Aplikata kinezologio

El Neciklopedio
(Alidirektita el AK)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas"

~ Zamenhof pri io ajn

"Certa estas, ke nenio estas certa, tial mi prefere estas skeptika"

~ Mi pri kinezologio

"Tre,tre bele..."

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

Aplikata kinezologio (AK) estas formo de diagnoza kinesis. Ĝi estas metodo uzata por retrosciigo sur la fizikaj nemoveblaĵoj de la korpo. Kiam konvene aplikita, la rezulton de AK elprovo, kiel muskola forto-elprovo, determinas la plej bonan formon de terapio por pacientoj.

Bild-medikamento.jpg

Aplikata kinezologio estas konsiderita de iuj kiel aplikado de akademia kinezologio, plejparte kiropraktikistoj.

Ekde AK provas kuntiri la kernajn elementojn de multaj kompletigaj terapioj, ĝi provizas integritan, interdisciplinan pritraktadon de sanzorgo. George J. Goodheart, D.C., kiropraktikisto, kreis AK-on en 1964. Poste, ĝia uzado disvastiĝis al aliaj kiropraktikistoj kaj kelkaj kuracistoj. En 1976 estis fondita la Internacia Supera lernejo de Aplikata kinezologio.

Baza aplikata kinezologio[redakti]

Foto-(64).jpg

Respondante la estimatan leteron de l' 29. p. m. mi havas la honoron komuniki, ke en rilato kun nia artikolo en la numero de Aprilo ni nun povas fiksi, ke AK-pacientoj kuŝiĝas kaj altigas ilian regantan brakon. Sekve, la AK praktikisto instruas la pacienton rezisti dum la elprovilo malsupren realigas forton sur la regantan brakon. La elprovilo taksas la forton realigitan de la paciento por determini la forton de la muskolo. Ĉi tio estas devinta alporti baslinion por antaŭenigaj elprovoj.

Precipe post la detruado dummilita anstataŭ sublanga elprovo, iuj praktikistoj devigas la pacienton simple teni substancon aŭ loki la substancon apud iu organo. Iuj AK praktikistoj eĉ ne detenas sin tenadi hermetikigitan ujon de la substanco kiu devas esti elprovita sur la frunto, brusto, ktp. kaj poste elfari la fortan elprovon. Alia ofte uzita tekniko en AK estas devigi la pacienton surmeti sin kolorigitajn okulvitrojn (bluan, verdan, ruĝan, ktp.) kaj elfari la fortan elprovon laŭ ĉiu koloro de okulvitroj. La koloro kiu kaŭzas la plej grandan (aŭ malplej) perceptitan forton rivelas informadon pri la pacienta kondiĉo.

Diagnoza kinezologio[redakti]

Diagnoza kinezologio estas ĝenerala termino por ĉiuj formoj de muskola elprovo uziataj por diagnozaj intencoj. Diagnoza kinezologio estas la aplikado de aplikata kinezologio (AK), por diagnozi muskolajn problemojn. Estas pli ol 130 malsamaj formoj de diagnoza kinezologio kaj AK estas unu el ili. Praktikistoj de diagnoza kinezologio estas plejofte kiropraktikistoj kiuj faris postlicenciajn kursojn pri la tekniko de ilia elekto. Ĉu morale ?

Tutesenrilata bildo

Konspiro por kaŝi la veron[redakti]

Praktikistoj de tradicia medicino, dungita de tradiciaj sanindustrio, konsideras AK-on ne havi sciencan validecon. Ĉiuj asertoj de AK estas refutitaj de "sciencistoj". AK estas konsiderata kiel pseŭdoscienco de venditaj sciencistoj, interalie la Nacia Biblioteko de Medicino.

Do la praktika konkludo estas ke sanindustrio diras ke preskaŭ ĉiuj AK elprovoj estas subjektivaj, kaj oni rigardu la praktikon kun skeptikismo. Laŭ tradicia medicino kaj kuracilfabriko, aplikata kinezologio kredeble restos en la sfero de pseŭdoscienco.

Rimarkindaj praktikistoj kaj teoriistoj[redakti]

George J. Goodheart

David R Hawkins