(Go: >> BACK << -|- >> HOME <<)

Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:Boba OKC

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Boba OKC!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 22:50, 6. Aŭg 2008 (UTC)

Viaj artikoloj

Saluton kaj dankon pro viaj artikoloj.

Atentu, ke ni verkas enciklopedion. Vi do ne povas paroli pri vi mem en viaj artikoloj ("mi faris", "mi tradukis"...) kaj ne povas esprimi viajn proprajn opiniojn ("granda verkisto", "tre interesa verko"...). Mi korektis la koncernitajn frazojn. Dankas vin Thomas Guibal 07:36, 24. Aŭg 2008 (UTC)

Antaŭrigardo

Dankon al vi pro viaj kontribuoj al vikipedio. Tiu ĉi ŝablono rekomendas al kara Boba OKC uzon de Antaŭrigardo.

Bv. uzu butonon Antaŭrigardu antaŭ ol vi konservas, la antaŭrigardo helpas al vi trovi erarojn kaj evitas seriajn kontribuojn.

Marjina Roŝĉa

Mi renomis vian artikon pri Marjina Roŝĉa Marjina Roŝĉa (Distrikto de Moskvo). Titoloj ne aperu kun iksoj kiel vi faris. Mi forigis Marjina Rosxcxa (Distrikto de Moskvo) kaj mi ligis al angla, portugal kaj rusa versioj. Kreinte artikolon el iu alilingva, estas utile konservi ligilon al ĝi por eviti ke ĝi estu kreota duan fojon. Arno Lagrange @ 09:12, 30. Sep 2008 (UTC)

Peto

Saluton kara Boba, koran dankon pro viaj belaj artikoloj pri la dinastio Romanov !

Se vi havas sufiĉan tempon, ĉu vi estus sufiĉe afabla krei malgrandan artikolon pri Александра Фёдоровна en la venontaj tagoj ? Mi bezonas ĝin por artikolo, kiun mi estas tradukanta, kaj mi ne sufiĉe majstras la historion de Rusio por fari tion mi mem. Amike, Thomas Guibal 08:26, 10. Dec 2008 (UTC)


Denove saluton Boba, mi pardonpetas pro la longa prokrasto de mia respondo. Nun vi povos vidi la ligilon al la dezirata artikolo pri Aleksandra Feodorovna en la paĝo Vikipediisto:Thomas Guibal/Provejo2, sub la sekcio "Edziĝo kaj sukceso". Simple alklaku la ruĝan ligilon, kaj vi povos krei la paĝon. Kiel mi jam diris, necesas nur malgranda artikolo. Cetere, se la nomo "Aleksandra Feodorovna" ne estas ĝusta esperantigo, ne hezitu korekti ĝin en la paĝo. Amike, Thomas Guibal 15:10, 22. Dec 2008 (UTC)


bv. legi Narvalo 10:52, 4. Sep 2009 (UTC)

Saluton! Dobry den'

Saluton, mia nomo estas Claudi Balaguer (uzulo Capsot), kaj mi apartenas al la kataluna asocio „Amical de la Viquipèdia”, kiu klopodas esti akceptita kiel sekcio (de Vikimedio) sed ricevis nean respondon pro tio, ke ĝi ne reprezentas Ŝtaton, do ni nun organizas kampanjon por antaŭenpuŝi nian demandon. Mi opinias, ke la Esperanto-movado havas niajn samajn interesojn, kaj la estigo de katalunlingva sekcio povus esti mejloŝtono por la kreado de similaj sekcioj pri aliaj malgrandaj lingvoj kaj senlandaj lingvoj (kiel Esperanto kaj la romaa). Subtenantoj bonvolu aldoni al sia vikipediista paĝo la ŝablonon {{Wikimedia CAT}} por montri sian subtenon. Antaŭdankon! Spassiba! Capsot 11:24, 15. Jun 2010 (UTC)