Vikipedio:Enhavo de Vikipedio povas elvoki ĉe vi proteston

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo de Vikipedio povas elvoki ĉe vi proteston

Vikipedio starigis antaŭ si kuraĝan taskon dokumenti ĉiujn esencajn sciojn de la homaro, kaj tial ĝi enhavas centmilojn da artikoloj pri tre diversaj temoj. Relative malmultaj el tiuj temoj foje estas cenzurataj fare de aŭtoritatoj, edukejoj, dungantoj, gepatroj.

Nuntempe Vikipedio subtenas publikigon de ajnaj informoj, kondiĉe ke tiu publikigo ne malobservas la ekzistantan politikon de Vikipedio kaj la leĝojn de Usono, kie situas la serviloj de Vikipedio.

Ajnakaze Vikipedio senĉese evoluas, kaj multaj artikoloj povas enhavi erarojn, esti malneŭtralaj, enhavi lokismojnripeti unu alian, aŭ simple bezonas plibonigon. Ni ĝojos, se la legantoj helpos nin venki tiujn problemojn. Absolute plej multaj artikoloj estas verkitaj precipe fare de personoj, kiuj ne estas ekspertoj pri koncerna temo kaj ne havas akademiajn aŭ profesiajn meritojn en tiu tereno.

Vikipedio povas enhavi neprecizajn informojn, kiuj ne estus inkluditaj al ordinaraj enciklopedioj. Sciterenoj brakumataj de Vikipedio ne estas homogenaj kaj dependas de preferoj de volontuloj kiuj verkas artikolojn (ekzemple, temoj, interesaj por teĥnike spertaj junuloj, povas ricevi plian atenton, kvankam ne nepre). Oni ne konkludu pri graveco de iu temo surbaze de ĝia ĉeesto en Vikipedio, kaj oni ne opiniu ke temo gravas nur ĉar ĝi estas traktita en Vikipedio.