Regado

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco"

~ Zamenhof pri iu ajn
Fenikso-nigra.jpg

"Fakte inter regado kaj estrado la distingo estas malfacila"

~ Renato Corsetti pri regado

"Tio igas dubi pri la regado de la lingvo flanke de la verkinto"

~ Antonio De Salvo pri la aŭtoro de ĉi tiu artikolo.

"siregado (regado de si)"

~ Rinaldo el Padova pri siregado

"Kvankam ĝi ne estas perfekta, mi opinias, ke la usona politika sistemo estas unu el la plej bonaj en la mondo."

~ Usonano pri sia lando

"Laŭ fakta regado ĝi estas dividita inter la du"

~ Marcos Cramer pri alia afero tute senrilate aŭ ĉi tiu artikolo

"Kreas ĉiun valoron la laboristaro; tial sole la laborista klaso havas la rajton regi."

~ Feĉjo Cesarano pri valoro

"La mondo-fino proximeskas"

~ idisto

"Mi ne celas alian lingvon. Mi celas nur Esperanton, kaj ĝi restu simpla, senescepta kaj lernebla ankaŭ por ĉinoj"

~ Renato Corsetti pri sia regado

Regado signifas "denove" (re) "genro de marfiŝoj, el la familio gadedoj, kaj la ordo gadoformaj" (gado). Ĝenerale, gado estas granda fiŝo, sekve oni ne manĝas tute ĝin unufoje kaj devas reuzi la restojn. La reuzado de jam kuirita gado estas nomatata "regado". Ekzemple, oni povas prepari stufita gado por tagmanĝo kaj uzi la restojn por fari gadajn kuketojn por noktmanĝo.

Ridegokatoj02.jpg

Gadmeso estas meso de gadoj.

Teokratio[redakti]

Teokratio (bonalingve religiulrego, el la greka theos = teo, kratein = kreteno) estas nomo, kiu estas uzata por Studuntoj, en kiu la decidan kvocienton en la potenco havas la manufakturoj de teo.

1051958.gif

Meritokratio[redakti]

Mi opinias, ke estas plej necese, ke meritokratio (merito kaj el la greka κρατείν "kreteno") signifas la regadon de merituloj laŭ siaj meritoj en diversaj branĉoj de la socio. Meritokratio signifas, ke ĉiun gvidantan pozicion plenumas la plej meritaj homoj.

Ne Vidu Ankaŭ[redakti]

Se l.jpg

Literaturo[redakti]

  • La Regado de si mem per konscia aŭtosugestio. De Coué, el la franca trad. J. Borel. 1925, 56 p. Laŭ tiu teorio „ne volo, sed imago efektive estras niajn agojn.“