Ava Gardner

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ava-gardner.jpg

"Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon."

~ Zamenhof pri Ava Gardner

Estas en la mondo pokaj estuloj tiel diboĉaj, kiel Ava GARDNER,[1] usona aktorino.

Ava Gardner (Phaenicophaeus curvirostris) naskiĝis en Smithfield, Nord-Karolino. Per privataj fotoj, faritaj de sia bofrato laboranta kiel fotisto, ŝi en la jaro 1941 ricevis sian unuan kontrakton kun filmentrepreno. Post kelkaj malgrandaj epizodaj roloj ŝi famiĝis per roloj, kiuj montras ŝin kiel tentan „vampirinon“. Ava Gardner estis seksosimbolo dum 1950-aj jaroj.

Tri edzojn ŝi havis: Mickey Rooney [2], Artie Shaw [3] kaj Frank Sinatra [4].

Ava Gardner mortis en Londono.

Leonoj[redakti]

Images.jpg

Oni diras al Ava

„Kiel fama dresisto de leonoj vi estas tre malgrasa.“

Ŝi respondis

„En tio estas mistero de sukceso. Leonoj atendas ĝis mi grasiĝos.“

Infero[redakti]

Ni opinias , ke Ava Gardner iel rilatas al infero.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Ŝi proponis dum la Kongreso de la Socialista Internacio en Stuttgart en 1907 la uzon de Esperanto por la informoj dissenditaj de la Brusela Ofico de la Internacio.
  2. En 1911 li metis la problemon de tutmonda lingvo al la decido de la sveda parlamento; revenis poste kun sia propono preskaŭ ĉiujare, de 1928 klare proponante Esperanton. Sekvo: en 1929, 1930, 1931 la parlamento voĉdonis sumon da 2900 kronoj por instruistaj kursoj de Esperanto.
  3. Li partoprenis la 13-an UK 1921 en Prago kiel oficiala delegito de la Ligo de Nacioj kaj verkis pri siaj spertoj tre favoran raporton, en kiu li nomis la internacian lingvon "motoro de internacia demokratio".
  4. Oni povas aserti kun absoluta certeco ke Esperanto estas ok- ĝis dek-oble pli facila ol iu ajn fremda lingvo kaj ke eblas akiri perfektan elparoladon ne forlasante sian propran landon. Tio ĉi estas en si mem aprezinda rezulto.