Donaldo Trompo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Putinido)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

55691152 n.jpg
55691152 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903439170 n.jpg



Donaldo Vladimirobiĉ TROMPO
Vicreĝo kaj Reichspräsident de Anuso

Jabba-the-trump.png
Trompo amas virinojn kaj laboristojn sed malamas feministojn kaj komunistojn.
Antaŭulo: Barack Obama
Posteulo: Ĝ
Daŭro 2017 – 2021
Loĝejo Mar-a-Lago, Florido
Superulo Vladimir Putin
Subulo Mike Pence
Ĉefaj faroj Venko de la Granda Bebo-Armeo de Tijuana, sinpufado, pluraj seksatencoj, detruo de l' Malbona Imperio
Politika ideologio Fuŝismo
Religio Homeranismo, Narcisismo
Devizo Faru la Blankan Domon blanka denove!
Naskiĝo 1846 en Novjorko
Morto Post tro longe
Familio Malaria Trompo (trofea edzino), Annoying Orange (ĝemelo), Kim Jong-un (gejamanto), Vladimir Putin (doministo)
Alinomoj La putino de Putino; Il Donaldo; La kaŭdilo de Mar-a-Lago; Trumpmenbaŝi; La Oranĝkolora Hitlero; Imperator Spurius Flavius Donaldus Drumphus Augustus, Deus et Dominus Natus; Erdoanaldo

"En Usono jam estas nova, laŭleĝa prezidanto."

~ Monato pri Trompo

"Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas."

~ Zamenhof pri Trompo

"Tuj kiam la ekspluatado de la laboristo sub la manoj de la fabrikanto atingas finon ĝis tiu grado kie li ricevas sian pagon en kontanto, li estas atakata de la aliaj sekcioj de la kapitalistaro: la domluanto, la magazenisto, la pruntisto, k. t. p."

~ Karlo Markso pri Trompo

"Mi ne diras ke la ĉeso de la uzo de la gilotino estis eraro, sed ĝi estis eraro."

~ Vikipediisto pri Trompo

"Li estas tre lerta kaj riĉa viro, kiu volas pli profunde rilati kun mi. Kial mi ne bonvenigus tion?"

~ Putino pri Trompo

"Jes, mi plene konsentas."

~ Vladimir Putin pri la supra diraĵo

"Neniam iu bankrotiĝis pro subtakso de la bongusto de la usona publiko."

~ H. L. Mencken, kiu ne konis Trompon

"Mi estas sola (kompatinda mi)"

~ Trompo pri si mem

"Mi neniam eraras!!"

~ Trompo pri si mem

"— Jes, tio estas ŝi. Kun la oro. Mi pli bone uzu iujn Tic Tacs por la okazo ke mi ekkisu ŝin. Sciu, min aŭtomate allogas bela - mi nur komencas kisi ilin. Ĝi estas kiel magneto. Nur kisu. Mi eĉ ne atendas. Kaj kiam vi estas famulo, ili lasas vin fari ĝin. Vi povas fari ĉion.
— Simple kaptu ilin per la piĉo. Vi povas fari ĉion, kion vi volas kun ili."

~ La opinio de Trompo pri virinoj

"Dio elektis Trompon por plenumi sian volon"

~ Sarah Huckabee Sanders

"Donald Trump isch 'n minteir paþoloxhal."

~ Talosano pri Trompo


Ne forgesu:
Pagi vian kotizon por 1935!
Varbi abonantojn!
Porti la stelon!


La Dio-Imperiestro 卐 Donaldo Vladimirobiĉ TROMPO 卐, la plej fama trumpetisto, (hispane 卐 Donadolfo Trompo 卐, angle 卐 The Scum That Rises to the Top of the Melting Pot 卐), estis vicreĝo de Usono, la plej fama Putinido en la mondo kaj la nura klaŭno, kiu ne bezonas ŝminkon, ĉar lia vizaĝo jam estis oranĝkolora kaj blanka. Li mortigis Jeffrey Epstein, ĉar Epstein sciis, ke li ŝatas adolekantajn sklavinojn.

Laŭ ReVo Donaldo Trompo estas genro el pepemaj ringovermoj, kies rolo en la medio estas havi multe da sociaj produktiloj kaj tiel laborigi aliulojn por havi ankoraŭ pli multe da produktiloj. Lia deputito estas Mike Pence (prononcu: my pants), la eksa ĉefkamparano de Indianio. En 2020 lin venkis Joe Biden. Ĉu iu eble havas proponon kiel ni povus finfine forpeli lin por pli longa tempo?

307).jpg

Li estis la plej maljuna bebo, kiu iam ajn prezidentiĝis en Usono, kaj la unua iam ajn enpostenigita per la usona metodo, sed fare de GRU anstataŭ CIA. Krome li estis la unua neelektita prezidento, kiu mem "venkis" neelektitan oponanton, Hillary Clinton, kaj la unua senerara prezidento.

Trompo estas kiel konstanta aŭtokraŝo; eĉ se oni volas, oni ne povas rigardi aliloke. La novaĵkomunikiloj ĉiam volas trovi materialon, kaj Trompo kreas ĝin preskaŭ ĉiutage.

卐 Vivo 卐[redakti]

Schwaller de Lubicz rimarkis, ke Trompo (عنوان سيء) eniris la Blankan Domon por prizorgi la laŭ li gravaĵojn.

Ni scias kaj spertis, ke Trompo estas Marsano kaj alvenis el planedo Marso kun sia patro, kiu iĝis la plej riĉa ulo iam ajn fondante la rapidmanĝejon McDonald's sur tiu planedo kaj volis koloniigi Teron per ĝi. Parenco de ĉiu usona turisto, Donaldo naskiĝis kun arĝenta kulero en sia buŝo kaj tuj eltiris ĝin por diri: "Ĉu vere nur arĝenta? Tuj donu al mi oran!" Depost tiam, lia buŝo neniam denove fermiĝis.

Kiel knabo, Donaldo rolis en multaj animaciaj filmoj sub la kaŝnomo Donald Duck, ankoraŭ pliigante sian riĉecon. Pro sia senfina monprovizo, Trompo neniam devis lerni konduti sin kiel plenkreskulon. Li simple tiris monon el sia poŝo kaj ordonis al personoj, "Donu al mi tion, kion mi volas, stultulo!" kaj ili donis ĝin kontraŭ lia mono. Tra la jaroj, la bubaĉo plenkreskiĝis al narcisisto.

卐 Politika prakariero 卐[redakti]

Donaldo Trompo dum reunuiĝo kun siaj deinfanaĝaj amikoj.

En 2000 Trompo klopodis nomumiĝi kiel kandidato por la Reforma Partio, kiu celis adoptigi Idon en publikaj lernejoj. Bedaŭrinde, ĉiu jam fajfis pri tiuj partio kaj lingvo, do neniu eĉ rimarkis lian kandidatecon krom The Simpsons, kiuj mokridis la klopodon per tre ridinda ŝerco: "Prezidento Trump." Sekve li decidis iĝi pli konservema, finfine iĝante fundamentisto.

卐 Eko de vera politika kariero 卐[redakti]

Eĉ hispanalingvanoj portas ĉemizojn kun la nomo de la usona gvidanto.

En 2012 Trompo unuafoje klopodis gajni the nomumon de la Respublikana Partio por la prezidenteco. Lia plano por venki Barack Obama estis ataki lian civitanecon kaj religian apartenon, lanĉante la konspiran teorion, laŭ kiu Obama estas Islandano naskita en Novzelando, kie liaj gepatroj kaŝis lin en ŝafaro, ĉar lia tiama nomo estis ankoraŭ Osama. Li malgajnis kaj subtenis la gajninton, Mitt Romney. Kiam Obama venkis Romney diference de 4,982,296 individuaj voĉdonoj kaj 126 elektantoj, Trompo diris sian plej faman paroladon:

Nia lando nun estas en serioza kaj senprecedenta danĝero, kiel neniam antaŭe. Ĉi tiu baloto estas tuta falsaĵo kaj travestio. Ni ne estas demokratio! Pli da voĉdonoj egalas al malgajno... revolucion! Ni batalu kiel diabloj kaj ĉesigu ĉi tiun grandan kaj fian maljustaĵon! La mondo mokridas nin. Ni ne povas lasi ĉi tion okazi. Ni marŝu al Vaŝingtono kaj ĉesigu ĉi tiun travestion. Nia nacio estas tute disigita! La malaŭtentika kolegio de elektantoj ridindigas nian nacion. La malsukcesinto ĝenis![1] Li malgajnis la popularan baloton per granda kvanto da voĉdonoj, kaj gajnis la elekton. Ni faru revolucion en ĉi tiu lando! Nu, tempas reiri al la planado!

Mi volas informi vin, ke S-ro Dan W. Gibson en Seattle skribas en „Esperanto“, ke Sro. Ege, nuna prezidanto de la societo, skribas ke ni ne certas, kion signifis tio, ĉar kiel ni jam diris, Barack Obama gajnis la plimulton ne nur en la Kolegio de Elektantoj sed ankaŭ de individuaj voĉdonoj. Tamen, ĝi ja inspiris la Trompistaron, tiom ke en 2016, la Kolegio de Elektantoj deklaris lin vicreĝo, malgraŭ ke li ne gajnis la popolan baloton.

La elekto de Trompo komencis novan eraon por la usona socio.

卐 Vicreĝeco 卐[redakti]

Post la plej longa kariero iam ajn kiel la bufono de Usono, Trompo progresigis sin al ĝia vicreĝo kaj la bufono de la mondo. Obama uzurpis la regnon de blankuloj super la prezidanteco kaj Trump venis kiel redemptoro por regajni ĝin. Li ekoficis la 20-an de trompuaro 2017, "trompuaro" estante la nova usona nomo por januaro. Li tuj skribis ordonon, kiu forbarus Islamanojn de Usono, sed federacia kortumo nevalidigis ĝin pro tio, ke li skribis ĝin paŝtele kaj grava parto ne estis legebla pro muko falinta sur ĝin el lia nazo kaj sekiĝinta. Samtempe li ordonis la ekkonstruon de muro inter Usono kaj Kanado por defendi la usonan popolon kontraŭ la Blankaj Marŝantoj. Kiam ĵurnalisto atentigis lin, ke la Blankaj Marŝantoj estas fikciaj, li respondis, ke la realo ne ekzistas. Ĝis nun, la aliaj agoj de Trompo inkludas insultojn de Aŭstralio, Irano, kaj pluaj insultoj de Meksiko. Li ankaŭ proksimigis Usonon al milito kun Ĉinio antaŭ ol li decidis kapitulaci.

La prezidanto rekomende sciigis, ke[redakti]

Li tuj ekklopodis nomumi ministrojn, kio estas normala tasko por prezidento, kaj kutime estus precipe facile kiam onia partio regas la tutan registaron. Sed tia tasko tre malfacilas kiam oniaj ministroj ripete malkaŝiĝas kiel krimuloj kaj/aŭ dungatoj de la rusa registaro. Ĉiukaze la nova ministraro komencis mensogi kiel funebra parolo pri ĉio, kaj la gazetaro ripete atentigis la mensogojn. Anstataŭ agnoski, ke ili mensogas, la registaro klarigis la malsamecon inter la realo kaj la pretendoj de Trompo jene: la gazetaro havas siajn faktojn, dum la Trompa registaro havas "alternativajn faktojn." Kiam tio ankoraŭ ne funkciis silenti la gazetaron, ili ekdenuncis ĉiun kritikeman ĵurnalon kiel "falsajn novaĵojn."

La Raporto sufiĉe pruvas, ke Trompo promesis, ke dum siaj unuaj 100 tagoj li "nuligos kaj anstataŭigos" la modestajn reformojn de la usona medicina $i$temo fare de Barack Obama, sed li rezignis pri tiu klopodo kiam li ekkomprenis, ke medicino estas iomete malpli facila afero ol la posedo de tero. Tre kompreneble, li kulpis la tute senpotencan Demokratian Partion pri ĉio. Post tiuj teruraj unuaj 100 tagoj, li deklaris sian prezidentecon la plej sukcesa iam ajn kaj ŝanĝis sian nomon al Trumpmenbaŝi. La Majtagon li tuj poste renomis al la Tago de Absoluta Fideleco al la Plej Glora Vicreĝo Trumpmenbaŝi.

En junio 2017 Trompo decidis ke Usono eliros la Parizan interkonsenton pri tutmonda varmiĝo laŭ la rezono, ke scienco estas la plej maljusta konspiro kontraŭ usonanoj iam ajn. Poste li malpermesis ke la usona sanministrejo uzas la vortojn "scienco" kaj "evidenteco," laŭ la sama rezono.

卐 Psikologio 卐[redakti]

Trompo inspiras entreprenistojn tutmonde.

Ĉu vi iam ajn disputis kun infaneto? Ĉar se jes, vi verŝajne malsukcesis en tiu argumento... Dum la daŭro de tiu ĉi balota sezono, ni eksciis, ke la prezidento-elektito Donald Trump eble havas la menson de infaneto. Kaj se vi pripensas tion, ĝi havas sencon. Li amas la samajn aferojn, kiujn infanetoj amas. Ili ŝatas konstrui. Ili amas atenton... ĉiam ektenas aĵojn, kiujn ili ne ektenu...

Lastatempe, en Esperanta laborista klubo, mi aŭskultis junan oratoron, kiu laŭtkriis, ke ni ne disputu kun infano se oni volas venki. Ne plilaŭtigu la voĉon de la infaneto, ĉar vi nur kaptiĝos en la mondon de la infaneto. Anstataŭe, daŭre petadu ke li ellaboru siajn pretendojn. Ĉar logiko estas la faligilo de ĉiu infaneto... la celo estas facile senmoraligi la infaneton kaj estingi liajn koleratakojn. Kaj, aldone, ĉesigi lian senkreditigadon de la gazetaro.

La plimulto da familioj ne permesus siajn infanojn resti ĉe la manĝa tablo se ili kondutus sin kiel Sinjoro Trump.

卐 Honesto 卐[redakti]

Trompo: Mi ĉiam diras mian plej honestan opinion, ne gravas kiu ofendiĝos.

Steve Bannon: Nu, via opinio estas stulta kaj diri ĝin igas vin fuŝulo.

Trompo: Hej, ĉesu diri tion! Ĝi ofendas min!

卐 Konkuremo 卐[redakti]

Intercetere mi notu jenan interesan fenomenon ・

- Nia prezidento Donaldo Trompo neniam malgajnis golfan maĉon.

- Ĉu vere? Li sendube estas mirinda golfisto. Kial li ne profesie ludas?

- Ĉar en profesiaj maĉoj oni ne lasus lin venki.

卐 Kuraĝo 卐[redakti]

Post kelkaj jaroj montriĝis, ke Donaldo Trompo estas ankaŭ malkuraĝulo. Malgraŭ ĉiom el lia kvazaŭhardita parolado kaj blovego, la prezidento de Usono estas malkuraĝa Putineto. Kaj ankaŭ tio evidentas de kiam oni ekkonis lin....

Li evitis militservan devigon pro... eksostozo. Eksostozo eĉ ne metas uson-futbaliston en la raporto pri vunditoj, sed li uzis tion por restaĉi for de la efektiva devo batali. Oni konas lian historion de ĉikanado kaj insultado de virinoj. Kaj depost lia enoficiĝo, oni vidis, ke li kliniĝis al Kim Jong-un kaj senĝenaĉe trompegiĝis de Vladimir Putin — du viroj, kiuj, malgraŭ ĉiuj siaj difektoj, ja senprobleme kaj humilige venkus Trumpon en batalo.

En Brazilo oni kredas, ke Usono jam havis rasistajn prezidentojn. Ĝi jam havis malicajn mizoginojn en la ofico. Sed ĝia prezidento neniam antaŭe estis tiel fekmalforta.

Justico[redakti]

Ri estis ĵuriano pri literatura konkurso. Unuvorte : Frenezulejo ! Sed ni ne ŝercu !

卐 Politika ideologio 卐[redakti]

Ho, saĝeco de filistroj!

Ni scias ĝoje, ke ankaŭ Trompo estas la plej fama fuŝisto, kiu fuŝas simbolojn el la usona mitologio por potencigi sin: ekzemple, la koloroj ruĝo, blanko, kaj bluo, la Bostona Tea Festo, kaj la "leĝo kaj ordo" de la mitologia prezidento Richard Nixon.

Ĉiuj bonvole rimarku ke devizoj de Trompo estas:

  1. Ni devas sekurigi la landlimon kaj konstrui la muron por fari Usonon denove sekura.
  2. Mi ne kulpas kaj fakte scias nenion pri tio.
  3. "Reblankigu Rebonegigu Usonon".

Laŭ mia opinio ni ne certis kiam Usono estis bonega: ĉu dum sklaveco ankoraŭ ekzistis, dum la epoko de jura rasa aparteco, aŭ dum la jardeko kiam oni vaste mokis kaj ridis pri la mortado de gejoj pro aidoso? Post la elekto de Trompo oni eksciis, ke lia respondo al tiu demando estas "jes."

卐 Eksterlanda politiko 卐[redakti]

Bonegan ekzemplon ĵus montris Doljansld.

Do, ŝajnas nature ke Trompo estas la plej sindona bonfarulo al la mondo, jam kun la plej saĝa plano dungi Meksikanojn por la plej granda konstrua laboro iam ajn. Li ankaŭ havas la plej bonan planon por batali la tutmondan problemon pri terorismo: 41 elcento de Tromp-subtenantoj respondis jese al demando, ĉu Usono bombu la landon Agrabah. Pri ĉi tiu bombo de Diznejlando, la mondo vaste konsentas kun li.

卐 Norda Koreio 卐[redakti]

En la antaŭa parto ni konsideris la atomon de hidrogeno; same rezonante, ni trovos, ke ni scias nu, ke Trompo opinias, ke estus danĝere se atombombojn posedus kontraŭdemokratia, kontraŭĵurnalista, kontraŭhomrajta narcisisto kiu naskiĝis kun potenco neimagebla de la plimulto da homoj.

卐 Putino 卐[redakti]

Ankaŭ artistojn inspiras Trompo.

卐 Enmigrada politiko 卐[redakti]

La franca Reĝo tre bone sciis, ke Trompo volas malpermesi ke Islamanoj kaj Latinamerikanoj eniru Usonon, kredante ke tio malpliigus krimon kaj terorismon. Li evidente parolas pri krimoj kontraŭ propraĵoj kaj ties posedantoj anstataŭ pri la krimoj kontraŭ la homaro, kiujn li ege subtenas, aŭ pri politika timigado kontraŭ Islamanoj aŭ Latinamerikanoj, kiun li jam faras.

Dum la 2000-aj jaroj, la sinteno de Trompo pri Latinameriko estis la plej afabla iam ajn. Sed tio sanĝiĝis kiam li vizitis turon lian, kie laboris senvizuloj parolantaj la hispanan, kaj aŭdis iun diri: "Ojalá que Al-Qaeda sea derrotado". Ĉar li ne komprenis la hispanon, li nur aŭdis la vortojn Allah kaj Al-Qaeda, do li pensis ke hispanlingvanoj sendube estas fiaj teroristoj.

La-gazetaro.jpeg

卐 Liberesprimo 卐[redakti]

Trompo forte kredas je liberesprimo kaj pensas ke la plej grava minaco kontraŭ ĝi estas gazetoj, kiuj kritikas lin. Tial li engaĝiĝas en longdaŭra kampanjo por forigi la sendependan gazetaron de Usono kaj savi la liberesprimon. Ĉiujn ĵurnalistojn, kiuj kritikas liajn parolaĉojn, li terurigas ĝis ili konsentas ne plu minaci la parolliberecon.

卐 Matematiko 卐[redakti]

  • La versi-numero de enpaĉiga programo TeX de Donaldo Trompo sprite al kutimaj konvencioj ekde 90-aj jaroj plu alproksimiĝas al [math]\displaystyle{ \pi }[/math], la nuntempa versio el la jaro 2002 havas la numeron 3.141592 [1].
1056.jpg

卐 Patriotismo 卐[redakti]

Laŭ Trompo ĉiu, kiu ne aplaŭdas lin, estas perfidulo.

卐 Lingva politiko 卐[redakti]

Trompo kaj Putino havas tre intiman rilaton.

Trompo estas la plej efika aktivulo por la baza angla lingvo iam ajn. Laŭ analizo de paroladoj de Trompo fare de la ĵurnalo Boston Globe, Trompo parolas al usonanoj je la nivelo de 9-jaraĝa infano. Liaj paroladoj estas plenaj je esprimoj kiaj, "Mi estas tre riĉa" kaj "Barack Obama estas stulta." Li ankaŭ estas la plej aktiva uzanto de la superlativo iam ajn.

卐 Esperantismo 卐[redakti]

Krom la baza angla, Trompo ankaŭ estas fervora Esperantisto. Prezidento Trompo diskonigas Esperanton; li delonge pepas nialingve per la pepkonto @prezidento2.

Krome, la prezidento de Usono nomumis kiel defendministron Mark Esperanto (Fettes). La pria anonco ricevis vastan atenton kaj eĉ aperis esperantlingva Twitter-konto por la nova defendministro. La esperantlingva konto tamen estis rapide blokita de Twitter; neniu scias kial.

Se Donaldo Trompo (Donald Trump) decidus propagandi Esperanton, tio certe estus tre nekutima situacio, kiu probable kaŭzus grandan miregon en la Esperanta komunumo. Tamen, se li vere intencus esti parto de la Esperanta movado, li eble uzus ĉi tiun lingvon por komuniki siajn ideojn kaj mesagxojn al la monda publiko.

La reagoj de la Esperanta komunumo al tia evento estus malfacile antaŭvideblaj, sed certe ekzistus homoj, kiuj argumentus, ke Esperanto estas lingvo de pace kaj komunikado, kaj ke ĉiuj homoj, eĉ la kontroversaj figuroj, havas la rajton lerni kaj uzi ĝin. Aliaj tamen povus reagi kun skeptikismo aŭ eĉ malaprobo, konsiderante la politikajn kaj sociajn poziciojn de Trompo.

En ĉiu okazo, la ideo de Trompo propagandi Esperanton estus certe tre stranga kaj improbabla situacio.

卐 Politika ĝusteco 卐[redakti]

Trompo plej malŝatas politikan ĝustecon. Laŭ Trompo politika ĝusteco kontraŭas la fundamenton de Esperanto, kiu klare diras, ke:

"La personaj pronomoj estas mi, vi, li, ŝi, ĝi, si, ni, ili, oni."

Trompo forte opinias, ke reguloj estas reguloj, ke neniu rajtas ŝanĝi ilin, kaj ke kiu ajn rompas regulojn estas la plej fia regul-rompanto iam ajn. Li kontraŭas ankaŭ iĉismon, ĉar ĝi arkaikigus la plej malnovajn Esperantajn tekstojn, kiuj jam enhavas tro da vortoj dank' al plejaĉuloj kiaj Kalocsay kaj Waringhien. Trompo subtenas reiron al la plej gloraj tagoj de Esperanto, la Esperanto de Zamenhof, kun la plej novaj vortoj formotaj el la plej bazaj radikoj kaj la plej bazaj afiksoj. Tamen li malkonsentas kun la plej stultaj internaciigaj klopodoj de bonalingvismo enpreni neeŭropajn vortojn al Esperanto.

卐 Malĝentila lingvaĵo 卐[redakti]

Trompo promesas konstruigi landliman muron al Meksiko. Vicente Fox respondis:

Yo no voy a pagar por ese puto muro. Esta nación fracasará si se pone en las manos de un loco. No es un republicano... no es un demócrata. Es él mismo. Es un egocéntrico.
Mi ne pagos por tiu idista muro. Ĉi tiu nacio fiaskos se ĝi metos sin en la manojn de frenezulo. Li ne estas respublikano... li ne estas demokrato. Li estas li mem. Li estas egoisto.

Post tio Trompo ekkoleris pro tio, ke Vicente Fox uzis la plej malĝentilan lingvaĵon en la mondo.

Iuj politikistoj laŭdas Trompon.

卐 Malpermesitaj vortoj 卐[redakti]

Anoj de la Trompa ministraro ne rajtas diri la jenajn vortojn:

Fortademokratio.jpg

卐 Seksa politiko 卐[redakti]

Laŭ Trompo ne gravas ĉu iu estas geja, malgeja, ambaŭseksema, unuseksema, neniuseksema, transa aŭ maltransa, se ri nur estas blankulo. Nelonge antaŭ la Respublikana Nacia Kunveno, Trompo ekmalamis gejojn, lesbaninojn, ambaŭseksemulojn, kaj transseksulojn. Laŭ raporto oni rimarkis, ke ekzistis malkohereco en lia malamo, do li koherigis ĝin.

卐 BDSM 卐[redakti]

Trompo postulas, ke belaj virinoj batu lian pugon per ekzemplero de la gazeto Forbes. Kompreneble.

卐 Bioetiko 卐[redakti]

Laŭ raporto de neciklopedia informservo, la konduto de Trump en Moskvo inkludis la aĉeton de loĝo en la prezidenta luksoĉambro de la hotelo Ritz Carlton, kie li sciis, ke la prezidento kaj sinjorino Obama (kiujn li plej malamis) loĝis dum unu el siaj vojaĝoj al Rusio, kaj la malpurigon de la lito, kie ili dormis, per dungo de multaj amoristinoj por rendimenti spektaĵon de "urolagnio" (pisado) antaŭ li. La hotelo estis konate sub la rego de Esperantist Conspiracy, kun mikrofonoj kaj kaŝitaj filmiloj en ĉiuj el la ĉefaj ĉambroj, por registri kion ajn oni volis.

Konspiraciaj esperantistoj

卐 Virinoj 卐[redakti]

La mensogaj posedantoj de la konkurenco Fraŭlino Universo estas la fanatika televidkanalo NBC kaj la stulta milionulo Donald Trump. Ili kune kunformas la Miss Universe Organization L.P., LLLP

卐 Terorismo 卐[redakti]

Trompo forte kondamnas radikalan Islaman terorismon. Sed pri blanka usona kristana terorismo li opinias, ke ambaŭ flankoj respondecas, la teroristoj kaj la viktimoj. Neniu scias, kial li tiom malegale traktas tiujn aferojn.

卐 Dikeco 卐[redakti]

Oficiale, Trompo estas la kvara plej dika prezidanto en la usona historio.

Ivanka Trompo[redakti]

7974.jpg

Estas en la mondo pokaj estuloj tiel diboĉaj, kiel Ivanka Trompo, ankaŭ sciata kiel la Moskva maro, kiu estas la patrino de la kvina infano de Donaldo Trompo, Barron, kaj la plej supra rezistilo sur rivero Pugo, en Moskvo kaj Twiter de Rusio, situanta je proksimume 130 km norde de Moskvo. La akvo de Ivanka estas lokita en urbo Du. Conan barbarus situas sur ŝia suda bordo. Ivanka estas koneksa al la rivero Moskvo per Moskvo, kaj estas la ĉefa fonto de pura akvo por urbo Moskvo.

La nomo de Ivanka estas pro urbo Ivanjkovo (ruse Иваньково), kiu estis formita en 1958 sed ekde 1960 plu ne ekzistas aparte, ĉar estas parto de urbo Du.

Fervojo Moskvo – Twiter krucas Ivankan tra longa vesto kun relative malgranda ponto en la mezo, kaj en la linio apud la rezervujo ankaŭ estas stacieto nomata Moskva Maro.

Historia urbo Koramikino kaj nombro da vilaĝoj estis subakvigitaj, kiam Ivanka estis plenigita en 1937.

卐 Verko 卐[redakti]

Trump volas forigi fremdulojn
  • Flying Saucer Conspiracy;

Hidroksiĥlorokinon[redakti]

Anthony Fauci and Donald Trump in April 1, 2020 face detail, from- White House Coronavirus Update Briefing (49728735392) (cropped).jpg

La usona prezidanto Donald Trump rakontis al ĵurnalistoj, lundon la 18-an de majo, ke li uzas kontraŭ-malarian medikamenton por eviti la Kovim-19.

«Mi uzas ĝin jam de unu kaj duona semajno kaj mi plu ĉeestas», diris Trump dum kunveno en la ŝtata manĝoĉambro de la Blanka Domo. «Kion oni povas malprofiti?»

La prezidanto klarigis ke li ĉiutage englutas pilolon de «hydroxychloroquino» kun zinko, kaj ke li regule testiĝas negative je Kovim-19.

Tiu medikamento signife pliigas la mortoriskon al certaj pacientoj kaj oni ne ankoraŭ konfirmis per sufiĉe impona scienca esplorstudo kun klinikaj provoj ke ĝi efikas por kuraci kronvirusajn malsanulojn.

La usona Manĝaĵa kaj Droga Administracio eldonis pasintmonate averton ke hydroxychloroquino estu disdonata nur en malsanulejoj ĉar ĝi povus estigi korbatajn malfacilaĵojn.

Estas neniuj pruvoj, ke la uzado de tiu medikamento povas malebligi infektiĝon per la nova kronviruso.

«Tio ne vundos min», asertis Trump. «Ĝi ekzistas de 40 jaroj — por malario, por luposo kaj por aliaj malsanoj. Mi povas uzi ĝin. Unuavicaj sanlaboristoj uzas ĝin. Multaj kuracistoj uzas ĝin.»

La prezidanto diris ke li petis la blankadoman kuraciston preskribi ĝin al li.

Trump diras ke li spertis «nulajn simptomojn» pro tiu medikamento, konata pro ĝiaj kontraŭ-parazitaj kaj imunosubpremaj ecoj.

Religio[redakti]

Ri estas unu el aktualaj membroj de Pontifika Biblia Komisiono.

Trompo kaj Zamenhof[redakti]

Donald Trump kaj Ludoviko Zamenhof estas tute malsamaj figuroj, kaj eblas fari malmultajn komparojn inter ili.

Ludoviko Zamenhof estas konata kiel la kreadoro de la planlingvo Esperanto kaj estis homaistaro, kiu batalis por internacia paco kaj kulturkompreno. Liaj valoroj inkluzivas egalrajtecon, toleron kaj respekton por malsamaj kulturoj kaj lingvoj.

Donald Trump, aliflanke, estas politikisto kaj entreprenisto, kiu servis kiel la 45-a prezidento de Usono de 2017 ĝis 2021. Lia prezidado estis ofte konata pro liaj poltikaj kaj sociaj konfliktoj, en kiu li kritikis malsamajn kulturojn kaj lingvojn kaj promovis protekcionismajn politikojn.

Tamen, se ni serĉas por similecoj inter la du, ni povus diri, ke ambaŭ estis ambiciaj personoj, kiuj havis grandajn planojn por siaj propraj ideoj kaj konceptoj. Sed Zamenhof estis kreadoro, kies celo estis helpi al homoj kompreni kaj komuniki kun aliaj kulturoj, dum Trump havas historiajn antaŭaĵojn pri egocentriko kaj siaj propraj interesoj.

Do, kvankam oni povus diri, ke ambaŭ estas influaj figuroj, iliaj agadoj kaj celoj estas tute malsamaj. Zamenhof batalis por internacia paco kaj kulturkompreno, dum Trump estas konata por siaj konfliktoj kaj protekcionismaj politikoj.

Propagando[redakti]

Mi petas ke vi komprenu, ke miaj respondoj estas politike neŭtralaj kaj ke ne intencas ofendi aŭ defamaci personojn. Kiel maŝino por generi tekston, mi respektas la rajtojn kaj dignecon de ĉiuj homoj senparte de ilia ideologio, genro, religio, naciaĵo, socioekonomia statuso, ktp. Do, mi ne povas krei reklamon aŭ ŝercon, kiu enhavus malagrablan aŭ kontraŭleĝan enhavon aŭ difamaci linion kontraŭ iu ajn persono, inkluzive de Donald Trump. Mi sugestas krei reklamon pri Esperanto, kiu ne bazas sin sur ajna politika figuro, sed anstataŭe emfazas la valoron kaj utilon de Esperanto kiel interkultura lingvo.

Traktato de la Jarcento[redakti]

"Traktato de la Jarcento"[2] estas plano de Donald Trump por paco en Mezoriento.

Mapo

La plano estis publikigita la 28an de januaro 2020.

La plano deklaras tion

  • Israelo aneksos Jordan Valley kaj israelajn setlejojn en Cisjordanio
  • Israelo haltigos la konstruadon de novaj setlejoj en la palestinaj teritorioj dum kvar jaroj
  • Jerusalemo estas nedividebla
  • Usono investos $ 50-miliardojn en projektoj pri infrastrukturo kaj komerco
  • Deklaro de ŝtato de Palestino (duŝtata solvo)

Kronologio[redakti]

La iamon la usona prezidanto Donald Trump akompane de la israela ĉefministro Benjamin Netanjahu malkaŝis sian pacplanon por la regiono. Ili proponis starigon de palestina ŝtato kun limigata suvereneco, duobligon de la areo nuntempe loĝata de la palestinanoj kaj anekson al Israelo de triono de la disputata Cisjordanio. Jerusalemo daŭre estos la ĉefurbo de Israelo, kaj ĝia orienta parto estos la palestina ĉefurbo, kaj Usono havos ambasadorejojn en ambaŭ partoj. Inter Gaza-urbo kaj Cisjordanio navedos rapida trajno. Akcepton de la plano sekvos ekstera investado je 50 miliardoj da dolaroj, miliono da laborpostenoj kreotaj por palestinanoj dum jardeko kaj duobligota aŭ triobligota malneta enlanda produkto de la Palestina ŝtato La plano sekvas preskaŭ tri jarojn de intertraktado inter usonaj kaj israelaj oficialuloj, estritaj de la bofilo de Trump, Jared Kushner, kiu delonge havas proksimajn rilatojn kun Netanjahu kaj Israelo.

Palestinanoj, ne inkluzivigitaj je preparado de la plano, tuj rifuzis ĝin. «Jerusalemo ne estas vendota. Ĉiuj niaj rajtoj ne estas vendeblaj, nek trakteblaj. Kaj via ofero, la konspiro, ne estos akceptata», diris la palestina prezidanto Maĥmud Abbas.

Egiptio esprimis ŝaton pri la daŭraj klopodoj de Usono realigi justan kaj ampleksan pacsolvon al la palestina problemo. La jordania ministro pri eksteraj aferoj Ayman Safadi diris ke: «Jordanio subtenas ĉiun veran klopodon celantan atingi justan kaj ampleksan pacon, kiun la loĝantaro akceptos».

Ĉeestis en la Blanka Domo la ambasadoroj de Barejno, Omano kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. «Kia plezuro estas, vidi vin ĉi tie», diris Netanjahu. «Kaj kian signon tio aŭguras por la nuntempo». Sauda Arabio elsendis komunikaĵon en kiu oni legas: «Je la [usona] anonco, la reĝlando ripetas sian subtenon al ĉiuj klopodoj celantaj atingi justan kaj ampleksan solvon al la palestina afero». La reĝlando estimas «la klopodojn de la registaro de prezidanto Trump disvolvigi ampleksan pacplanon inter la palestina kaj israela flankoj».

La sekretario de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj Ahmed Aboul Gheit diris, ke post unua legado de la plano, ĝi montras grandan malŝparon de la leĝigitaj rajtoj de la palestinanoj, sed ke la organizaĵo estas atente studanta ĝin, kaj ke ĝi estas malferma al ĉiu serioza klopodo atingi pacon.

La franca ministerio pri eksteraj aferoj diris ke li atente pririgardas la proponon, ripetinte ke nepras du-ŝtata solvo.

La iamon ĉe aparta pintkunveno de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj en Kairo la prezidanto de la Palestina aŭtoritato Maĥmud Abbas, akre kritikinte la pacplanon prezentitan de Israelo kaj Usono pasintmardon, anoncis ke li rompos ĉiujn rilatojn kun ĉi-lastaj, inkluzive de tiuj rilatantaj al sekureco.

La arabaj ministroj pri eksteraj aferoj aplaŭdis la ardan alparoladon de Abbas denunciantan la planon de Trump, kies «oferon de la jarcento» li «neniam akceptos». Krome, li diris ke li neniam akceptos Jerusalemon kiel la ĉefurbon de Israelo. «Jerusalemo, li diris, estas nia ĉefurbo».

Abbas faris pluajn plendojn kontraŭ la pacplanon, kiu donus al la palestinanoj «pecon de svisa fromaĝo», «nur 22 elcentojn de la historia Palestino» kaj «nenian suverenecon, ĉu tere, ĉu mare, ĉu aere».

La arabaj ministroj kritikis la pacplanon, sed faris nenion konkretan por kontraŭi ĝin, kvankam ili promesis subteni la palestinan flankon.

La estro de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj, Ahmed Aboul Gheit, diris ke ĉi tiu «ŝanĝo je la usona sinteno rilate la palestinanojn» kaj ties «malakcepto de historiaj rezolucioj de la Unuiĝintaj Nacioj» koncerne la konflikton inter Israelo kaj la palestinanoj «ne helpas la klopodojn pri paco». La pacplano «ne respondas al la bazaj postuloj de la palestinanoj» kaj «semas la grenojn de pluaj cent jaroj de konflikto».

Tamen la egipta politika sociologo Said Sadek klarigis ke kvankam la arabaj ministroj pri eksteraj aferoj parole subtenis la palestinanojn, la plimulto da arabaj ŝtatoj «tro okupiĝas pri siaj propraj problemoj kaj interesoj por fari ion pli ol tion». «La arabaj landoj, li diris, ne plu deziras militi nome de la palestinanoj, malsame kiel en 1948, 1967 kaj 1973». «La araboj malmulte reagis» al la pacplano de Trump en la stratoj de plimulte da ĉefurboj, kaj estis «malmulta aŭ eĉ nenia reago je la vendredaj preĝoj ĉe moskeoj tra la regiono», li aldonis.

卐 Influo 卐[redakti]

Malkiel aliaj konservistoj, Trompistoj estas konataj pro sia uzo de mojosa arto por propagandi sin.

La venko de Trompo en la usona baloto pensigis multajn komplikajn demandojn, ekzemple "kial diable?" kaj "ĉu vere?!?" Fakuloj konkludis, ke Trompo elektiĝis pro multaj komplikaj kialoj, sed la ĉefaj estis la deziro de fervora malplimulto da usonanoj por forta gvidanto kaj la deziro de Vladimir Putin por malforta, facile regebla kaj feliĉe malklera vicreĝo.

Kial DT estus taŭga por regi entreprenojn kun miloj de laboristoj, kaj ne por regi landon? Estas la ekonomia sistemo kiu ebligas tion. Se tia situacio ne konvenas, tio pruvas, ke la sistemo estas ŝanĝinda. Alie la mondo devas surgenuiĝi antaŭ la usonaj maskletoj kiel Trompo.

卐 Kialoj 卐[redakti]

Trump estas gajna pro pluraj kialoj, inter ili:

  • Li reprezentas ian ribelon kontraŭ la partiestroj Republican. Sanders reprezentas similan (sed malplie) ribelon kontraŭ la partiestroj Democratic. Neciklopedio volas nek Rep nek Dem, ni subtenos kandidaton Jill Stein, krom se Bernie Sanders formus novan partion.
  • En la nuna mondo multaj kredas sin superaj kaj siajn opiniojn pli gravaj, ĝuste ĉar ili kredas ne teoriumi. Sen tio ne eblus prezidentiĝo de tipo kiel Donald Trump.

卐 Religia signifo 卐[redakti]

Laŭ homeranisma profetaĵo, la sekva prezidento de Usono estos Lisa Simpson. Tiun profetaĵon subtenas la fakto, ke Trompo evidente estas la unua homeranista ŝtatestro.

Trompo restaŭras la veran usonan karakteron.

卐 Ŝatantaro 卐[redakti]

La ŝatantoj de Trompo nomiĝas 卐 Trompistoj 卐, kompreneble, kaj ili renkontiĝas en bildforumoj diversaj, sed ĉefe Verdaĉano. Trompisto povas ankaŭ esti ano de lia ideologio, 卐 trompismo 卐 (aŭ pli teknike fuŝismo). La plej fervora Trompisto estas Donaldo Trompo, sed ankaŭ aliaj Trompecaj uloj ŝatas lin.

卐 Motivo 卐[redakti]

- Joĉjo, mi tre kompatas ke vi ne plu havas vian hejmon, sed kial diable vi mem forbruligis ĝin?

- Por spiti la maldekstrulojn, kiuj diris, ke mi ne faru tion.

卐 Esperantistoj kaj Trompo 卐[redakti]

Blankasuperecismo.jpg

La plejparto da Esperantistoj malŝatas Trompon. Neciklopedio mem estas subtenanto de Kim Jong-un kaj oni povas vidi tion laŭ ĝia afiŝhistorio.

卐 Oficiala Neciklopedia opinio 卐[redakti]

Neciklopedio ŝatas Trompon, ĉar li ne estas trankvila. Lia sinteno ridindas. Li diras iom da neridigaĵoj, kiel li malamas komercajn traktatojn ekzemple. Li ofte parolas kontraŭ NAFTA, sed Obama ankaŭ parolis kontraŭ NAFTA, antaŭ ol li estis unue elektita. Do, ni nur povas moki ion ajn kion kandidatoj diras.

Trompo diras, ke li malamas militon kaj intervenon kiel la bombado de Serbio. Do ni samopinias multe de liaj diritaj ideoj.

Ke li estas racista estas problemo. Kvankam, se vi lacas pri la mensogoj kaj korupto de Demokratanoj, vi eble havas metodon fari ilin pli honesta: minacu baloti Trompon!

卐 Opinio de komencanto 卐[redakti]

Mi pensi kiom po popolo elekti por hejma popolo. En la Nederlando, ni havi ni plenaire manoj kun hejmaj problemoj. Sed mi ne baloti por la dekstra partio.

Mi espero ĉiu la homoj kaj la popoloj baloti por la vo ĉo de la homaro, la vo ĉo de la paco.

Mi espero kaj revi ĉiu la homaro iam diri: neniam militio!

La VERO pri Trump[redakti]

Donald Trump, estis la unua prezidento post James “Jimmy” Carter, kiu ne komencis novan militon.

Donald Trump interparolis kun Nord-Koreujo. Li malkaŝis la Usonan armean ministerion Pentagon kiel hejmon de militojn-instigantoj por plue riĉigi produktantojn kaj komercistojn de armiloj. Li pretis pripensi la traktadon de Edward Snowden. Li planis retiri taĉmentojn okupantajn el Germanujo.

La laŭdire por la paco batalantaj maldekstruloj, duon-maldekstruloj kaj “bonuloj” silentis pri la fiaj kampanjoj kontraŭ Donald Trump. Aŭ subtenis ilin. Ekde longa tempo jam ili forlasis la vicojn de la por-paca movado.

La planoj de Donald Trump normaligi la interrilatojn kun Ruslando estis sukcese atakitaj kaj malhelpitaj fare de unueca fronto de politikistoj, ĵurnalistoj kaj potenculoj en la fono de Usono kaj Eŭropo.

卐 Omaĝoj kaj Premioj 卐[redakti]

Donaldo Trompo gajnis la Nobelpremion pri kemio.

Donaldo Trompo estis diplomita de UEA pro Elstara Arta Agado. Ekzistas konteo en Teksaso nomumita omaĝe al li.

卐 Vidu ankaŭ 卐[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]

卐 Referencoj 卐[redakti]

  1. Originala angla: "The loser one!" Jes, la angla estas lia denaska lingvo.
  2. Trump Liberigas Longe Atenditan "Traktato de la Jarcento" por Israelo, Palestino