(Go: >> BACK << -|- >> HOME <<)

Saltu al enhavo

Haŭto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Detalo de homa haŭto

Haŭto, parto de la tegumenta sistemo, estas ekstera membrano, kiu tegas la korpon de homo (t.e. epidermo kun la sub ĝi troviĝanta fibreca kaj grashava tavolo)[1] aŭ simila membrano ĉe bestoj (vertebruloj; senvertebruloj havas epidermon) aŭ plantoj (pli ofte epidermo). La ŝirmiloj de aliaj animaloj, kiel la ekzoskeleto de insektoj, havas tute alian strukturon, kemian komponon kaj embrian disvolvigon.[2]​ Dum aliaj animaloj havas similan epidermon, nome la dermo, tio estas la suba tavolo de konektiva histo, estas karaktera de la ĥorduloj.[3]

En diversaj homoj kun etnaj diferencoj, la haŭto estas la plej rimarkinda parto de la korpo kiu montriĝas malsama. La kolorojn oni kutime nomas "nigra" kaj "blanka", sed ili estas efektive pli nuancitaj ol tiuj du kontrastoj, do malhelbruna kaj helrozkolora. Ĉe homoj, haŭto estas la pli granda kaj la pli peza organo. Krome ĝi estas tre grava organo, kiel sensoricevilo kaj protektilo.[4]

Ĝi funkcias kiel protekta bariero kiu izoligas la organismon disde la medio kiu ĉirkaŭas ĝin, protektante ĝin kaj kontribante al la bontenado de la integreco de ties strukturoj; ĝi funkcias ankaŭ kiel komunikilo kun la medio kaj estas unu de la ĉefaj sensorganoj, kiu enhavas nervajn finaĵojn kiuj agadas kiel riceviloj de tuŝo, premo, doloro kaj temperaturo. Ĝi estas formata de la haŭto propre dirita kaj la faneroj[5] aŭ videblaj derivaĵoj de la epidermo, nome la jenaj: haroj, ungoj, plumoj, skvamoj, hufoj, sebumaj kaj ŝvitaj glandoj.[6][7]

Dermatologio (aŭ haŭtmedicino) estas parto de la medicino, kiu pritraktas infektajn kaj ne-infektajn haŭtajn malsanojn kaj haŭttumorojn. Ĝi ankaŭ respondecas pri seksume transdoneblaj malsanoj, kiuj ofte manifestiĝas sur la haŭto. Kuracisto de ĉi tiu fako nomiĝas dermatologo, dermatologiisto aŭ haŭtkuracisto.

Strukturo de la haŭto[redakti | redakti fonton]

Tavoloj de la haŭto:
1. Epitelio (korneca tavolo),
1. + 2. Epidermo, 3. Dermo,
4. Hipodermo

La epidermo, epitelia histo, estas 0,2 milimetrojn dika kaj enhavas la pigmentĉelojn. Plej supre korneca tavolo.

La dermo, konektiva histo, estas 1–2 mm dika kaj enhavas la ŝvitglandojn kaj la sebajn glandojn.

La hipodermo, grasa histo, estas 2,5 mm dika ĉe la mandorso, 5 mm ĉe la brako, 10 mm kaj pli ĉe la ventro. En la ĉeloj de la hipodermo estas stokita graso.

pH[redakti | redakti fonton]

La pH (potenco hidrogena) de la haŭtsupraĵo ĉe sanaj homoj troviĝas inter pH 4 kaj pH 7, la meza valoro estas pH 5-6, ĝi dependas de la nombro de la ŝvitglandoj en la korporegiono.

Taskoj de la haŭto[redakti | redakti fonton]

La tuŝsenso estas aparte sentema ĉe la haŭto de la fingropintoj.

Tre grava estas la tuŝsenso.

El ŝvito kaj sebo estiĝas la hidrolipida protekta membrano kontraŭ organikaj substancoj kaj bakterioj. La haŭto mem protektas kontraŭ mekanikaj efikoj, kaj ultraviola radiado per kiu tamen ĝi helpas produkti vitaminon D. La graso en la subhaŭta konektivo izolas kontraŭ varmeco kaj malvarmeco, ĝi estas ankaŭ energistoko. La korpovarmo restas konstanta per komunikado de mezurantaj ĉeloj kaj la cerbo. Kiel la reno la haŭto estas ekskreciada organo de akvo kaj solvitaj substancoj. Se granda parto de la haŭtsurfaco detruiĝas, okazas memveneniĝo de la korpo. Kiel spirorgano ĝi ne estas grava por la korpo, sed por la oksigenbezono de la haŭto mem, proksimume 1% de la pulmo.

La mukozo (muka histo) tegas la kavajn organojn, generajn organojn, nazon, buŝon kaj inteston.

Specifaj funkcioj estas jenaj:

  • Bariero por protektado kontraŭ la ekstera medio; ĝi estas ene de la unuaj imunbarieroj.
  • Kamuflimito: ĝi ebligas kamufladon.
  • Spirado: la haŭta spirado ekzistas ĉe amfibioj; en la kazo de parazitoj la absorbado de nutraĵoj inkludas oksigenon.
  • Ekskreciado: nome per ŝvito, kiu estas ia urino tre dissolvita kiu krom elimini nocajn substancojn, ĝi ebligas ankaŭ malpliigi la korpan redukton.
  • Diagnoza funkcio: observante ĝian aspekton, oni povas detekti malsanojn, kaj proprajn de la kaŭto (lepro, skabio ktp.) kaj de aliaj partoj de la korpo. Krome, ĝi estas indikilo de la aĝo de la individuo.
  • Gravo en seksallogo: pere de la koloro de la tegumento, kaj de ties faneroj (kiel plumoj kaj hararo) oni rekonas individuojn de mala sekso pere de la seksa dimorfismo. La haŭto utilas ankaŭ por la ekskludado de individuoj de aliaj specioj en specifaj kazoj.

Faneroj[redakti | redakti fonton]

La faneroj estas strukturoj apudaj al la haŭto,[8] el kiuj ĉiuj plenumas apartan funkcion. Skvamoj, plumoj, haroj havas bazan funkcion de ŝirmado por utili kiel protektado aŭ reteni la deziratan temperaturon, kvankam tiuj funkcioj amplekseblas kaj modifeblas (por ekzemplo: la plumoj estas uzataj por la flukapablo de plimulto de birdoj). Aliaj faneroj, kiel kornoj, krifoj ktp., estas je la servo de predado aŭ defendado. Finfine, estas ampleksa serio de ekskreciaj glandoj kiuj sekrecias substancojn por reteni la senakvigon, la temperaturon, la humidecon ktp. Sed kelkaj specioj havas ankaŭ venenajn glandojn por defendi sin de eblaj predantoj, aŭ nutrosubstancojn kiel la laktoglandoj ekskluzivaj de mamuloj.

Inter la tre diversaj faneroj posedataj de tre diversaj bestospecoj estas jenaj:

Kornaro de cervedoj.
  • Skvamoj: ĉe fiŝon de la infraklaso Teleosteoj, reptilioj, kiel restaĵo ĉe birdoj kaj en kelkaj mamuloj.
  • Osteodermoj, ostodermoj, ostecaĵoj aŭ ostecaj platoj: en reptilioj, por ekzemplo en krokodiloj kaj en la kaparaco de la testudoj. Ili estas ankaŭ en la mamuloj de la ordo Xenarthra.
  • Plumoj: birdoj. Kun tre diversaj funkcioj, nome ŝirmado, identigo ĉu de specio ĉu de sekso, montro de bonfarta stato, kamuflado, nestomaterialo ktp. Prie vidu apartan artikolon plumo.
  • Haroj: mamuloj. Same kun tre diversaj funkcioj, nome ŝirmado, protekto (eĉ kontraŭ lumo ĉe brovoj kaj okulharoj), identigo de seksoj (ekzemple ĉe homoj, leonoj) ktp.
  • Kornoj: karakteraj de kelkaj grupoj de mamuloj, kaj ĉefe ĉe bovedoj kaj cervedoj (ramuroj). Ili povas plenumi ankaŭ miksan funkcion por defend/atako kaj seksidentigo. La nomita «korno» de la rinocero estas unika kornostrukturo kun tre malsimila kompono.
  • Ungoj, utilaj por manipuli ĉion ajn kaj helpi en movado.
  • Krifoj, rilataj al ungoj, utilaj ĉefe por predado, defendo kaj movado.
  • Specializitaj faneroj, kiel la perloforma organo en fiŝoj aŭ spronoj en maskloj de specioj de amfibioj kaj eĉ kiel restaĵoj en kelkaj birdospecioj (ambaŭkaze ili helpas en la pariĝado).
  • Ekzkokrinaj glandoj.

Ekstera morfologio[redakti | redakti fonton]

Deekstere, kion oni povas observi estas la surfaca makrostrukturo de la haŭto. Je simpla rigardo, ĝi ŝajnas ebena kaj unuforma, sed en la realo ĝi havas fendojn, sulkojn, faltojn kaj malgrandajn ekstaraĵojn:

  1. Pli markitaj fendoj kaj sulkoj, estas ĉiam en ĉiuj individuon ĉe la dorsa flanko de apartaj artikoj kiam tiuj estas en kompleta etendo aŭ estas en kompletaj artikoj. Por ekzemplo, ĉe kubutoj, fingroj kaj pojnoj.
  2. Faltoj: povas esti okazigitaj pro muskola kuntiriĝo, pro iu movado, aŭ pro struktura dispono de la haŭto; por ekzemplo: faltoj ĉe artikoj.
  3. Porus cutanisporoj: estas la eksteraj truoj de la elirkanaloj de la sebumaj kaj ŝvitaj glandoj. Tiuj lastaj ricevas la nomon de ostium (folieca truo).

La elasteco estas unu de la plej elstaraj proprecoj de la haŭto, kaj ĝi povas estis ĝenata de diversaj faktoroj ĉu eksteraj ĉu internaj. La plej ofta estas la aĝo.[9] La elasteco estas kvantigita uzante elastografikajn procedurojn bazitajn sur diversaj teknikoj de ultrasonografio.[10][11] Kelkaj apartaj malsanoj kiuj suferigas la elastecon de la haŭto estas la "denaska loza vizaĝhaŭto",[12] la elasta pseŭdoksantomo[13] kaj la dermatoporozeco.[14]

Pigmentado[redakti | redakti fonton]

Nevusoj sur la śultro.

La haŭtokoloro varias laŭ la nombro de melanozomoj aŭ eroj de melanino sintezigitaj ene de la melanocitoj.[15] La haŭto montras pigmentadon, aŭ melaninon, generitan de la melanocitoj, kiuj absorbas parton de la ultraviola radiado (UV) de la sunradioj, kiuj povas estis danĝeraj. Ili enhavas ankaŭ enzimojn kiuj bontenas la deoksiribonuklean acidon kaj helpas renversi la damaĝon generitan de la UV-radioj; la personoj al kiuj mankas la produktojn generitajn de tiuj enzimoj riskas pli grandan probablon suferi pro haŭtkancero. Hegemonia formo oakzigita de la ultraviola lumo, nome la maligna melanomo, estas aparte agresema, okazigante rapidan metastazon kaj eĉ mortigan ofre se oni ne traktas ĝin.[16] La pigmentado de la homa haŭto ege varias inter la diversaj homaj populacioj. Tio kondukis al tradicia klasigo de la personoj baze sur la haŭtkoloro.[17] Diversaj medikamentoj kaj kemiaj kombonaĵoj povas okazigi ŝanĝojn en la haŭta pigmentado.[18][19]

La haŭto estas la homa organo plej granda. Por ekzemplo, ĉe plenkreska virino, la haŭto havas surfacon de inter 1,5 kaj 2 kvadrataj metroj, el kiuj la plejmulto havas dikecon de inter 2 kaj 3 mm. Ĉiu 6,5 cm² de haŭto enhavas 650 ŝvitoglandojn, 20 sangotubojn, 60 000 melanomojn, kaj pli ol cento da nervofinaĵoj.

Dermatologio[redakti | redakti fonton]

Parazitoj[redakti | redakti fonton]

Pediko.

La plej konataj parazitoj de la haŭto estas la pulo, skabio kaj pediko (homlaŭso).

Haŭtmalsanoj[redakti | redakti fonton]

Hipopigmentiĝo estas manko de melanino: vitiligo kaj albinismo

Hiperpigmentiĝo estas pigmentiĝo super la normala kvanto: lentugo estas ekzemplo de loka hiperpigmentiĝo.

Ekzemoj estiĝas pro troa agado de la haŭto kontraŭ aganto (nutraĵo, koloro, metalo, sapo k.a.) kaj manifestiĝas per ruĝiĝo (akuta ekzemo) ĝis kronika ekzemo (vundkrusto).

Pustulo estas kaveto, kiu enhavas puson.

Argirio. Dum multaj jaroj, tiu nun 92jaraĝa homo estis uzinta nazkuracilojn kiuj enhavas arĝenton.

La argirio, aŭ sindromo de argirio, estas malsano produktita pro la longdaŭra ekspono al la arĝento en formo de saloj aŭ de metalo kaj estas karakterizata per la kolorigo de la haŭto kaj de kelkaj organoj de la malsanulo al grizaj, bluecaj aŭ griz-bluecaj nuancoj, ĉefe en la zonoj eksponitaj al la suno.

Dermatofitozo, konata ankaŭ kiel ringovermo, estas funga infekto de la haŭto.[20] Tipe ĝi rezultas en ruĝa, juka, skvameca, cirkla erupcio.[21] Hararperdo povas okazi en la tuŝita areo.[21] Simptomoj ekis kvar ĝis dekkvar tagojn post la ekspono.[21] Multaj areoj povas esti tuŝitaj je difinita tempo.[22] Ringovermoj povas etendiĝi el aliaj animaloj aŭ inter personoj.[23]

Dermatologiaj konceptoj[redakti | redakti fonton]

  • Dermatologo estas la kuracisto, kiu zorgas pri malsanaj haŭtoj.
  • Krusto estas sekigita sebumo, puso aŭ sango, kutime miksita kun epitelaj kaj foje bakteriaj derompaĵoj.
  • Nevusoj estas brunaj, ruĝaj aŭ bluaj makuloj aŭ tuberetoj.

Percepto de la haŭto en homa historio[redakti | redakti fonton]

Tatuo sur haŭto.

Homoj foje uzas sian korpan haŭton por pentraĵoj, tatuoj, incizoj, traboroj, stigmatoj kaj tradiciaj markoj de sklavigo (markitaj sklavoj) aŭ apartenantaj al etna, religia aŭ kultura grupo ...

La koloro aŭ paleco de la haŭto, ĝia dikeco aŭ ĝia glateco, aŭ la sunbruniĝo havas valorojn kaj elvokivaĵojn, kiuj ŝanĝiĝas laŭ civilizoj kaj epokoj[24][25], same kiel la cikatroj de vundoj aŭ malsanoj (ekzemple, rakontaj signoj de variola cikatroj estis en la 18a jarcento asociitaj kun akirita imuneco, kiuj povus helpi laboron kaj estis konsiderataj kiel belega faktoro por virinoj, koncepto kiu eĉ nutris polemikon kiam la elradikado de variolo fariĝis ebla danke al la vakcinado. Depende de epokoj, civilizacioj kaj sociaj klasoj aŭ aĝo, haŭto estas pli-malpli kaŝita aŭ elmontrita.

Haŭto estas la laborbazo por akupunkturon, moksadonmasaĝajn teĥnikojn ktp. Estas la temo de speciala zorgo, kiu estas traktata per ungventoj, kiuj fariĝis kosmetikaj produktoj. Koloraj (lokaj aŭ ĝeneralaj) anomalioj povas liveri informojn pri la sano de la persono (flava, griza, ruĝa, blua haŭto, vundoj ktp); kiromanciistoj asertas povi legi la estontecon de ĉiu homo laŭ la linioj de la haŭto de ties mano.

Haŭto en arto[redakti | redakti fonton]

En literaturo[redakti | redakti fonton]

La magia haŭtpecoLa magia ledpeco (en la originalo franclingva: La peau de chagrin) estas romano de 1831 de la franca verkisto kaj dramaturgo Honoré de Balzac (1799-1850). La verko rakontas la historion de junulo kiu ricevas magian haŭtpecon aŭ ledpecon kiu kontentigas ĉiun deziron.

La pelle (La haŭto) estas membiografia romano de la itala verkisto Curzio Malaparte, publikigita en 1949. Ĝi temas pri la okupacio fare de aliancanoj (kaj ĉefe usonanoj) en Italio el 1943 ĝis 1945. La pelle estas fikciigita rakonto de la okupacio de la regiono de Napolo post la malvenko de Italio en la Dua Mondmilito, dum kiu Malaparte, kies samnoma aŭtoro aperas kiel la rakonstisto de la verko, laboris kiel kontakta oficiro por la usona armeo, kvankam li estis antaŭe faŝisto. La libro konsistas de scenoj pri homa degradado, prostitucio kaj krueleco. La verko estis adaptita en samnoma itala militfilmo de 1981 reĝisorita de Liliana Cavani kaj stelulita de Marcello Mastroianni, Burt Lancaster, Ken Marshall, Carlo Giuffrè kaj Claudia Cardinale.

En filmoj[redakti | redakti fonton]

Reklamaĵo de Warner Bros por ''The Jazz Singer''.

El la komenco de la kinarto produktoroj kaj reĝisoroj devis zorgi pri la aspekto de la geaktoroj kaj krom vestaĵoj, hararo ktp., oni devis zorgi pri la ŝminkado kaj haŭtoprezentado.

The Jazz Singer ("La Ĵaz-kantisto") estas muzikala filmo de 1927 reĝisorita de Alan Crosland. Ĝi estas la unua plendaŭra filmo kun sinkronaj scenoj de dialogo nome la unua sonfilmo, kaj tiele ĝi estis unu el la unuaj filmoj kiuj inkludis sinkronigitan muzikon kombinitan kun bildo, kaj ĝi markas la turnopunkton en la mondo de kinejo de la silenta-muta kinejo al la parolanta kinejo (kvankam ĝi ne estas la unua). En ĝi aperas blankula aktoro kun la haŭto nigrigita, fakte kiel okazis tiam en apartaj etosoj de ĵazo.

La peau douce (La milda haŭto) estas franca amafera drama filmo de 1964 reĝisorita de François Truffaut.

La piel que habito (trad. La haŭto kiun mi loĝas) estas hispana filmo de 2011 reĝisorita de Pedro Almodóvar. En Toledo, en 2012, la doktoro Robert Ledgard (Antonio Banderas), prilaboras sintezan haŭton, nome revolucia tekniko kiu plibonigas lian reputacion. Sed estas sekreto pri la testoj kiujn li faras ĉe kobaja virino, nome Vera, kiu loĝas enfermita en lia bieno en la regiono de Toledo. Temas pri adaptaĵo de la romano Mygale de la franca verkisto Thierry Jonquet.

La haŭto en aliaj grupoj de vertebruloj[redakti | redakti fonton]

BrankiostomulojCephalochordata[redakti | redakti fonton]

En tiuj bestetoj la haŭto prezentas la saman strukturoj kiel en vertebruloj sed pli simpligita. La epidermo estas simpla tavolo de ĉeloj. La dermo estas maldika kaj ne havas pigmentojn.[26]

Ciklostomoj[redakti | redakti fonton]

Sekco de la haŭto de la kapo de larvo de petromizo. Modifita fare de Holbrook (1908).

La epidermo estas iom pli kompleksa ol tiu de la brankiostomuloj, sed ĝi ne havas kornecan tavolon. Ene de la dermo. ili havas pigmenton kaj iujn muretojn je regulaj distancoj nome miocommata.[26]

Fiŝoj[redakti | redakti fonton]

Skvamoj de Rutilus rutilus.

La epidermo estas tre simpla, kun supraĵa tavolo de keratino.[27] La epidermo de fiŝoj disponas de glandoj kiuj sekrecias substancon nome "mucus" kiu havigas protekton, malsekigas la surfacon kaj malpliigas la reziston al frotado kun la akvo.[28] La dermo estas pli kompleksa kaj estas dividita en la du tavoloj de histo konjunktiv-fibreca kaj laksa. En la dermo estas originataj la skvamoj kaj estas la kromatoforoj, por ekzemplo kun melanino, kiuj kolorigas la haŭton.[26][27] Resuma la haŭto estas komponata de du tavoloj: nome epidermo ŝirmita per kutikloj kaj dermo en kiu originiĝas la skvamoj kiuj reale estas flekseblaj platoj kalcigitaj kaj interplektitaj.

Amfibioj[redakti | redakti fonton]

Sekco de la haŭto de bufo. A: mukoza glando, B: kromatoforo, C: venena glando, D: konektiva histo, E: korneca tavolo, F: transira zono, G: Epidermo, H: Dermo.

La haŭto de amfibioj estas tre fajna kio ebligas la trahaŭtan spiradon. Ĝi ne havas harojn sed ja mukozajn glandojn produktantajn de muko kiu havas ĝin malseka kontinue. Kelkaj specioj disponas de glandoj kiuj sekrecias venenajn substancojn kiuj protektas ilin disde predantoj.[29]

Reptilioj[redakti | redakti fonton]

La haŭto de reptilioj ne havas malsekigajn glandojn, kio havigas aspekton kaj sekan kaj malmolan, havas kornecan tavolon kiu enhavas kornecajn skvamojn kiuj faras ĝin netrairebla de la akvo kaj rezista al sekigo. En multaj specioj okazas la fenomeno de la mudo, kiu estas la procezo de ŝanĝo de la plej ekstera tavolo de la haŭto, necesa por ebligi la kreskon de la animalo; multaj serpentoj mudas la tutan haŭton kiel unu peco, do eblas trovi en la naturo foje "malplenajn serpentojn", tio estas la travidebla tuta haŭto de la animalo; tio okazas laŭ periodeco variebla inter 1 kaj 12 monatoj. Krokodiloj kaj testuduloj havas ostigitajn platojn en la dermo kiuj ricevas la nomon de "osteodermoj", kaj havas protektan funkcion. Reptilia haŭto havas la du tavolojn, nome dermo kaj epidermo, sed tiu lasta estas ŝirmita per tria tavolo preskaŭ travidebla kaj ornamita kiu ricevas la nomon de "epidermiklo".

Birdoj[redakti | redakti fonton]

Plumaranĝiĝantaj laroj pere de la uropiga sekrecio.

Birdoj havas la haŭton ŝirmita per plumoj diferenctipaj. La plumoj estas el struktura vidpunkto kornecaj elstaraĵoj kiuj eliras el la epidermo. Birdoj havas uropigajn glandojn en la vostobazo kio produktas grasan sekrecion kiun la animalo mem distribuas per la beko tra la plumaro por akv-imunigi ĝin. Tiu glando ludas gravan rolon ĉefe ĉe akvobirdoj. Kelkaj marbirdoj havas ankaŭ glandojn specializitajn por la traktado de la salo.

Mamuloj[redakti | redakti fonton]

Vibrisoj de hejma kato.

Plej karaktera de la haŭto de la mamuloj estas la hararo, kiu protektas, kaj la laktoglandoj, kiuj ebligas la mamnutradon de la idaro, tio estas la reproduktadon kaj de la individuoj kaj de la specioj. Fakte mamoj estas la karakteriziloj de "mamuloj". Kelkaj mamuloj havas ankaŭ specializitajn elstaraĵojn kiel la kornoj kaj la ramuroj, kiuj ludas gravan rolon ĉe bovedoj kaj cervedoj por protektado kaj por selektado de la plej taŭgaj maskloj por la reproduktado.

Ĉe la homoj, en plenkreskulo la haŭto okupas etendon de 2 m² kaj pezas 4.1 kg. Ĝi havas dikecon kiu gamas inter 0,5 mm ĉe la palpebroj kaj 4 mm ĉe la kalkanumo.[30]​ Ĝi dividiĝas en du ĉefaj tavoloj, kiuj de surfaco al profundeco, estas nomitaj epidermo kaj dermo.[31]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bases de la fisiología, (dua eldono). Aŭtoroj: Meritxell Lópex Gallardo, Beatriz Gal Iglesias. Konsultita la 7an de februaro 2020.
  2. Alibardi L (2003). «Adaptation to the land: The skin of reptiles in comparison to that of amphibians and endotherm amniotes». J Exp Zoolog B Mol Dev Evol. 298 (1): pp. 12-41. PMID 12949767. doi:10.1002/jez.b.24.
  3. Weichert, Charles K.; Martínez Fernández, Julia Judith, (1981). Elementos de anatomía de los cordados (kvara eldono). McGraw-Hill. ISBN 9686046909. OCLC 849486726. Konsultita la 18an de aŭgusto 2019.
  4. Schiffman, Harvey (2001). «7». La Percepción Sensorial. Limusa Wiley. p. 153. ISBN 968-18-5307-5.
  5. PIV NPIV Alirita la 16an de junio 20124.
  6. «La piel». Clínica Universidad de Navarra.
  7. Richard L. Drake (2006). Gray´s Anatomy para Estudiantes. Elsevier. ISBN 9788481748321.
  8. PIV NPIV Alirita la 16an de junio 20124.
  9. Zang, S; Duan, E. Fighting against Skin Aging: The Way from Bench to Bedside - Cell Transplant 27a de Majo 2018 (5), p. 729–738. doi:10.1177/0963689717725755.
  10. Arda, K; Ciledag, N; Aktas, E; Aribas, BK; Köse, K. Evaluación cuantitativa de la elasticidad normal de los tejidos blandos mediante elastografía por ultrasonidos de onda de cizallamiento - American Roentgen Ray Society 2011 Set; 197 (3), p. 532–536. doi:10.2214/AJR.10.5449.
  11. Gennisson, JL; Deffieux, T; Fink, M; Tanter, T. Elastografía por ultrasonidos: principios y técnicas- Diagn Interv Imaging Majo 2013; 94 (5), p. 487–495. doi:10.1016/j.diii.2013.01.022.
  12. Pessler, F. Cutis laxa.
  13. Germain, DP. Pseudoxanthoma elasticum - Orphanet J Rare Dis, p. 85. doi:10.1186/s13023-017-0639-8.
  14. Wollina, U; Lotti, T; Vojvotic, A; Nowak, A. Dermatoporosis - The Chronic Cutaneous Fragility Syndrome - Open Access Maced J Med Sci, p. 3046–3049. doi:10.3889/oamjms.2019.766.
  15. Wasmeier C, Hume AN, Bolasco G, Seabra MC. Melanosomes at a glance - J Cell Sci 2008 Des 15; 121 (Pt 24), p. 3995–3999. doi:10.1242/jcs.040667.
  16. Heistein, JB; Acharya, U. Malignant Melanoma - StatPearls [Internet. StatPearls Publishing LLC], p. 8.
  17. Maton Anthea, Jean Hopkins, Charles William McLaughlin, Susan Johnson, Maryanna Quon Warner, David LaHart, Jill D. Wright. google.cat/books/about/Human_Biology_and_Health.html?id=lTquuAEACAAJ&redir_esc=y Biología humana y salud. Pearson Prentice Hall, p. 256. ISBN 0-13-981176-1.
  18. Hassan, S; Zhou, X. gov/books/NBK542253/ Drug Induced Pigmentation - StatPearls [Internet. StatPearls Publishing LLC].
  19. Bhattar, PA; Zawar, VP; Godse, KV; Patil, SP; et al. Exogenous Ochronosis - Indian J Dermatol, p. 537–543. doi:10.4103/0019-5154.169122.
  20. Definition of Ringworm (6a de decembro, 2015). Arkivita el la originalo je 5a de septembro 2016. Alirita 5a de septembro 2016.
  21. 21,0 21,1 21,2 Symptoms of Ringworm Infections (6a de decembro, 2015). Arkivita el la originalo je 20a de januaro 2016. Alirita 5a de septembro 2016.
  22. Domino, Frank J.. (2013) The 5-Minute Clinical Consult 2014 (angle). Lippincott Williams & Wilkins. ISBN 9781451188509.
  23. Ringworm Risk & Prevention (6a de decembro, 2015). Arkivita el la originalo je 7a de septembro 2016. Alirita 5a de septembro 2016.
  24. [1] Arkivigite je 2020-07-09 per la retarkivo Wayback Machine Eta historio pri sunbruniĝo en Eŭropo de la iama malkonsiderado al la nuna altkonsiderado - el altantiko en 2013 (france)
  25. [2] Danĝera obsedo por blanka haŭto en Azio - el thailande-fr en 2017 (france)
  26. 26,0 26,1 26,2 Weichert, Charles K.; Martínez Fernández, Julia Judith, (1981). Elementos de anatomía de los cordados (4a eldono). McGraw-Hill. ISBN 9686046909. OCLC 849486726. Konsultita la 5an de oktobro 2020.
  27. 27,0 27,1 Romer, Alfred Sherwood, kaj Parsons, Thomas S., Anatomía Comparada, 1986, Nueva Editorial Interamericana, ISBN 9682506565, ĉapitro La piel.
  28. Morfología externa típica de un pez teleósteo. Arkivigite je 2017-01-10 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20170110130555) Aŭtoroj: F. Gil Cano, Mª.D. Ayala Florenciano kaj O. López Albors. Universidad de Murcia. Konsultita la 16an de januaro 2019.
  29. Reduca (Biología). Serie Zoología.
  30. Anatomía y fisiología para enfermeras. Ian Peate.
  31. Principios de Anatomía y Fisiología. Tortora-Derrickson. Konsultita la 8an de januaro 2019.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marianne Abele-Horn: Antimikrobielle Therapie. Entscheidungshilfen zur Behandlung und Prophylaxe von Infektionskrankheiten. Unter Mitarbeit von Werner Heinz, Hartwig Klinker, Johann Schurz und August Stich, 2., überarbeitete und erweiterte Auflage. Peter Wiehl, Marburg 2009, ISBN 978-3-927219-14-4, S. 148–160 (Infektionen der Haut und Weichgewebe).
  • Anastasi et al., Trattato di anatomia umana, volume I, Milano, Edi.Ermes, 2012, ISBN 978-88-7051-285-4.
  • Gerhard Deutschmann: Die Haut und ihre Anhangsgebilde. Springer, Wien 2005, ISBN 3-211-83670-5.
  • Gawkrodger, David J.; Ardern-Jones, Michael R. Dermatology: An Illustrated Colour Text, tria eldono. Churchill Livingstone, 2002; Nov 29, pp. 140. ISBN 9780443071409 [Konsultita la 21an de marto 2021].
  • Ernst G. Jung (Eld.): Kleine Kulturgeschichte der Haut. Steinkopff Verlag, Darmstadt 2007, ISBN 978-3-7985-1757-8.
  • Bernd Kardorff: Gesunde Haut – Lexikon von A bis Z. Springer Verlag, Berlin/ Heidelberg 2004, ISBN 3-540-20565-9.
  • A.L. Kierszenbaum. Histology and Cell Biology. St.Louis: Mosby, Elsevier, 2a eldono, 2006.
  • Kolarsick, Paul A.J.; Kolarsick, Maria Ann; Goodwin, Carolyn. Anatomy and Physiology of the Skin. A: Skin Cancer (Site-Specific Cancer Series). Oncology Nursing Society [Eds: Muehlbauer, P; McGowan, C], 2009 Gen 15; Capítol 1, 1a Edició, pp: 1-11. ISBN 9781890504786 [Konsultita la 5an de junio 2018].
  • Piérard GE, Henry F. «Essai de classement catégoriel des propriétés biomécaniques de la peau. Évaluations par la méthode de succion» Nouv Dermatol. 1995, 14, 630-6.
  • M.H. Ross et al. Histology: A text and atlas. Baltimore, Williams and Wilkins, 4a eldono, 2003.
  • Robert F. Schmidt, Gerhard Thews, Florian Lang (eld.): Physiologie des Menschen. Springer, Berlin. 2000. 28. Auflage. ISBN 3-540-66733-4 . pp. 649-671 (Temp.) bzw. 555f (Durchbl.), bzw. 235-243 (Schmerzrez.)


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]