Ho, peĉ! Mi ĵus forgesis kion mi volis diri al vi.

Lio: Jen memortekniko de mia panjo – se vi foriros kaj revenos, vi eble memoros.

Sklavig: Aĥ jes, nun mi memoras. Mi eliras nun, sed poste revenos.

Reasons[redakti]

Strange estas, ke people may choose to do this for any reason. Ni despli miras, ĉar a common reason is because of the person's religious or philosophical beliefs. When done for religious reasons, it is called celibacy. TEJO, de ĉiuj junaj esperantistoj. Other people may choose abstinence in order to prevent pregnancy or sexually transmitted diseases. When someone is abstinent from sex but they don't want to be, its sometimes called incel, short for involuntary celibacy. Se vi havas iun malfacilon aliĝi pro financaj kialoj, ne timu kontakti nin por ke ni studu la eblojn membrigi vin per subvencio de Fondaĵo Canuto

Alivorte

BONA KIALO[redakti]

49 .jpg

En cxi tiu kadro ni asertas ke Kruko daŭre provas amindumi kun la bela, juna Jasmino... sed sensukcese.

Jasmino: Sed Kruko, mi ne povas rendevui kun vi, ĉar mi vidas nenian eblan estontecon por ni. -- Aŭ, ĉar mi devas pli atenti pri mia kariero. -- Aŭ, ĉar mi devas okupiĝi pri mia malsana praavino.

Kruko: Atendu, tio estas tri malsamaj kialoj por rifuzi al mi.

Jasmino: Jes, mi scias. Mi ne povis decidi kiun kialon mi preferas, do vi povas mem elekti!

ALIE[redakti]

Kruko eniras ĉambron. Li mienas perpekse: Hm, sed pro kiu kialo mi eniris ĉi tiun ĉambron?

Jozefino: Verŝajne por ripari la misan kruron de ĉi tiu tablo.

Kruko: Ne.... Tio estus bona kialo por eviti eniri ĉi tiun ĉambron!

Preĝo[redakti]

Kial vi ĉiam ekdormas, kiam mi parolas al vi ?

Mi ne dormas, mi preĝas.

Kial vi preĝas?

Por ke vi ĉesu paroli kaj lasu min dormi.

Ho[redakti]

2240 n.jpg

KIAL vi estas tiel ĉagrena?

—Ha, mia edzino antaŭ ne longe parolis pri eksedziĝo.

—Haaa, ne estas serioze. Shi neniam faros tion.

—Sendispute, sed precize pro tio mi estas ĉagrena!

Ho, ho[redakti]

“Lanternisto, kial vi ekbruligas lanternojn?”

“Estas ja mallume, — ĉirkaŭe marŝas ŝtelistoj.” “Nu, tial mi diras, ne lumigu, ili ekvidos la lanternojn kaj ŝtelos ilin.”

Kial oni[redakti]

Kial oni ne komunikas kun Marso?

Decas mencii tuj, ke oni ne povas komuniki kun Marso antaŭ ol oni estas avertinta al la Marsanoj esti atentemaj por rigardi la signalojn sendotajn, kaj kiel ilin avertigi oni ne scias.

Kaŭzo de Grizeco[redakti]

Etulo: “Panjo, vi havas kelkajn grizajn harojn.”

Patrino: “La gepatroj griziĝas, se la gefiloj ĝenas ilin.”

Etulo: “Nun mi bone komprenas, kial mia avino tute griziĝis.”

KIALO KAJ TIALO[redakti]

“Kio estas la kaŭzo, ke nia afabla najbaro, la sinjoro apotekisto, pasigas la noktojn sendorme?"

“Nu, li penadas elpensi tage kaj nokte novan dormigilon.

Kial mi venis?[redakti]

369f.jpg

Avo Krukego iras de la manĝoĉambro en la sidĉambron.

Li frapas al si la frunton: He ja, mi forgesis kial mi venis en ĉi tiun ĉambron!

Avino Krukegino sidas en fotelo trikante: Nu, mi konas manieron por restarti la memoron: eliru kaj revenu.

Avo Krukego: En ordo, mi provos.

Li eliras la sidĉambron kaj eniras la manĝoĉambron.

Li denove frapas al si la frunton: Skorzonero – nun mi forgesis kial mi venis ĉi tien !

LA VERA KIALO[redakti]

“De longe mi scias,” diris pastro al edzino de Perez, “ke via edzo ne ĉeestas meson. Kial ? Kio okazas al li ?”

54pn.jpg

La sinjorino silentiĝas klinante sian kapon.

“Kion tio signifas” diris la pastro. “Cu eble pro anarĥiismo?”

“Ne.”

“Cu socialismo?”

“Ne, Sinjoro.”

“Tiam pro ateismo?”

“Ne, Sinjoro, pro reŭmatismo!”

LI TUJ TROVIS LA KIALON[redakti]

Multaj certe scias, ke Anjo venis al dermatologo (kuracisto de haŭtmalsanoj) kaj plendas:

Mia haŭto sur la vizaĝo ege jukas. Kio estas farenda. en tiu ĉi afero?

— Razi! — respondas koncize la kuracisto.

— Kion?! Ĉu mi razu min?

— Ne vi, sed li!

RESPONDO[redakti]

Iam , dum ekzameno por estonta inĝeniero , juĝanto demandas al studento : « Supozu , ke vi konstruis maŝinon , ke vi mem kunigis ĉiujn partojn , kaj ke vi estas tute certa ke ĉio estas bonorda; imagu , ke via maŝino estas lokita surŝipo, kaj ke la akvopumpilo ne funkcias. Kion vi farus ? »

La respondo de la studento estis : «Mi rigardus trans la bordon, ĉu estas akvo en la rivero » .

Lerta respondo[redakti]

Ni h a v a s la plezuron informi, ke juna knabino en lernejo forgesis meti punkton super la litero i.

"Kie estas la punkto super via i? ” demandis la instruistino.

"Ĝi ankoraŭ estas en la krajono,” estis la respondo.

Notoj[redakti]