Anquela del Ducado
Anquela del Ducado | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | David Roche (PCAS) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 56 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2,48 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 58′ N, 2° 8′ U (mapo)40.971666666667-2.1288888888889Koordinatoj: 40° 58′ N, 2° 8′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 128 m [+] | ||
Areo | 25,76 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Anquela del Ducado [+] | |||
Anquela del Ducado estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Temas pri du domaroj, nome Anquela del Ducado kaj Tobillos.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝanto nomiĝas anquelano [ankeLAno]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 64 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,48 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Anquela del Ducado situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.128 m super marnivelo; je 113 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 25,76 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°58′18″N 2°07′44″Ok.
Historio
[redakti | redakti fonton]Anquela del Ducado apartenis el la 12-a jarcento, kiam estis konkerita tiu areo fare de la kristanoj kontraŭ la islamanoj, al la teritorio nome Común de Villa y Tierra de Medinaceli. El la 15-a jarcento ĝi formis parton de la senjorio de la familio Cerda, dukoj de Medinaceli, kaj defendis dum jarcentoj la orientan limon, kun Molina, de la Duklando. En la 13-a jarcento, doña Sancha Gómez, edzino de la grafo don Fernando Pérez de Lara, kaj kreantino de la komunumo de Bernardaj monaĥinoj en Buenafuente, donis al tiu monaĥejo la salejojn.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 64, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Anquela del Ducado, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Anquela del Ducado kie oni falis al la nunaj 64.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Vidindaĵoj kaj servoj estas jenaj: preĝejo, urbodomo, lavejo, fontano, placo kaj mura pilkoludejo, trinkejo, kurackonsultejo kaj sportejo.