Patriarkio

El Neciklopedio
(Alidirektita el Patriarko)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
4865 n.jpg

"Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas."

~ Zamenhof pri patriarkio

"Al la papero ne mankas tolero."

~ iu eke pri Neciklopedio
Je memoro al d-ro Zamenhof

凸(`⌒´メ)凸

Patriarkio (bonalingve patriarĥujo) estas la nuna sistemo en la tuta mondo (krom Amazonujo): regado fara de riĉaj, eŭropdevenaj aliseksemaj anglaparolantaj viroj. Pro tio, ke oni ja scias ke la aktuala mondo estas malbona, sekve patriarkio estas anstataŭigenda per la malo, tio estas, regado de malriĉaj, judaj ambaŭseksemaj esperantistaj transvestuloj.

Ĝi estas fundamenta manifestaĵo de nevolonta hierarĥio, kion kontraŭas anarkiistoj. Familio, edukado, kaj seksroloj estas simptomoj de patriarkio, kiujn oni nepre aboliciu. Geedzeco estas fundamenta ilo de patriarkio. Virino pagas por ĝi per sia nomo, sia privateco, sia sinrespekto, sia vivo mem. La feminisma luktado kontraŭ seksismo kaj patriarkio estas esenca ingredienco de la anarkiisma luktado kontraŭ la ŝtato kaj kapitalismo. Notindaj kontraŭpatriarkiaj organizoj estas SAT, popola fronto kaj Neciklopedio.

La Fina Solvo por la patriarkia problemo estas virinigado de ĉiuj viroj.

Seksismo[redakti]

Sro. Prezidanto, kaj Delegitoj:

3284 o.jpg

"Seksismo" simple estas apartigado de la seksoj, postulado de malsamaj aferoj de la seksanoj kaj antaŭjuĝoj laŭ la seksoj. Simplan rimarkon de malsamoj inter seksoj oni devas vidi kiel seksismon, seksismo okazas kiam oni pretekstas tiujn malsamojn kiel motivo por subpremo de ina sekso. Ekzemple, se oni rimarkas ke plejparto da virinoj estas fizike malpli forta ol mezuma viro, tio estas en si mem seksismo, kaj se oni diras ke, ĉar virinoj estas fizike pli malfortaj, ili ne rajtas praktiki sporton, ekzemple, tio ja estas mortpuna krimo.

Kaj la instruo sekvas de si mem: Ĉio tio estas nur bagatalaĵoj, la malbona seksismo estas en la koro de iuj homoj.

Judismo[redakti]

S-ro Rollet de Viste opinias tute same.

Ĉi tiuj ecoj sugestas al ni pli forte, ke patriarkoj (hebree: אבות = avotabot – singulare: אב = Abaramee: אבא = Abba]]) de la Biblio, kiam ili estas difinitaj striksence, estas Abrahamo, ties filo Isaako kaj la filo de Isaako Jakobo, dirita ankaŭ Izraelo, familia prapatro de izraelidoj. Tiuj tri personoj estas kolektive nomataj la “patriarkoj” de la "patriarka epoko".[1] Ili disvolvas gravan rolon en la bibliaj tekstoj dum kaj sinsekve de la respektivaj periodoj de sia ekzisto. Ili estas uzataj kiel signifaj indikiloj en la dia revelacio (vidu: Eliro 3,6) kaj en la Interligo (Levidoj 26,42) kaj daŭrigas gravrole funkcii en la abrahamaj religioj.
Plej ĝenerale, la termino "patriarkoj" povas esti utiligita por referenci al 20 prafiguroj kiel vivintaj en citita epoko kuranta inter Abrahamo kaj Adamo. La unuaj 10 estas diritaj “la antaŭdiluvaj patriarkoj, ĉar vivintaj pli frue ol la tutmonda diluvo.
Se vere, mi povas certigi, ke Judismo kaj Islamismo subtenas ke la patriarkoj kaj iliaj unuaj edzinoj – Sara (edzino de Abrahamo), Rebeka (edzino de Isaako), Lia kaj Raĥel (edzinoj de Jakobo) – (konataj kiel “matriarkoj”) estas entombigitaj en la Groto de Makpela, loko konsiderita sankta de judoj, islamanoj kaj kristanoj.

Longvivo de la patriarkoj[redakti]

Ni povus facile montri, ke patriarka karakterizo de tiuj personoj estis la longvivo. La rekordon posedas Metuŝelaĥ kun 969 jaroj: pro tiu motivo lia longvivo fariĝis proverba. Malfacilas ekspliki tiun longvivon. Eblas substreki iujn apartajn karakterizojn:

  • en la Biblio la longvivo estas juĝata kiel signo de la beno de Dio. La longa vivo estus signo de la dia simpatio. Oni rimarku ke la patriarkoj pli freŝdataj vivis multe mallonge ol la antaŭaj.
  • La bibliaj rakontoj celas malkaŝi teologiajn aspektojn, sendepende do de ilia historia vereco;
  • ankaŭ la sumeraj dinastioj de la antaŭdiluvaj reĝoj estas karakterizitaj per eksterordinaraj longvivoj. La Biblio konformiĝus al tiu literatura genro tiam komunuza.

Diversepokaj patriarkoj[redakti]

Laŭtradicie oni dividas la patriarkojn laŭ diversaj epokoj, sed ekzistas ankaŭ aliaj dividaj kriterioj:

  • unua epoko: de la komenciĝo de la mondo ĝis la Tutmonda diluvo;
  • dua epoko: de la tutmonda diluvo ĝis la naskiĝo de Abrahamo;
  • tria epoko: de la naskiĝo de Abrahamo ĝis la eliro el Egiptio:
  • kvara epoko: de la eliro el Egiptio ĝis la fondo de la templo en Jerusalemo;
  • kvina epoko: de la fondo de la templo ĝis la ekzilo al Babilono;
  • sesa epoko: de la ekzilo ĝis la naskiĝo de Jesuo.

Listo de antaŭdiluvaj patriarkoj[redakti]

Ni aŭdas, legas kaj vidas, ke estas evidente ke laŭ la libro Genezo la patriarkoj povas esti listigitaj en tri grupoj; ĉi tie oni konsideras nur la unuan.[2]

Notu: la aĝoj indikataj kreas problemojn pri kronologio al la bibliistoj pro sinkronismoj kaj anakronismoj: Adamo vivis ĝis la naskiĝo de Lemeĥ, la naŭa membro de la genealogio; Set vivis sufiĉe longe ĝis vidi la Libron de Ĥanoĥ kaj mortis antaŭ la naskiĝo de Noa. Noa supervivis al la de Abrahamo, Nakor, kaj mortis en la deksesa de Abrahamo. Sem, ido de Noa, supervivis al Abrahamo: li ankoraŭ vivis kiam naskiĝis Esav kaj Jakobo![3] Ili amasiĝas en tro kurta longo da jaroj!

Islamismo[redakti]

Kaj la instruo sekvas de si mem: Ni sukcesis, ke Abrahamo ("Ibrahim") estas konsiderita la patro de la ptrofetoj de Islamismo ĉar ĉiuj sinsekvaj profetoj estis liaj posteuloj, la (izraelaj profetoj pere de Isaako kaj la islamanaj pere de Iŝmael|(Ismā'īl]), klarigadis poste Žižkaz Trocnova.[4]

Patriarko de Aleksandrio[redakti]

Demandite, sinjorino Couturat klarigis la aferon, ke Patriarko de Aleksandrio estas la titolo kiu portas la episkopon de Aleksandrio (Egiptio). La titolo papo ankaŭ estas uzata de la kopta patriarko de Aleksandrio, ne estas ekskluziva de la Katolika Eklezio, ĉar ĝi estis antikve uzata de la ĉefaj patriarkoj sed kun la paso de la tempo ĝi apenaŭ estis uzata. Nun ĝi estas konservata por la Patriarko de Okcidento kaj la Patriarko de Aleksandrio de la koptoj.

Kum granda ĝojo eksciiĝos la esperantistoj en la tuta mondo ke laŭ la tradicio, la patriarkato estis fondita de Marko la Evangeliisto en la jaro 42.

Nuntempe ekzistas kvar patriarkoj kiuj uzas tiun titolon:

  • La Kopta Patriarko de Aleksandrio, religiestro de la Kopta Eklezio. Li portas la oficialan titolon «Lia Sankteco Papo de Aleksandrio kaj de tuta Egiptio, Nubio, Etiopio, Pentapolo kaj Patriarko de la tuta lando evangelizita de sankta Marko». La nuna patriarko estas Ŝenuda la 3-a, kun sidejo en Kairo.

Ankaŭ ekzistis la Latina Patriarko de Aleksandrio, kiel reprezentanto de la Katolika Eklezio de 1215 ĝis 1964, kiam ne plu estis nomumita de Vatikano. Ĝia origino venas el la Krucmilitoj. (La antaŭe cititaj diraĵoj estas pli novaj.)

Vidu ankaŭ[redakti]

  1. Gepatriarkio

Ne vidu ankaŭ[redakti]

  1. Feminismo
  2. Patriniarkio

Notoj[redakti]

  1. La julia Heroldo (2310) atentas pri PIV
  2. En tiu listigoj ne estas konsiderataj la genealogioj de Jesuo raportitaj de la evangelioj (Mateo kaj Luko) pro iliaj evidentaj celoj teologiaj kiuj ne multe koncernas la supozitan historion.
  3. Proponu kaj organizu aktivaĵojn kiujn vi ŝatas
  4. Paweł Fischer-Kotowski kaj Jean-Luc Kristos instruos Esperanton en kastelo Grésillon kaj atendas vian aliĝon