Urduo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Urdua)
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Esperanturdu.jpg

"Laŭ mi urduo estas parolanto de la urdua, same kiel italo estas parolanto de la itala."

~ Renato Corsetti pri Urduo

"Vi eraras, kiel kutime."

~ Yves Bellefeuille

" Faru laŭ via plaĉo"

~ Prusiano

"Li malediktione de Babel es ankore inter nos."

~ Novialisto

Urduola urdua lingvo estas islamnacia lingvo kreita de Louis Couturat kaj Louis de Beaufront en 1947 kiel reformita hindia lingvo.

Historia evoluo[redakti]

21 n.jpg

Ni opinias, kiel vi, ke instigo por tiu ĉi lingvoprojekto estis emo de multaj muslimoj al persigado de la Hindustana Lingvo. Multaj homoj opiniis, ke nesufiĉa islameco de Hindio bremsas ĝian progresadon. La lingvoprojekto Urduo aperis kiel rezulto de laboro de la Komisiono pri elekto de la plej bona projekto de pakistana lingvo. Sametempe kun apero de Urduo okazis grava skismo en la nacio Hindio. La nova projekto allogis precipe muslimojn. La onidiro, ke Barato fariĝis nacio sen muslimoj, dum Pakistano nacio sen hinduoj, estas iom troiga; laŭ Enciklopedio de H. transiris al Pakistano apenaŭ 20 % da muslimoj kaj nur 3-4% el la tuta hindaro. La Pakistanoj daŭre emis al senĉesaj reformoj en la lingvo – temas pri la strukturo, gramatiko kaj vortprovizo. La reformoj sekvis unu post la alia, kaj rezulte la lingvo perdis multajn siajn adeptojn.

Post la dua mondmilito la lingvo stabiliĝis, sed ĝia movado malrapide forvelkis. Tamen organizita Urduo-movado ekzistas eĉ nun, plejparte danke al la Interreto kaj kelkaj entuziasmuloj.

Lingveco[redakti]

Mi scias tre bone, ke Vnillr asertis, kaj ili silentas pri la fakto, ke D-ro Rosenheim kaj D-ro H. King diras, ke ni certe povas formi el ekz. "Urduo" la esprimon "la Urdua lingvo", sed tio estas iom pleonasma kaj plej ofte senbezona, krom se oni volas aparte atentigi, ke Urduo estas lingvo. Estas iomete kiel diri "tabla meblo" anstataŭ "tablo".

Ĉiuflanke heroldoj de bonaj novaĵoj estas anoncitaj.

Specimeno[redakti]

انلا مندن ونیز نوسنتو
ترلا منده آیریس فرتوکه
پرفلوگیلی دفسیلونتو
نوندلکو فلوگو جین الکو

Okcidentalaj mensogoj[redakti]

Li linguo Urduo esas unu de la linguoy oficialay in Indio key Pakistano. Iti esas tre parenta cun li Hindio, solmene li paroloy persianay key arabicay esas plui freqventay in li linguo parlata, key la skrir-sistemo fundeas in li skrituro arabika. Pro tyo iti ne esas linguo autonoma, med iti formas junte cun li Hindia li linguoy Hindustaniay, i. e. li linguoy modernay de la India nord-okcidentalo. Urduo esas kunsiderata li linguo de la muslimoy in Indio. Iti esas plui usata in poesio poro sua stilo plui elevata.