Humuro

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Plej bone ridas, kiu laste ridas"

~ Zamenhof pri humuro

"mtr"

~ Originala aŭtoro de ĉi tiu artikolo

"Novaj malkovroj de sciencistoj nepre konfirmos ĉion en ĝi skribitan"

~ kredanto pri ĉi tiu artikolo
13002645.f14484f4.560.jpg

"Mi gratulas vin pro la grava, serioza laboro."

~ Thomas Guibal al Neciklopediistoj

"Mi ŝatus scii pli da detaloj"

~ Humuristo

"Ka me darfas drinkar tasedo de kafeo kun kremo e sukro?"

~ Idista humuristo

"Humuro esas gayeso flegmoza, ulakaze akompanata da ironio."

~ Ida vikipedio pri humuro (jes tiu estas la TUTA artikolo!)
Ĉi paĝo estas Mensogado


« Uzu nur la tre facilan lingvon ESPERANTO por viaj internaciaj interrilatoj. »


Humuro (je la barbo de Bofronto!) estas stato kiam la homo, ho akuzativulo, perdinte amon (nu, kaj?), hejmon, monon, sanon, penas trovi en tio amuzan nuancon. Ekzemple, freŝa kaj avida komencinto kiu envenas plena per ideoj plibonigi la lingvon, sed kies argumentoj suferas pro tuta manko je akuzativo. Ni ne devas profundiĝi en ĉi tiuj filologiaj digresioj, ĉar ni komprenas, ke la afero havas markitan historian karakteron pli ol filologian.

382y.jpg

Germana humuro[redakti]

12335206.jpg

Unue ni diru kelkajn vortojn al la membroj de l' elita legantaro.

Post la Haaga konferenco fariĝis evidente, ke germana filozofo Immanuel Kant provis solvi la delongan problemon de sia popolo pri humuro. Tiucele li evoluigis ŝercon konsile de la liceo multe persekutita siatempe.

Baratano, kiu malfermas ĉe la tablo de anglo en Surat botelon de biero kaj vidis ĉiom da ĉiu biero ŝaŭmiĝi kaj ŝutiĝi eksteren, indikas sian grandan miron, kaj la anglo diras: kio estas tiom mirinda pri tio? kaj la baratano respondis: Mi ne estas eĉ surprizita pri la fakto ke ĝi eliras, sed kiel vi enigis ĉiom da tio? Pro tio ni ridas kaj ĝi faras al ni koran plezuron.

Tre ridinda, ĉu ne?

Rusa humuro[redakti]

Ĉu Saŝa serĉas saĝan ŝercon? Ĉu ŝi ŝercas?

Ŝi ne ŝercas, ŝi serĉas ŝercojn. Por senĉese ŝerci ŝi serĉas senĉese, sed per aĉa ŝercserĉilo.

Afrika ŝerco[redakti]

Kial la afrikaj lideroj devas ĉiam ŝanĝi la nomon de siaj landoj?

Por ke ili povu anstataŭi la malbonajn nomojn, kiuj estis donitaj de koloniistoj, per modernaj kaj pli promesaj nomoj, kiujn poste ili ankaŭ ŝanĝos. Sed eble estus pli bone, se ili nur komencus bonan administradon kaj ne zorgus pri nomoj!

ANGLA HUMORO[redakti]

La publiko eliras malkontente el foira barako. Viro esprimas sian senton al la barakisto:

— Estas ŝtelo, li diras. La homestaĵo, kiun vi montras, ne estas malgrandegulo; li mezuras pli ol tri futojn.

— Tion mi scias, diras la barakisto; kaj precize el tio konsistas lia malofteco.

— Kion vi volas diri ?

— Jes! li estas la plej granda malgrandegulo el la tuta mondo!

Alie[redakti]

La vendisto, kiu provas vendi ĉapelon multe tro grandan : Jen ĉapelo, sinjoro, kiu bone konvenas al vi.

La kliento. — Jes... sed kio okazos, kiam miaj oreloj estos lacaj porti ĝin ?

ANGLA HUMORO II[redakti]

Bilĉjo ricevas leteron de sia granda fratino, kiu estas edziniĝinta kaj loĝas en la provinco. Si sciigas ke ŝi estas la feliĉa patrino de nov-naskito.

— Ci ne ŝajnas esti tre kontenta pro tiu bona novajo, diras al li lia patro ĉu estas knabeto au knabineto?

— Precize estas tio, kio min ĝenas, grave respondas Bilĉjo : ŝi tion ne diras en la letero, kaj pro tio mi ne scias, ĉu mi estas onklo aŭ onklino ! !

RIDEGIGA ŜERCO[redakti]

Baniko subridas: Hi hi hi...

Kruko: Pro kio vi subridaĉas, Banĉjo?

Baniko: Ho, mi simple pensis pri amuza ŝerco. Mi verŝajne jam rakontis ĝin al vi.

Kruko: Ĉu ĝi estis vere tre ridiga?

Baniko: Ho jes, ĝi estas ridegiga!

Kruko: Tiuokaze, vi certe neniam rakontis ĝin al mi....

Esperantista humuro[redakti]

Kiel klarigi tion ?

Nu, kutimaj esperantistoj ne komprenas duagradan humuron. Ne gravas. Esperanto-humuro estas ĉiu humuro esprimata en Esperanto. Ĝi povas, sed ne bezonas, aludi al trajtoj de la Esperanta lingvo, movado, kulturo aŭ komunumo.

Atentu: En moderna Esperanto humuro kaj humoro estas apartaj nocioj - kontraste al la unuaj jardekoj de la lingvo kiam humoro reprezentis ambaŭ nociojn. (Komparu kun la citaĵo el Enciklopedio de Esperanto en tiu ĉi artikolo!)

JUDA HUMURO!!![redakti]

Katoliko, protestanto, islamano kaj judo babilas.

E4nn.jpg

Katoliko diras:

- Mi havas grandan riĉaĵon, kaj mi ja intencus aĉeti la Citibankon!

Protestanto diras:

- Mi estas tre riĉa kaj mi ja intencus aĉeti la firmaon General Motors!

Islamano diras:

- Mi estas fabele riĉa princo, kaj mi ja intencus aĉeti Microsoft!

La judo kirlas sian kafon, metas la kuleron bonorde sur la tablon, trinkas la kafon, rigardas ilin kaj senĝene diras:

- Mi ne vendas!

STULTEGA ŜERCO![redakti]

Ni atentigas, ke Baniko estas en la dentistejo.

La dentisto alproksimiĝas kun speguleto: Malfermu la bu----

Baniko krias: AJ! OJ! UJ!

Dentisto: Sed sinjoro Baniko, mi ankoraŭ eĉ ne tuŝis vian denton.

Baniko: Mi scias. Sed vi staras sur mia piedo!

Humuro[redakti]

— Fraŭlino lrena, eble ni povus kune ekskursi en arbaron por iom petoli meze de la naturo?

— Morgaŭ mi ne povas, ĉar mi edziniĝos.

— Do eble postmorgaŭ...

✡ Judaj ŝercoj ✡[redakti]

Post la Haaga konferenco fariĝis evidente, ke Prezidanto Glüxmann kun bedaŭro konstatis ke Herŝel komencis rakonti ŝercon al sia amiko: "Mandelbaum kaj Rosenbaum veturis kune per la trajno..." Tiam la amiko ĉesigis lin dirante: "Ĉesu vi kun via judaj ŝercoj. Jam tedis al mi de ili. Kial vi ĉiam rakontas nur pri judoj? Eble vi ŝanĝu foje la nomojn de la protagonistoj al tiuj de alia popolo?!" Tiam Herŝel rekomencas: "Hashimoto kaj Suzuki veturis kune per la trajno, survoje al Bar-Micva de la filo de sia kuzo..."

Juda anekdoto[redakti]

"Venis al rabeno du kverelantaj viroj. La rabeno aŭskultis la unuan kaj verdiktis: "Vi estas prava!"

Aŭskultis la rabeno la duan kverelanton kaj verdiktis: "Ankaŭ vi estas prava!"

Aŭdis tiujn verdiktojn la tria viro, kaj demandis la rabenon: "Kiel tio eblas ke ambaŭ kverelantoj estas pravaj?"

La rabeno respondis: "Ankaŭ vi estas prava!"

11 .jpg

MISHUMORA[redakti]

Avino Krukegino: Mi timas ke mi fariĝas unu el tiuj mishumoraj maljunulinoj kiuj plendas pri ĉio.

Avo Krukego: Ĉu?

Avino Krukegino: Hieraŭ mi kriaĉis kontraŭ la poŝtisto ĉar unu koverto estis iomete ĉifita.

Avo Krukego: He ja.

Avino Krukegino: Mi malŝategas esti tia!

Avo Krukego: Do, vi estas mishumora pri via propra mishumoro, ĉu?

Avino Krukegino: Jes, kaj tio vere mishumorigas min!

ŜERCO DE KORTEGANO[redakti]

Reĝo Vilhelmo la IIIa de Holando, kiu multe amis la ĉason, ekvidis iun tagon, belan fazanon lokitan sur alta branĉo. La reĝo pafas. Je lia granda miro la fazano restas senmova.

« Kiel tio estas ?» demandas la suvereno a! kortegano. Mi akceptas, ke mi maltrafas ĝin, sed kial ĝi ne ekflugis ?

Tiam la kortegano kun rideto : « Moŝto, pafu ankoraŭ unu fojon; ĝi eble ne aŭdis la unuan .

Timo[redakti]

12335254.jpg

Rido estas ja potencega armilo. Ankoraŭ Nikolaj Gogol' diris, ke ridon timas eĉ tiuj, kiuj nenion timas: tiranoj, banditoj, buĉistoj. Krome, laŭ opinio de fakuloj, humuro estas vera signo de saneco de popolo. Ni ŝercu kaj ridu kaj ne militu kaj ploru!

NE NOVA SED MALMULTE KONATA ŜERCO[redakti]

Mizere vestita viro prezentas sin ĉe Rothschild kaj petas permeson paroli kun li.

— Kial? demandas iu sekretario.

— Mi havas rimedon, per kiu li povas gajni 25 milionojn.

— Mi iras por vidi.

Rothschild konsentas akcepti la malriĉulon, lin ekzamenas, vidas liajn ŝuojn oscedantajn kaj lian ŝiritan kolumon.

— Kaj vi diras, amiko mia, ke vi povas gajnigi al mi 25 milionojn?

— Jes, Sinjoro.

— Kiel?

— Mi informiĝis ke via filino ricevos dote 50 miiionojn kaj venis por diri ke mi akceptus ŝin por la duono.

Satiristoj kaj amuzuloj[redakti]

BONA HUMORO, BONA FARTO![redakti]

En pluva tago, distriĝema profesoro venis en la hejmon tute malseka.

—Kio okazis al la pluvombrelo?— demandis lia edzino.

—Ho, ĝi perdiĝis, sed mi rimarkis pri tio nur en la momento ĝin fermi, por eniri tra la pordo...

Vortludoj aŭ kalemburoj[redakti]

Vortludoj aŭ kalemburoj (laŭdire laŭ la nomo de unua franca apotekisto Calembourg, kiu vivis komence de la 18-a jarcento) en Esperanto tute nova, antaŭ la milito 1914 preskaŭ nekonata speco de spritaĵoj. Dum la spritaĵoj ĝenerale konsistas en trovado de similecoj inter malsamaj objektoj, la vortludoj serĉas malsamajn signifojn inter sam- aŭ similsonaj vortoj kaj frazoj. Jen kial vortludoj estis longe malkonataj en la Esperanto-kulturo, kiu fieras pri sia matematika precizeco kaj logika konstruo, ecoj, kiuj kontraŭas dusencecon.

Alivorte, fundamente tute, kaj grandparte eĉ supraĵe, Zamenhof mem zorge evitis miskomprenojn, kiuj povus veni pri vortoj, kiaj vipero (vip-ero), cigareto (cigar-eto kontrave), k. s. kaj anstataŭe uzis en Universala Vortaro vipuro, cigaredo, k. s. Tiel do okazis, ke jam la Universala Vortaro entenas tiajn vortludojn, kiaj estas ekzemple aĉeti : aĉ-et-i, domaĉeto: domaĉ-et-o; aerolito: aero-lito; agordi: ag-ordi, ktp.

Sekve eĉ en la. Universala Vortaro oni trovas amason da radikoj, kiuj povas servi kiel materialo por vortludoj, kaj tiu amaso plimultiĝis en la pli postaj aldonoj al la tiu vortro, ne plu tiel atente farataj el la vidpunkto de la principo de logiko kaj nekonfuzebleco. Tiel ni posedas amfiteatron: am-fi-teatron, aŭtografon: aŭto-grafon, akcidentojn: akci-dentojn, arbaleston: arb-al-eston, ktp.

Ne finiĝas ĉi tie la eblaĵoj de Esperanto. La senfina afiksebleco de Esperanto senmezure plialtigas la nombron de vortludeblaj esprimoj. Ekzemple lekanto: lek-anto, kaprido: kap-rido, montrilo: mon-trilo, ventregulo: kiu povas esti aŭ ventr-egulo aŭ vent-regulo ktp.

Konkludeblas ke Esperanto posedas grandegan riĉaĵon da kalemburoj kaŝitajn en sia vorttrezoro, malgraŭ la ŝajne matematika rigideco. Tial la Esperantaj vortludoj povas esti rigardataj kiel grava semo por kreskigi la Esperant-an humoron (vidu ankaŭ: Esperanto-kulturo).

Ekzemplojn de vortludoj donis Leopold Dreher en „Amuzaro“, kie ni trovas jenan „anonctabulon“: Al la apartamento parte apartenas aparta port-aparato (lifto). La plej famaj vortludoj en Esperanto estas tiuj de Verdkata Testamento de Raymond Schwartz.

Noto de M. C. Butler. La plej elstara literaturaĵo vortluda estas la verko de Inglada „Edziĝo malaranĝita“, kies 44 paĝoj estas efektiva amaso da vortludoj. - Oni tre multe vortludis en Esperanto antaŭ 1914 kaj mi memoras oftajn vortludojn de la tempo de la Bulonja Kongreso.

Satiraj kaj humuraj gazetoj[redakti]

300 .jpg

Nuntempe[redakti]

Humuristoj, en la pasinteco, devis elpensi anekdotojn por ridigi nin. Hodiaŭ ili ne bezonas fari pli ol montri al ni la mokadon de nia realaĵo.

ALZHEIMER NE ESTAS ŜERCO![redakti]

Baniko: He, Kruko! Mi ĵus aŭdis tre amuzan ŝercon pri Alzhaimer.

Kruko: Ĉu? Rakontu.

Baniko: He... mi jam forgesis!

La vera ŝerco[redakti]

En Vikipedio, saĝaj bonalingvuloj diskutas pri la esperantigo de Alzheimer. Kaj ili elektas vorton ALCHAJMERO. Vidu vi mem https://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Alzheimer-malsano

Kabaredoj[redakti]

200¨¨.jpeg

Anedokto[redakti]

Anekdoto estas mallonga, kurioza aŭ sprita rakonto, rilata ofte al konata historia aŭ vivanta persono kaj kiu havas ian -ofte humuran– kulminon. Diferenciĝas el normala rakonto pro ties mallongeco kaj de aliaj similaj tipoj de rakontoj pri nur humura celo, sen instruintenco.

Lingva diskuto[redakti]

Kio estas la ekzakta difino de Anekdoto EN ESPERANTO? ĉar alie anekdoto ja havas malsaman sencon en malsamaj lingvoj.

Ĝis nun en niaj oficialaj rondoj regas ideo, ke en la franca exemple (kaj an ankaŭ mi opinias en la angla) ĝi difinas, rakonta pri detala, okazaĵo (reala), okazinta al aliael konata persono, aŭ flanka al aliel gravaj historiaj eventoj, ktp, kiu tamen raportindas pro ties intereso, strangeco, admieindec, foje (nur foje) amuzeco.

En la rusa lingvo anekdoto estas sinonima al amuza rakonto (imagita).

Tiuj tute ne estas samaj aferoj.

La ekzemploj ĉi-tie donitaj estas pri la rusa senco.

La difino ĉi tieŝajnas kompromisi la du sencoj en unu.

Mi pensas, ke la unua afero por fari estas determini KIO estas le E-a senco, kaj poste unuigi la entenon de la artikolo konforme al tio.

Kunteksto[redakti]

Anekdotoj formas parton de pli ampleksa parola literaturo aŭ popola kulturo. En ĉiu mondoparto ekzistas tiu formo de kulturo kaj rakonto.

Kurioze en malproksimaj kulturoj ekzistas similaj anekdotoj pri oftaj temoj: adulto, spritaj infanoj, spritaj kamparanoj, karikaturo de politikistoj (ĉefe regantoj), ktp. Ankaŭ ekzistas koincido pri la fakto, ke en multaj kulturoj oni fokusigas grandan parton de anekdotoj pri specifa loĝantaro, ekzemple en Bulgario pri Gabrovo, en Britio pri skotoj, en Hispanio pri Lepe, ktp.

En la socio[redakti]

Tre ofte rakontado de anekdotoj en kunsidoj helpas la malstreĉigon de la etoso. Ankaŭ ofte iu ĉeestanto konsideras sin mem tre sprita kaj fuŝas tiun rakontadon.

Krom la plej normala uzado en la parola maniero en babilado aŭ en specifaj konversacioj, la anekdotoj estas uzataj kiel parto de la skriba komunikado, ekzemple en specifa sekcio de ĵurnaloj kaj gazetoj, enmetitaj en plej ambiciaj verkoj (ekzemple noveloj, romanoj, teatraĵoj) aŭ kiel specifa celo de organizitaj konkurencoj rekte prezentitaj aŭ per televido, radio, ktp. Kompreneble la apero kaj disvastigo de Interreto kaj aliaj komputilaj kaj cibernetikaj iloj, multobligas la eblojn diskonigi anekdotojn.

Kiel jam dirite, ofte la celo de la anekdotoj estas konataj gravuloj, ekzemple politikistoj aŭ eĉ registoj. Pro tio en diktaturaj epokoj, tre ofte anekdotoj estas unu el la unikaj literaturaj metodoj, kiuj povas eskapi la subpremadon kaj krome estas sufiĉe utilaj kiel propagando kontraŭreĝima. Tiel okazis ekzemple dum la faŝisma epoko en Hispanio, kiam oni komparis la generalon Franco kun rano, pro ties mallalteco kaj emo por artefaritaj lagoj, aŭ en komunismaj landoj, rilate ĝenerale la komparon inter kapitalismo kaj komunismo.

En Esperantujo mem oftas la uzado de anekdotoj rilate al la specifaj karakteroj de la esperanta movado (kongresoj, denaskuloj, esperantaj familioj, ktp.) aŭ transformante jam ekzistintajn anekdotojn al nia specifa etoso, ekzemple fama anekdoto pri kiom da esperantistoj necesas por ŝanĝi ampolon.

Ekzemploj[redakti]

Amindumo iam
Posttagmezo,la sesa horo,ekstere neĝas. Malhelas. En la ĉambro lumas nur la fajro. Juna juristo paroladas kun junulino:
- Diru, kion vi farus, se mi nun kisus vin? - Por tio vi estas tre... - Nu, se tamen?
- Ĉu vi aŭdacus fari tion?
- Mi nur demandas, kion vi farus? - Mi krie venigus la panjon!
Elemér (elemer'), la juristo, perdis sian bonhumoron,li etendis la manon al sia ĉapelo, peza gemo pro rezigno flugis el lia brusto. - Adiaŭ, kara fraŭlino! Irén (iren') iomete gapece rigardis lin, poste ekridis.
- Stulteta viro vi estas, Elemer, ja mia panjo ne estas hejme.

Ĉe karnavalo
Du alt-mondumaj virinoj babiladas:
- Ho,karulino - klarigas iu -, inter la lasta kaj la nuna karnavaloj estas granda diferenco. Lastjare mi estis ankoraŭ fraŭlino kaj mi vizitadis balojn por ke iu ekemu min. Nun mi estas jam edzino kaj mi frekventadas balojn por ekami iun.

Inaj Ŝercoj[redakti]

Ĉar la anekdotoj estas respeguliĝo de la realeco, kompreneble, ĉar inoj estas meze stultaj homoj, ne tre interesitaj pri amoro, la anekdotoj montros tion.

Reagoj[redakti]

Tiom perfekte funkcias la mekanismo, ke Vilĉjo diris al mi, ke li rimarkis diversajn reagojn al ŝercoj. Norvegoj ĝeneral ridas trifoje pri ŝercoj: unue kiam oni rakontas la ŝercon, due kiam oni klarigas la ŝercon, kaj trie kiam ili komprenas ĝin.

Aliflanke, Germanoj ridas nur dufoje: unue kiam ili aŭdas la ŝercon, kaj due kiam oni klarigas ĝin. Ili neniam komprenas ĝin.

Usonanoj tamen ridas nur unufoje: kiam oni rakontas la ŝercon. Ili ne permesas ke iu klarigu la ŝercon al ili.

Vikipedia humuro[redakti]

Arĥivo de humuro aperinta en la Vikipedio en Esperanto videblas en la Ujo por kuriozaĵoj. La Neciklopedio ankaŭ havas esperantan version.

Serca vortaro[redakti]

aĉ-eti – konduti iom maldece

aven-turo – alta ejo por konservado de porĉevala nutra¢o

bal-eno – interno de amuzejo

barb-aro – grupo da barbuloj

biblio-filo – Nova Testamento

ĉam-pano – nutra¢o bakita el antilopa ledo

ĉe-valo – situanta inter montoj

di-amanto – fervora kredanto je Dio

fak-iro – promeno de spertulo

fak-turo – ne oblikva, kiel tiu de Pizo

fen-estro – respondeculo pri varmaj ventblovoj en Svisio

fol-io – lando de frenezuloj

in-sekto – sekto, kien oni enlasas nur inojn

Ir-lando – lando sen transportiloj

jug-lando – lando regata de tirano

kame-leono – leono skulptita el gemo

kar-ismo – emo al prez-altigo

kav-aliro – loko, kiu kondukas arkeologojn al la kavo

kol-oro – ornama¢o inter la kapo kaj ŝultroj

kon-domo – interkonatiĝa hejmo

lamp-iro – procesio kun lampoj

lan-gusto – pri tio oni povas enketi nur satan lupon

lup-ago – leporo pri tio muuuulte scias

mis-tero – fuŝo de paraŝutisto

mon-golo – golo enlasita de subaĉetita futbalisto

mono-teisto – salajro de profesia te-vendisto

mus-kato – mutaciulo el Ĉernobil

mus-tango – danco de ronĝuloj

par-fumo – geedzoj fumantaj

par-tero – geedza tombo

rip-aro – parto de skeleto

rom-ano – loĝanto de la itala ĉefurbo

sat-elito – aristokrato neniam spertinta nutraĵmankon

skot-ero – korpoparto de Edinburga civitano

tro-pika – kakto kun rozo sur ĝi

turisto – la plej fama, verŝajne, estas Ejfelo

tur-kiso – am-ago en mallarĝa, alta konstruaĵo

Inter humoristoj[redakti]

- Mi havis bonegan humoraĵon por vi, sed mi forgesis ĝin.

- Se temas pri forgesita humoraĵo, mi mem konas pli bonan.

Enciklopedio de Esperanto (1934)[redakti]

Humoro estas en Esperanto samsignifa kiel itale umore, france humeur, angle humour. En vasta senco ĝi signifas ĉian, ĉu gajan ĉu malgajan spiritan staton, strikte humoro estas mallongigo de bonhumoro, kiel peza estas mallongigo de multepeza.

S-ro Rousseau diras, ke[redakti]

En tiu malvasta senco ĝi estas tre disvastigita en Esperantujo: la ĉefa fonto de Esperanta humoro estas la idealisma fervoro de la anoj de Esperanto. Precipe la Universalaj Kongresoj (UK) donas al ili okazon ĝoji kaj gaji. Ju pli multaj estas la eksteraj malfacilaĵoj barantaj de la "pacaj batalantoj" la vojon al sukceso, des pli senĝena kaj laŭta fariĝas la humoro de la anoj de lingvo internacia, kiam ili trovas sin inter si. La seriozaj Esperantistoj ĝuas la feston de la Esperantista popolo pribabilante la kongresajn okazintaĵojn kaj poste raportas al la hejmrestintaj samlandanoj kun la sama kongresa humoro la kongresajn impresojn. La junularo ĉerpas la kongresan bonhumoron el sia propra kunesto, humorante precipe pri la "eminentuloj".

Kiel modelo de "kongreshumoro" povas servi la raporto de Ned Katryn pri la Berna UK en 1913 en Lingvo Internacia n-roj VIII-IX. Kun neevitebla efiko li igis nin ridi priskribante en formo de leteroj al sia nevino la Naŭan Kongreson. Laŭ tiu modelo ankaŭ aliaj kongresoj donas konstantan temon al humoraj raportoj kaj oni povas kun certeco aserti, ke la regula Esperantista kongresraportisto estas regula humoristo.

Alian fonton de humoro formis en 1908-14 la bataloj kontraŭ Ido kaj aliaj konkurantoj de Esperanto. La penadoj de René de Saussure kunigi Esperanton kun Ido en lia Antido estis akceptataj de la Esperantistaro kun neŝancelebla humoro. Modelajn felietonetojn donis pri tio Era en la Lingvo Internacia.

En "Juna Esperantisto" per bonaj originalaj aŭ laŭmemoraj humorrakontistetoj riĉigis la Esperantan literaturon ĝia ĉefredakto Paŭlo Lengyel, aŭtoro de "Libro de Humoraĵoj".

En Parizo verkas nuntempe (t.e. en 1934) majstro de Esperanta humora poezio Raymond Schwartz, aŭtoro de Verdkata Testamento, kolekto de versformaj satiraĵoj, miksitaj ofte kun bonaj vortludoj. La afero de Esperanto konkure kun la eterna afero de Amo formas plejan temon de liaj rikanaĵoj. En 1933 Schwartz ekredaktis humorgazeton ,La Pirato', kiu "kaperas" ĉiumonate.

Antaŭ la unua mondmilito aperadis La Spritulo, multe malpli originala, ĉar simple kopianta el naciaj gazetoj plimalpli taŭgajn spritaĵojn. La Pirato estas tute alia, ĝia redaktoro disponas specialan talenton.

La humoro trablovis post la unua mondmilito eĉ la Esperantan didaktikon. Pastro Andreo Ĉe ekuzis tiun potencan korvarbilon kiel instrumenton de instruado al la amasoj. Aperis eĉ Gaja Lernolibro de Carl Walter, kiu, cetere, meritas citon pro la bonaj amuzaj ilustraĵoj.

En Esperanto aperis kelkaj anekdotaroj, plej ofte tradukoj el nacilingvaj libroj kaj gazetoj. Ilia destino estas ne tiom amuzi, kiom instrui Esperanton al progresemuloj.

Ni ne citas aparte la tradukverkojn kun humora enhavo, ekz. la komediojn de Molière kaj Shakespeare, la novelojn de Dickens aŭ la lirikaĵojn de Heine, kiuj aperis en Esperanto. Verkistoj kun humoraj tendencoj en multaj siaj verkoj estas: J. Merchant, J. Baghy, J. Kenngoff, I. Lejzerowicz, R. Schwartz, Dreves Uitterdijk, F. Szilagyi kaj kelkaj aliaj. (v. Vortludoj, karikaturo)

Kompreno[redakti]

Ne ĉiuj komprenas humuron, sed ankaŭ tio estas humura.

Politika korekteco[redakti]

Necesas senprokraste malpermesi ŝercadon pri virinoj kaj viroj, ĉar tio estas seksismo.

Kaj ankaŭ pri etnaj, naciaj kaj kulturaj nuancoj, ĉar tio estas naciismo, ŝovininismo kaj rasismo.

Kaj ankaŭ pri geknaboj, gejunuloj kaj gemaljunuloj, ĉar tio estas aĝismo.

Kaj ankaŭ pri dikuloj, maldikuloj, altuloj kaj malaltuloj, ĉar tio estas aspektismo.

Kaj ankaŭ pri politikaj, sociaj kaj ekonomiaj sistemoj, ĉar tia ŝercado ofendadas dekstrulojn, maldekstrulojn kaj centristojn.

Nu certe, ankaŭ ŝercojn pri stultuloj necesas malpermesi, ĉar kvankaŭ mi ne scias, kiel tio nomiĝas, tamen ja ekzistas nekalkulebla kvanto da stultuloj ĉirkaŭ ni, kiuj senkondiĉe povas ofendiĝi.

Eblas permesi ŝercadon nur pri la frazo «Ĉu vi bone fartas?» por la fejsbukgrupo estu simila al ĉiuj aliaj esperantogrupoj. Ho, tute ne! Ankaŭ tian ŝercadon necesas malpermesi, ĉar ŝerci pri komencantoj (aparte pri la eternaj) estas malbonega afero.

Memoru: ajna ŝercado povas ofendi iun socian grupon. Do neniam ŝercu! ☝️😁

Alie[redakti]

Mi konas bonegan ŝercon! Ĝi ne estas rasisma, ne seksisma, ne kontraŭ dikuloj... Bedaŭrinde, ĝi ankaŭ ne estas amuza!

Klarigo[redakti]

La supra teksto estas teksto eksperimenta, kiu ne reprezentas la normojn de Esperanto. Se oni miskomprenas kion mi skribis, oni malbone komprenas Esperanton. Ĉio kion mi diras akordas kun la faktoj. Ne temas pri insulto, temas pri konstato.

HUMORO[redakti]

Luktisto gajnis unuan premion en batala konkurso. Liaj amikoj festis tiun okazintaĵon donante je lia honoro belan festenon. ĉe la fino unu el la amikoj toastis por ia heroo. Post la toasto la luktisto ekstans kaj diris: Karaj amikoj! Dankon por la bela festo organizita je mia honoro. Mi ne havas paroladistan talenton, sed por montri al vi mian plenan amikecon, mi estas preta trifoje sinsekve batali kun ĉiu el vi!»

Literaturo[redakti]

  • Libro de l' Humoraĵo. Varbita de P. Lengyel. 1900, 208 p., dua eld. 1908, 197 p., kun 54 birdoj. Anekdotoj kaj aliaj bonhumoraj rakontetoj kaj ŝercoj, simpla, klasika stilo.