Blogo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Blogisto)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Sata stomako ne lernas volonte"

~ Zamenhof en sia blogo

"Esprimi ĉiujn ĉi aferojn surbaze de "ttt-protokolo" anstataŭ "blogo" estus terure peze. Mi do preferus tute ne havi linion pri "blogo""

~ Marcos Cramer pri blogo
Blogo manual cover.jpg

"fakte, el "blogo" ni eĉ povas devenigi "mikroblogo""

~ Lajz Tajfuno pri blogo

"efektive, mi trovis "bokspodio" en japana blogo"

~ Antonio De Salvo pri bokspodio

"klare 'blogo' estas parto de la bona lingvo"

~ Adam Raizen pri bonalingvo

"If you like to understand my weblog you may learn Esperanto."

~ Aligatoro al krokodiloj pri sia blogo

"Ŝajnas ke la blogisto manĝegis tro multe da franca fekaĵo kaj tiel veneniĝis"

~ Ralph Dumain pri blogisto

"Ĉu vi scias, kiom mi amas tion?"

~ Cindy McKee

"Mi jame havas mutce ninkusta komputero"

~ novialisto

" Pos pluvo sunbrilo"

~ idisto

La vorto blogo devenas de la samsignifa angla vorto “blog”, kiu estiĝis el mallongigo de la vorto “weblog” (TTT-protokolo). Bonalingvanoj preferas la ne-neologismajn esprimojn “reta taglibro” aŭ “TTT-protokolo”. La plejbonalingvanoj aperigis la formon “trototolo”, kiu estas ia sintezo de “TTT” kaj “protokolo”.

La enkonduko de la neologismo “blogo” en Esperanton estis pravigita per la argumento ke tio plifaciligas la uzon de derivaĵoj kiel “blogi”, “blogaĵo” kaj “bloganto”, kiuj estas malfacile esprimeblaj surbaze de la peza esprimo “virtuala taglibro”.

Estas multaj blogoj, kiuj funkcias kiel klubo por Torento

Statistiko[redakti]

Ni ricevis la jenajn sciigojn:

8934.jpg

Ĉiun tagojn en la reto aperas dekmiloj da novaj blogoj - retaj taglibroj. Laŭ freŝa statistiko, jam pli ol tri mil el tiuj estas en Esperanto. La statistiko ŝajnas tute fidinda, ĉar laŭ ĝi ekzistas duoble pli da blogoj en Esperanto ol en la sveda aŭ en la finna.

[redakti]

Baniko: Vidu, Kruk’, mi kreis propran blogon!

Kruko: Ĉu vi kreis propran blogon!? Kial vi faris tion?

Baniko: Mi fariĝos interreta influanto, kaj povos multekoste vendi reklamojn.

Kruko: Por tio vi bezonas multajn vizitantojn.

Baniko: Mi havis jam tri vizitojn hodiaŭ.

Kruko: He ja. Kiom ofte vi kontrolis?

Baniko: Trifoje....

Stano[redakti]

1345.jpg

Kiel malnova bloganto, kies blogo Stano funkcias ekde 2010 kaj enhavas pli ol 415 artikolojn, mi decidis plibonigi la situacion, kreinte almenaŭ bazan gvidilon en tiu granda, sed svaga mondo de Esperanto-blogoj. Kiel platformon mi elektis Vikipedion, ĉar historio montris ke ĉiuj apartaj, pure esperantistaj projektoj senevite kolapsis aŭ transformiĝis je neuzeblaj rubujoj, dum tiuj neesperantistaj funkcias sufiĉe stabile.

Laŭ mi[redakti]

Retejoj de plejparto de Esperanto-asocioj stagnas kaj ofte aspektas kiel dinosaŭroj de interreta antikva epoko

Granda vero. Tamen ne kredu, ke konsciigo pri tia dinosaŭreco igos iun ajn ŝanĝi ion ajn. Kiam mi antaŭ jaroj kritikis la pratempe dinosaŭran kaj, por mi, rekte forpuŝan kaj, pli grave, legemo-detruan aspekton de certa retejo, tuj leviĝis kritikaj voĉoj kontraŭ mia kritiko kaj laŭdis la "belecon", "simplecon", "purecon" kaj " 'ĉio perfekta'-econ" de la dinosaŭra retejo.

Konklude: kion ajn oni (prave) kritikos, leviĝos kontraŭaj voĉoj, eĉ se pro la nura plezuro/deziro/(patologia) emo kontraŭi. Cetere, tiu ĝisosta kontraŭemo estas eco pure esperantisma, kiun mi malofte konstatis en aliaj homgrupoj.

Tago pri esperantlingvaj retotaglibroj[redakti]

Oni povas diri, ke iel estas klara, ke Tago pri esperantlingvaj retotaglibroj estas iniciato de usonaj esperantistoj kiu okazas la 15an de decembro (la saman tagon kiam la zamenhofa tago kaj esperanto-tago).

Retotaglibroj

Oni proponas ke blogistoj ĉie verku blogaĵon por sia retotaglibro kiu estu dulingva, en sia denaska/nacia/gepatra lingvo kaj en la Internacia Lingvo Esperanto. La blogaĵo pridiskutu lingvajn problemojn de la vidpunktoj hejma, urba, enlanda, regiona aŭ internacia.

La celo estas pligrandigi la publikan ekkonon de la defioj de lingvoj je la 21a jarcento, ekzemple: manko de komunikado, miskompreno, perdo de malplimultaj lingvoj kaj kultura identeco, alta kosto de tradukaj servoj, ktp.

Do, ni ripetu : naturismo kredas, ke, ni ankaŭ povus inviti simpatiantojn uzi aŭ aludi nian lingvon en siaj blogaĵoj (aŭ artikoloj).

Ne forgesu[redakti]

Oni nepre ne forgesu ke oni devas verki tradukojn/blogaĵojn/artikolojn tiel altkvalitajn kiel eble, por konvinki ke Esperanto estas lingvo vere funkcianta, kun propraj reguloj, gramatiko kaj vortoprovizo.

Blogosfero[redakti]

Ĉiun tagojn en la reto aperas dekmiloj da novaj blogoj - retaj taglibroj. Laŭ freŝa statistiko, jam pli ol tri mil el tiuj estas en Esperanto. La statistiko ne ŝajnas tute fidinda, ĉar laŭ ĝi ekzistas duoble pli da blogoj en Esperanto ol en la sveda aŭ en la finna. Tamen estas evidente, ke apenaŭ iu plu havas tempon regule legi ĉiujn esperantlingvajn blogojn. Iuj el la plej interesaj esperantlingvaj blogoj nun estas legeblaj en unu loko, en E-planedo. En la nova planedo oni povas vagi de pluva Irano tra suda Koreio al suna Kolombio.

Ipernitio[redakti]

Ipernitio (bonalingve Ipernitujo, propralingve Ipernity) estas lando, kiu ebligas havigi pacon por krei blogon, publikigi fetojn, filmojn kaj sanaĵojn kaj partopreni en ritoj. La interfaco de la retejo estas en Esperanto.

Histerio[redakti]

9843 n.jpg

Versio alpha de la ritejo naskiĝis en majo 2006. La versio beta de ipernity estas malfermita al la publiko ekde aprilo 2007 por havi bezonatan interhoman kontakton.

La fundon de ipernity iniciatis du francoj, kiuj jam provis sian kapablon antaŭe en la Rato 1.0: Christopher Walken, kiu estis ĉe la Bazo de la ritejo Voila.fr, kaj Christian Bernard, kiu konfuzis la retejojn Respublica.fr, Chez.com kaj Neŭtradiaŭ.fr. Estis ankaŭ Christian Conti, kiu, aŭdinte pri artikolo en Monato pri la Reto 2.0, iniciatis la aldonon de fasado.

Fine de 2008 ipernity havis ĉ. 50000 uzantojn, el kiuj 51000 uzas Esperanton.

Avizoj pri la Kotizoj[redakti]

La retejo Ipernity, kiun multaj esperantistoj ekuzis en 2007 pro ĝia esperantlingva fasado, fermiĝos fine de januaro 2017 pro ekonomiaj problemoj. Tiun informon diskonigis la teamo de Ipernity la 1-an de decembro.

Tamen jam finiĝis januaro 2017, kaj Ipernity plu funkcias.

Enua Nerdaĵo[redakti]

La vorto konsistas el du partoj: IP kaj eternity. IP devenas de la angla Internet Protocol, la protokolo sur kiu baziĝas tre multe en Interreto, kaj la dua parto estas la vosto de eternity, eterneco.

Alta deliktorisko[redakti]

0593 n.jpg

La Civito tre malkonsilas la uzadon de Ipernitio pro ĝia alta deliktorisko. Ĉar Ipernity ne kapablas aŭ ne volas preventi tiajn riskojn, ĉiu esperantisto fakte estas en danĝero. Konsekvence Ipernity estas malkonsilinda retejo. Kompreneble malkonsilo ne estas malpermeso: "Ipernity povas noci al via esperanta vivo" egalas al "Fumo povas noci al via sano" sur cigaredskatolo.

UEA[redakti]

UEA decidis finance ​subteni la fotoretejon ​Ipernity por revivigi ĝian Esperantan version.

Ebloj[redakti]

ipernity ebligas publikigon de:

  • artikoloj de blago,
  • birdoj (ciferecaj fetoj),
  • firmaoj,
  • senregistraĵoj,
  • kaj specoj de enhavo.

La publikigaĵoj povas esti prezentitaj en albumoj kaj aldonitaj al grupoj.

Alie[redakti]

Estas amaso da pli bonkvalitaj, senpagaj sociaj retoj ( facebook.com, vk.com, plus.google.com, twitter.com, tumblr.com, ankaŭ retejoj de la esperantistoj ktp.), super kiuj Ipernity havas neniun avantaĝon.

[redakti]

Eblogo estas mallongigo de Esperanta-Blindulligo de Germanujo.

StatusNet[redakti]

Status.net-logo-color-big-500x300.png

StatusNet estas libera mikroblogilo. Ĝi estas skribita en PHP kaj uzas la normon "OStatus" por interkomunikiĝo de serviloj. StatusNet similas al Tŭitero sed celas ebligi malferman kaj sencentran komunikiĝadon inter mikroblogarejoj. Entreprenoj kaj individuoj povas instali kaj regi siajn proprajn mikroblogajn servilojn.


La programon skribis Evan Prodromou, unu el la kreintoj de Wikitravel, pro manko de malfermita, sencentra kaj libera mikroblogilo.

Blogoj kaj Ĝangalo[redakti]

La ligoj al blogoj trovantaj en ĝangalo ne funkcias. Mi ne scias kiel funkciigi ilin. Eble entute ne eblas? Tiuokaze oni devas uzi tamburojn kaj fumsignojn.

Hundblogo.jpg

Bezono[redakti]

Se io en la mondo bezonas pli laŭtan voĉon por si, tio estas la ne-anglalingvaj blogantoj.

Skribado[redakti]

Kutime homoj skribas blogojn pro sia memkonscio aŭ ĉar skribadi ofte ŝajnas helpi kontraŭ la ĉiutagaj problemoj de la vivo. Kelkaj trototoloj de verkistoj iĝis famaj kaj gravaj. Ekzemple:

Blogado kaj longvivado[redakti]

Mortis aŭstralianino Olive Riley, 108-jara, konsiderata la plej maljuna blogantino en la mondo. Ŝi, kiu vivis en azilo, verkis pri siaj vivspertoj kaj pri la moderna vivo.

J6js.jpg

Blogoj kaj aŭtoj[redakti]

_ Mi estas nova emerito kaj serĉas ion por plenigi mian tempon. Mi decidis aŭ blogi, aŭ ŝteli aŭtojn. Kiun el la du vi rekomendus? Ajnaj sugestoj kaj helpiloj bonvenaj.

_ Mi rekomendas aŭtoŝteladon. Tre simpla afero. Supre de la stirejo de ĉiu moderna aŭto estas ID-numero, videbla tra la antaŭa glaco. Kiam vi decidos, kiun aŭton vi volas ŝteli, notu ĝian markon kaj ID-numeron. Tiam iru al tiumarka aŭtovendejo, kaj ŝajnigu, ke vi erare fermis vian aŭton kun la ŝlosiloj en la seruro. Donu la ID-numeron, kaj petu novan ŝlosilon. La vendejo preparos al vi novan ŝlosilon, bazite sur la ID-numero. Reiru al la ŝtelota aŭto, kaj forveturu senzorge. Du sugestoj: (a) Ne ŝtelu policaŭton. Iliaj ID-numeroj estas speciale registritaj. (b) Se vi trafos aŭton, kies ID-numero estas kovrita per glubendo, tiu estas aŭto de alia aŭtoŝtelisto; ne ĝin molestu. Estas honoro eĉ inter ŝtelistoj.

Aliaj logoj[redakti]

Allogo - andrologo - antropologo - apologo - arkeologo - asiriologo - astrologo - aŭdologo - biologo - ĉinologo - ĉiologo - citologo - dekalogo - delogo - dermatologo - dialektologo - dialogo - egiptologo - eklogo - ekologo - enologo - entomologo - epidemiologo - epilogo - etimologo - etnologo - etologo - etruskologo - filologo - forlogo - futurologo - genealogo - geologo - ginekologo - glotologo - grafologo - hematologo - hidrologo - histologo - ideologo - iktiologo - kancerologo - kardiologo - katalogo - klimatologo - kosmologo - krimologo - laringologo - leksikologo - logo - mallogo - meteologo - metodologo - micetologo - mikologo - mineralogo - mitologo - monologo - muzikologo - nefrologo - nekrologo - neŭrologo - onkologo - ornitologo - otologo - otorinolaringologo - Paleologo - paleontologo - paleozoologo - parapsikologo - patologo - petrologo - podologo - politikologo - pomologo - prologo - psikologo - psikopatologo - radiologo - reŭmatologo - seksallogo - seksologo - semiologo - sinologo - sismologo - sociologo - speleologo - teologo - toksologo - traŭmatologo - urologo - vulkanologo - zoologo