El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ingolstadt
urbego • universitata urbo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Bavario • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj
Flago
Blazono
Administrado
Poŝtkodoj
85049 • 85057 • 85051 • 85053 • 85055 vd
En TTT
Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro
141 029 (2022) [+]
Loĝdenso
1 058 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo
48° 46′ N , 11° 26′ O (mapo) 48.763055555556 11.425 [+]
Alto
374 m [+]
Areo
133,35 km² (13 335 ha) [+]
Ingolstadt (Germanio) DEC
Situo de Ingolstadt
Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ingolstadt [+]
Ingolstadt (latine Auripolis , "urbo de oro") estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Bavario de Germanio . Ĝi situas en la distriktaro Supra Bavario (germane Oberbayern ). Fine de decembro 2006 la urbo havis 122.448 loĝantojn: per tiu nombro ĝi estas post Munkeno la dua granda urbo de la distriktaro kaj post Munkeno , Nurembergo , Augsburg , Regensburg kaj Würzburg la ses plej granda de Bavario . Dum la jaro 2006 la urbo festis sian 1200-jaran urbojubileon.
Ingolstadt situas sur alteco de 374 metroj super marnivelo borde de la eŭropa rivero Danubo , en vasta ebenaĵo . La areo de la urbo ampleksas 133,35 km². Post Regensburg , Ingolstadt estas la dua plej granda en Germanio borde de la rivero Danubo .
la mezepoka "kruca pordego" (Kreuztor ) estas la simbolo de la urbo
- Kirkcaldy , Britio
- Grasse , Francio
- Carrara , Italio
- Murska Sobota , Slovenio
- Kragujevac , Serbio
- Manisa , Turkio
- Opole , Pollando
- Centra Distrikto, Moskvo , Rusio
- Győr , Hungario