(Go: >> BACK << -|- >> HOME <<)

Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:Lu Wunsch-Rolshoven

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu vi deziras sendi retpoŝtan mesaĝon al mi?



Bonvenigo

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Lu Wunsch-Rolshoven!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi 

Arno Lagrange 

Bonvenon al vi, Lu  ! 08:56, 7. Okt 2006 (UTC)

Dankon, Arno. Lu 13:20, 8. Okt 2006 (UTC)

Saluton al Vi Lu de Didi Weidmann. Ĉu oni povas estonte kalkuli kun multaj kontribui de via flanko? Shajnas ja ke dank aktiveco de unuopulo la volapuka version sukcesis kreski al je pli da artikoloj el Esperanto (kio nature devas multe relativiĝi, ĉar fakte la enhavo de tiuj kontribuoj plej parte ne superas tri liniojn. ... Do ĝis baldau en Meschede: Ĉu eventuale povus okazi tie renkontiĝo de ĉe-estantaj vikipediistoj? Amike Didi

Saluton Didi! Nu, mi ĝis nun nur kontribuetis al vikipedio - kaj verŝajne ankaŭ estonte nur malmulte verkos. Ja mi havas multajn aliajn projektojn. Jes, renkontiĝo de vikipediistoj en Meschede dum NR estos tre bona afero - ĉu vi pretos tion organizi? Amike Lu Lu 21:37, 23. Okt 2007 (UTC)

Saluton Lu - jes mi volonte pretus gvidi tian renkontighon, ekzemple unu horo (ne tro frue matene, char mi taksas la averaghan vikipediston ne esti frulevighanto) - se vi povus meti tion en la programon [titolo: renkonto de cheestantaj vikipedistoj kaj interesuloj pri kunlaboro en vikipedio] kaj atribui saloneton por eble 20-o da homoj estus bona. Amike Didi Didi Weidmann 2007-10-26 - 22.55

Kiel inviti societanojn ĉi tien?

Saluton, Lu. Mi jam de kelka tempo rimarkis, ke mi estas la sola membro de mia Espranto-Societo, nome Esperanto-Societo Neubrandenburg, kiu helpas ĉi tie. Mi pensas, ke mi eble eĉ estas la sola el mia Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio. Ĉu vi havus ideon, kiel invitu aliajn membrojn kunhelpi ĉi tie? Mi jam kelkfoje demandis kelkajn el nia societanaro sen iu ajn respondo. Ĉu vi povus inviti eble nian Verneron el NB, ĉar li ja bone regas la lingvon. Li nur timas komputili sen helpo. Ni ja povus instrui lin, ĉu ne? Kore --Tlustulimu 19:14, 8. Jan 2008 (UTC)

Saluton, Tlustulimu! Bedaŭrinde mi ne havas vere bonan ideon por alproksimigi aliajn homojn al Vikipedio. Verŝajne prezenti prelegon pri Vikipedio estus iom helpa. Tiam homoj povas almenaŭ libere rigardi la Vikipedion sub via gvido kaj iom alproksimiĝi. Supozeble la sinsekvo estas: uzi VP, korekteti en ĝi, aldoni ion, krei proprajn artikolojn. Ĉiu transiro de unu ŝtupo al la venonta certe helpas, eĉ la komenco, do la uzado de VP.
Rilate al Vernero: Eble montru al li ĉe komputilo, kiom facile estas fari etajn redaktojn. Kiel dirite, etaj paŝoj estas bona komenco. --Lu 13:34, 12. Jan 2008 (UTC)
Saluton Lu. Dankon pro via respondo. Mi provos fari tion laŭ via propono. Eble mi trovos iujn el mia regiono, kiuj emos kunredakti ĉi tie. Kore --Tlustulimu 18:44, 14. Jan 2008 (UTC)

Kara Lu, bonvolu kvietiĝi.

Mi kompreneble konsciis, ke Angelika estis novulino.

Mi ja petis forigon de la artikolo, sed lasis al Angelika precipe afablan mesaĝon por klarigi tion. Tute ne ĝenas min, ke novuloj verkas malperfektajn aŭ nekompletajn artikolojn : mi ĉiutage kaj senĉese korektas tiajn novaĵojn, aldonante kategoriojn, intervikiajn ligilojn, pli bonan enpaĝigon, ktp... Problemo pri Vegetala karbo estas, ke mi eĉ ne povas kompreni, pri kio temis la artikolo.

Mi preferis tuj aldoni ĝin al la forigo-paĝo (se ne, mi pro sperto scias ke la artikolo rapide forgesiĝus kaj vaporiĝus en nia amasa listo de orfaj artikoloj). Sed forigon mi konsideras nur kiel lastan solvon : tial mi petis Angelika (kaj cetere ĉiujn kompetentajn vikipediistojn, kiel montras mia forig-propono) plibonigi la artikolon.

Mi miras pri la ŝoko de Angelika kaj sincere pardonpetas pro tio. Thomas Guibal 10:09, 1. Apr 2008 (UTC)

Kara Thomas, eble ne tro miru pri ŝoko de aliulo, se vi enmetas bildon de gilotino supre de artikolo, kiun tiu aliulo pene kreis. Komunikado ĉiam havas du flankojn, sendadon kaj alvenon... Multan dankon pro via afabla pardonpeto!
Interkonsente kun Angelika mi transportis la enhavon de ŝia artikolo al Paleobotaniko (kaj iom prilaboris ĉi-okaze tiun artikolon). Mi ĵus vidis, ke vi nun faligis la gilotinan klingon ;-) sur la artikolon Vegetala karbo.
Mi komprenas, ke vi volis rapide meti la artikolon en apartan liston por ne forgesi ĝian neperfektecon. Eble listo kun malpli drasta bildo ol gilotino pli taŭgus. En la germana vikipedio kaj la angla ekzistas ŝablona ŝildo 'Überarbeiten' (prilabori) kiel ĉe de:Network_Address_Translation, certe simile ankaŭ en la franca. Ĉu io tia ekzistas en la Eo-versio? (Almenaŭ mi ne trovis sur la ĉefpaĝo.)
Kelkfoje mi havas la impreson, ke plej simple estus meti la tutan Esperanto-Vikipedion sur liston 'Prilaborenda'. Ĉiukaze mi vere neniel havas problemojn trovi prilaborindajn artikolojn kaj sekve apenaŭ uzas tiucele apartajn listojn. Ĉu la laboro por la listo-administrado vere indas? Mi preferas prilabori unu artikolon ol en la sama tempo meti dek da ili sur iun liston - sed certe ankaŭ mi ne estas jam tre sperta pri vikipediumado. --Lu 12:22, 1. Apr 2008 (UTC)
Trafan rimarkon : ni ekzemple havas la malmulte uzatan ŝablonon Ŝablono:Polurinda, kiu certe pli taŭgus en tiaj kazoj (balailo ja estas malpli timiga ol gilotino !). Se denove aperas artikolo kun similaj problemoj, mi unue enmetos tiun ŝablonon, aldonos la artikolon sur la listo de polurendaj artikoloj kaj atentigos la kreinton. Se la artikolo ne pliboniĝas post difinita tempolimo (unu au du semajnoj), mi tiam petos forigon.
Koncerne la forig-ŝablonon : mi uzis tiun ŝablonon tiel ofte, ke mi ĉesis rimarki la gilotinon, kiu ja ŝajnas ege sinistra. Mi tuj anstataŭas ĝin per tiu multe pli simpatia bildo. Kore, Thomas Guibal 14:34, 1. Apr 2008 (UTC)
Belege. Do pli malpli ĉio solvita. Sincere --Lu 16:51, 1. Apr 2008 (UTC)
Mi aldonis ligilon malsupre de la kadro pri maturigindaj ĝermoj : ĝi tiel logike kompletas la jam ekzistantan ligilon al la Listo de artikoloj kiuj forestas en EO de la kadro "Dezirataj artikoloj". Thomas Guibal 18:04, 1. Apr 2008 (UTC)
Bela kaj rapida solvo, dankon! Mi forigis la 'small', ĉar mia komputila ekrano montris tion nelegeble, do verŝajne ankaŭ aliaj havus problemojn. --Lu 22:42, 1. Apr 2008 (UTC)

Diagramo

Saluton, Lu. Ĉu vi scias, kiel mi povas uzi <timeline> por krei diagramon surbaze de la jena paĝo Vikipediisto:Tlustulimu/SEFT? La diagramo enhavu la nombron de la partoprenantoj kaj de la landoj. Krome ĝi estu metata en la artikolon Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro. Mi ne emas enskribi la tutan tabelon el mia vikipediista subpaĝo, ĉar ĝi estas iom granda. Kore --Tlustulimu 13:28, 14. Jul 2008 (UTC)

Mi ne jam rekte uzis timeline. Sed mi povas klarigi la principon pere de la retpaĝoj de Pasporta Servo kaj Statistiko de Esperantujo. Ĉe PS vi vidas tabelon kaj grafikaĵon. La grafikaĵon kreas la Ŝablono:Pasporta Servo statistiko. Se vi rigardas tiun, vi vidas, kiel ĝi estas skribita por krei la grafikaĵon helpe de timeline. Mi ne scias, ĉu Vikipediisto:ArnoLagrange aparte kreis la grafikaĵon [1], kiun mi poste enmetis ĉe Statistiko de Esperantujo. Ĉu iom helpis? Pliajn klarigon eble petu de Arno. --Lu 19:28, 14. Jul 2008 (UTC)

labori por Vikipedio

Saluton Lu,

mi ie legis vian rimarkon ke necesas labori por Vikipedio verkante, ekzemple bonan artikolon pri Roman Dobrzyński. Ofte mi starigi al mi la demandon: "sed iu iam certe jam verkis tian artikolon por iu revuo, aŭ almenaŭ eblas grandparte kopii de jen kaj jen". Mi pensas ke ni devas pli alvoki homojn alŝuti ekzistantan materialon al Vikipedio, eventuale sendante ĝin al iom pli spertaj vikipediistoj. Estas nur ideo kiun mi volis al vi komuniki; eble mi jam diris antaŭe.

Amike,

Yves Nevelsteen 16:22, 9. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton Yves,

nu, kompreneble estas bone eluzi la materialon, kiu jam ekzistas. Certe unuflanke ni alvoku sendi materialon jam ekzistantan; pri tio mi bone sukcesis post la verkado de mia artikolo pri statistiko de Esperantujo - mi ricevis plurajn valorajn informojn pri aldonoj. Aliflanke feliĉe oni trovas iom da materialo serĉante en la reto. Amike Lu --Lu 22:49, 9. Aŭg 2008 (UTC)

Specialaj paĝoj

Saluton, Lu! Dankon pro via mesaĝo. Verdire, la enhavo de "Specialaj paĝoj" estas dinamika kaj dependas de la statuso de koncerna vikipediisto: administrantoj povas vidi tie pli da opcioj, ol kutimaj vikipediistoj, kaj burokratoj (kio mi nun estas) -- eĉ iom pli. Pro tio, se vi ne trovas iujn opciojn laŭ mia priskribo -- bv. sciigi al mi, mi re-ensalutos min sub alia konto kaj re-kontrolos ĉion. Do,

  1. En la sekcio "Uzantoj kaj rajtoj" ĉe mi troveblas la opcio "Uzantaro", sur tiu paĝo tute supre vi povas elekti la grupon de uzantoj, inter kiuj troviĝas eblecoj "administranto" kaj "burokrato".
  2. En la sekcio "Lastaj ŝanĝoj kaj protokoloj" mi havas la opcion "Protokoloj", kie en la sama elfalebla menuo oni povas elekti diversajn protokolojn, inkluzive tiun pri forigo.
  3. La enhavo de "specialaj paĝoj" ne estas redaktebla eĉ por mi, ĉar ĝi estas aŭtomate kreata depende de la uzanto, kiel mi indikis supre. Mi havas multajn kromajn opciojn (ekzemple por alinomi uzantojn aŭ doni/forigi diversajn rajtojn), kaj tiuj aperas aŭtomate.
  4. Mi provos forigi tiun jam iom post iom agacan anoncon, kutime Arno okupiĝas pri tiuj aferoj kaj mi devas iomete esplori, kie oni tion korektas.

Se vi havas pliajn demandojn, ne hezitu turni vin al mi! Mi volonte helpos (nu, almenaŭ provos). Amike, Alaŭdo ۩ 10:18, 25. Aŭg 2008 (UTC)

Plibonigebla grafiko

bv rigardi Dosiera diskuto:UnuDusemEoRenkGermPol57 07-chiuj+AS500.jpg. Dankas Arno Lagrange @ 13:41, 4. Sep 2008 (UTC)

vikipediisto:Steinthors

Saluton Lu, eble mi lasis min forporti de liaj artikoloj kaj pro lia silentado al ĉiuj proponoj, kiujn ni skribis al li. Li neniel reagas. Mi povas kompreni tion ankaŭ tiel, ke li mokas nin, dirante al si: 'Vi skribu kion ajn...' Ĉu li rigardis neniajn artikolojn pri politikistoj? Unue mi defendis liajn paĝojn rilate al neforigo, sed tiam mi ne povis antaŭsenti, ke li volas skribi per tia ĉi maniero pri ĉiuj politikistoj de la tuta historio de Islando. Kelkajn paĝojn mi korektis kaj aldonis pli belan ŝablonon {{Informkesto politikisto}} (vidu ekzemple Sighvatur Björgvinsson), sed tio estis la sama kvazaŭ mi ĵetus pizon sur muron. La pizo suprenflugos, falos sur plankon kaj okazos nenio. Tiel li kondutas. Se li ne komprenus al io, li antaŭ longe demandus iun. Ni alparolis lin dece, li neniel reagis, do mi lasis tian mesaĝon ĉe li. Kian sencon havas plibeligi Vikipedion per belaj ŝablonoj, se iu sisteme aldonas nebelajn ordinarajn tabelojn. Tio estas sizifa laboro. Kerio 09:21, 15. Mar 2009 (UTC)

Mi ne komprenas vian problemon pri li. Mi per retpoŝto afable ion proponis al li, li afable respondis kaj akceptis. Do mi vidas neniun problemon. (Kontraste mi vidas grandan problemon en la maniero, per kiu agis Narvalo sur Vikipedio:Diskutejo#Vikipediisto:Steinthors; ankaŭ la unuaj komentoj de Thomas Guibal okazis sen esploro de la temo. Mi miris, kiel agas administrantoj - ĝis hodiaŭ mi ne vidis pardonpeton aŭ almenaŭ ian similan komenton de unu el tiuj du.) Se oni tiel komencas aferon, oni ne miru pri iom mureca reago. Bv. klare priskribi la sugeston, kiun vi havas al Steinthors (eble per retpoŝto al mi) kaj mi pretas komuniki tion al li. Cetere: Laŭ mi ni respektu la personajn opiniojn, en kiu sinsekvo oni konstruas iun temaron. Pri islandaj politikistoj neniu alia havas eĉ la plej etan ideon. --Lu 10:17, 15. Mar 2009 (UTC)

Ólafur Thors

Saluton Lu, mi iomete korektis la nebele aspektantajn indikojn de plurfoja tenado de unu kaj la sama funkcio (sesfoje) en paĝo pri Ólafur Thors. Mi opinias, ke nun tio estas pli bela kaj pli komprenebla. Kerio 17:41, 18. Mar 2009 (UTC)

Jes, nun tute bone kompreneblaj informoj kaj preskaŭ perfekte bela (restis tiu lasta neglektebla "–"). Mi ĝojas.--Lu 10:05, 19. Mar 2009 (UTC)

Siro

Saluton!

En mia PIV staras: Siro = reĝa moŝto. Kio en la via? Narvalo 11:18, 23. Mar 2009 (UTC)

En NPIV, 2002: 1 Reĝa, estra, ordona moŝto. 2 Senjoro (alparole). Eble Reta Vortaro pluhelpos. Eblus aldoni klarigon laŭ en:Sir kaj alilingvaj versioj. --Lu 11:28, 23. Mar 2009 (UTC)
Aĥ, mi nur nun rimarkis vian aldonon. Narvalo 07:16, 3. Apr 2009 (UTC)

Saluton, dankon pro la atentigo, mi ne forgesis la aferon, sed ne trovis bonan materialon por traduko. Germana versio mankas kaj aperas parte ĉe kavaliro (surprize ĉe de:Knight). Do mi ankoraŭ filozofas kiel, kion verki/alidirekti kaj interligi la artikolon. Narvalo 07:16, 3. Apr 2009 (UTC)

Danko

Mi volus esprimi al vi miajn dankojn pro la interesiĝado pri reguloj de forbarado de uzantoj. Kerio 05:59, 31. Maj 2009 (UTC)

Tre afable. Mi supozas, ke la pasinteco ne estas ŝanĝebla - sed prefere ni lernu el la unuopaj kazoj, kiel ni povos eviti la ĉagrenojn kaj vundojn je ambaŭ flankoj. --Lu 06:28, 31. Maj 2009 (UTC)

Pardonpeto

mi forte pardonpetas ĉar mi erare viŝis tiun ĉi komenton. Mi tuj restarigis ĝin poste. La kialo estis la erara tuŝo de la ligilo "malfari" sur mia tuŝekrano. Tre ĝene estas, ke la sistemo tuj faras tiun "malfaron" kaj ne unue demandas "ĉu vere vi volas malfari?" aŭ simile.--PaulP@diskkont 06:15, 31. Maj 2009 (UTC)

Neniu problemo, Paul. Mi plene akceptas vian klarigon. (Kaj, cetere, por mi post riparo kaj sincera pardonpeto eĉ faro, kiu unue estis intenca, estas elmondigita.) --Lu 06:28, 31. Maj 2009 (UTC)

Kara Lu, bedaŭrinde homoj, kiuj ne vere komprenis la mekanismon de demokratio prezentis balotproponon, kiu en la nuna formo povus kaŭzi katastrofon: Nome se oni akceptus la varianton 1, tio kaŭzus, ke poste la uzasdo de unu el la du kutimaj formoj por landonomoj (Germanio aŭ Germanujo) estus komplete malpermesato. Tio ja estus kompleta stultaĵo kaj poste malfermus al kelkaj stranguloj kialon por denove arbitre forbari homojn. Mi tial petas ĉiun racian homon nepre voĉdoni kontraŭ la varianto 1 kaj prefere voĉdoni por la maksimuma libereco, tio estas la varianto 4. Ĝenerale tiaj aferoj estas sufiĉe marĝenaj, sed en tiu-ĉi kazo oni devas vere bremsi, tiujn homojn, kiuj volas por ĉio iu ajn regulo kaj poste puni tiujn, kiuj ne volas plenumigi tiujn regulojn! Amike DidiWeidmann 13:05, 24. Jun 2009 (UTC)

EU-Assoziierungsabkommen

Saluton Lu Wunsch-Rolshoven, gehe gerade die Interwikilinks zur Östlichen Partnerschaft durch. Weißt du, ob es für den Begriff bereits eine Übersetzung in Esperanto gibt? Gruß aus der Nachbarschaft --Kolja21 17:39, 27. Dec 2009 (UTC)

Saluton Kolja, mi ne konas tradukon. Eble en ViVo vi trovos helpon, eble per la yahu-grupo "tradukado". Sukceson Lu 08:02, 8. Jan 2010 (UTC)

Danke für den Tipp. Gruß --Kolja21 01:32, 15. Jan 2010 (UTC)

Kara Lu, ĉu vi eventuale ankaŭ pretas esprimi vian subtenon por Thomas Pusch kiel Administranto? Amike DidiWeidmann 23:11, 23. Mar 2010 (UTC)

Membreco de 'Wikimedia CAT' en Wikimedia-fondaĵo

Saluton, mia nomo estas Claudi Balaguer (uzulo Capsot), kaj mi apartenas al la kataluna asocio „Amical de la Viquipèdia”, kiu klopodas esti akceptita kiel sekcio (de Vikimedio) sed ricevis nean respondon pro tio, ke ĝi ne reprezentas Ŝtaton, do ni nun organizas kampanjon por antaŭenpuŝi nian demandon. Mi opinias, ke la Esperanto-movado havas niajn samajn interesojn, kaj la estigo de katalunlingva sekcio povus esti mejloŝtono por la kreado de similaj sekcioj pri aliaj malgrandaj lingvoj kaj senlandaj lingvoj (kiel Esperanto kaj la romaa). Subtenantoj bonvolu aldoni al sia vikipediista paĝo la ŝablonon {{Wikimedia CAT}} por montri sian subtenon. Antaŭdankon! Capsot 14:44, 12. Jun 2010 (UTC)

Saluton again, I apologize sincerely because I'm not able to speak Esperanto (though I can understand some of it) nor German (it's even worse here), so I'm glad I've seen you have a fair command of English. Actually there are no real counterarguments. The fact is that the Association has been very active (just like the Catalan Viquipèdia... and many others actually) and tried to become a Chapter (evolution which would give further and new possibilities for promoting the Wikipedia) but the main reason it wasn't accepted is that Chapters represent countries/states though it may not have been said this way. But what I can do is give you some links that may help you have a broader vision of the thing: [2] about the Association: and about Wikimedia [3] but I'm not really sure will get much more information than the one I gave you. I think that our cause will also help Wikipedias like this one which has no real geographical limitation (or even roms) or minorized languages. Koran danko/Danke schön for your interest, I wish you a bonan nokton. Ĉion bonan! Capsot 21:31, 12. Jun 2010 (UTC)
There exists a 'Wikimedia New York City'. So if you read 'Wikimedia CAT' as 'Wikimedia Catalonia', they should accept you :-) I wrote on the discussion page of their FAQs. --Lu 06:59, 13. Jun 2010 (UTC)
Koran dankon for your brave support. Your message has been answered by one of the members (I suppose) and well the fact is, in his opinion (even if he doesn't state it clearly), that Chapters should represent States but well if you've got big countries this law doesn't apply, curious thing isn't it? Thanks again for your support, you can help us by pasting the sticker {{Wikimedia CAT}} on your first page and raising more support between your fellow members because this is like an arm-wrestling contest, there are two diverging opinions in the Wikimedia foundation and a legal void towards recognition which is interpreted by some to be according to states with some valuous exceptions... if we can show we raised a big support from the Wikipedian communities it might help open the door to Catalan, Esperanto and other projects. The arguments make no sense, Catalans will raise money for a Catalan chapter but will be reluctant to give to a Spanish Chapter and maybe it would be the same with Esperanto, you would help more an Esperanto Chapter than you would a German one in your case, I guess. Giving us an Association status is some kind of offence when it's supposed to be a favor, I mean it's like considering you like an inferior group when maybe you've got more to offer than some Chapters... it's really obnoxious to put boundaries where there shouldn't be. Anyway, take care and thanks again/Antaŭdankon, keep on observing what's going on and I hope someday you can also have an Esperanto Chapter. Guten nacht/Bonan nokton, Capsot 20:46, 13. Jun 2010 (UTC)
Now there are already 3 comments. I'm sorry to say: I am not already supporting your case - at first I would like to know what the opponents said. ("Audiatur et altera pars.") Do you know where I can find a report about the refusal and the arguments? --Lu 19:09, 14. Jun 2010 (UTC)
Hi, sorry to reply this late. I understand your misgivings, don't worry about it! I think that the best solution for you right now, if you're interested, is to get in touch with Gomà before intervening directly, our president, since I don't know which documents can made public or not and that I'm some kind of newcomer too. What you shouldn't do in my opinion is go do the talks alone, I mean just the Esperantist Association, like I read in the following message. The interest of the Chapters will be to give a second solution which actually will be much inferior to a Chapter, let's say they give horses to the States Chapters and will tell you: "We'll give you a dog, look it's a charming creature, it can keep sheep, your house safe and may help the blind..." and if you accept the others will run around with their horses while you will stay with sheep... The whole thing isn't closed yet since there are two visions of things and that clear exceptions have been made even if they try to hide/desguise it: 1) The NYCity Chapter which has been granted to a city and then 2) Hong Kong which is about the same and even more complex due to the Chinese situation that will doubtfully accept Cantonese or regional chapters even if they're a big country. Moreover some multilingual chapters like Switzerland (and maybe Belgium) seem to have problems... I'll help you the best I can in any ways if you want to leave me a message, but please be careful, avoid to find/accept definitive solutions and thus close the doors to a future evolution of the Esperantist Wikipedia and the other stateless Wikis. Thanks again for listening to me and trying to find solutions. Have a nice day and a pleasant week, sincerely, antaŭdankon, Capsot 07:56, 16. Jun 2010 (UTC)

Wikimedia Esperanto

I'm working on a propose for that. I get the Foundation's point of view. The "association" may be a temporary solution, until we get a movement in the "real world", like in universities, museums, libraries and specially the local eo-associations themselves. It don't seems to be a bad thing, I suppose. But I'd like to talk a little more about this. Will you be on Polland for Wikimania? It would be nice to talk face-to-face about a face-to-face organization... Thanks. CasteloBrancodiskuto 04:49, 15. Jun 2010 (UTC)

P.S. I loved the "Herzberg am Harz"-solution! Here in Brazil, we have an esperanto community, called Bona Espero, which could be a good place to hold. But I think Rotterdam is a natural choice, because of UEA and TEJO headquarters. CasteloBrancodiskuto 05:00, 15. Jun 2010 (UTC)