(Go: >> BACK << -|- >> HOME <<)

Saltu al enhavo

Rosanna Arquette

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rosanna Arquette
Persona informo
Rosanna Arquette
Naskonomo Rosanna Lauren Arquette
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1959 (1959-08-10) (64-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla vd
Loĝloko ĈikagoEvanstonNov-Jorko vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Lewis Arquette (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Patricia Arquette, Alexis Arquette (en) Traduki, Richmond Arquette (en) Traduki kaj David Arquette (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o James Newton Howard (en) Traduki (1986–1987) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Peter Gabriel Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Zoe Sidel (en) Traduki
 ( ) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
filmaktoro
voĉaktoro
televida aktoro
filmproduktoro
filmreĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1978– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rosanna Lauren Arquette (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1959 en Novjorko) estas usona aktorino kaj reĝisorino de filmoj. Post ŝia rolo en Desperately Seeking Susan ŝi gajnis BAFTA-premion kaj kandidatiĝis por la Ora Globo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Rosanna estas filino de komika aktoro Lewis Arquette kaj poetino Mardi Arquette. Ŝi estas fratino de Patricia Arquette, David Arquette, Alexis Arquette kaj Richmond Arquette kaj la bofratino de Courteney Cox, kiu estas la edzino de David.

Ĝis ŝia dekkvina jaraĝo ŝi elkreskis en hipia-ĉirkaŭaĵo, poste sole transloĝiĝis al Kalifornio kie ŝi prenis la unuajn teatro-lecionojn. Du jarojn pliposte ŝi rolis en etaj televidelsendoj kaj iom post iom konatiĝis ĉe la granda publiko, ankaŭ danke al du roloj en More American Graffiti (1979) kaj S.O.B. (1981) de Blake Edwards.

En 1983 ŝi ricevis la unuan grandan rolon en la drama komedio Baby It's You. Du jarojn pliposte ŝi vere finatingis publikan atenton en la filmo Desperately Seeking Susan (1985) en kiu ŝi rolis kun Madonna.

La reĝisoro Martin Scorsese elektis ŝin kiel ĉefrolulino en After Hours kaj kvar jarojn pliposte en New York Stories kun Nick Nolte. Ŝi restadis dum ok monatoj en Eŭropo por prepari sin por la rolo en Le Grand Bleu de reĝisoro Luc Besson.

Post tio ŝi ne plu elektis por grandaj Holivudaj filmoj, sed por sendependaj filmoj. Ŝi tamen rolis kiel la edzino de heroino-vendisto en Pulp Fiction de Quentin Tarantino kaj en Crash de David Cronenberg.

La fama furorkanto Rosanna de la usona bando Toto estas dediĉita al ŝi. Dum la tempo de surdiskigo de la albumo Toto IV ŝi regule eliris kun klavaristo Steve Porcaro de tiu bando.

Filmaro (en la angla lingvo)

[redakti | redakti fonton]