Uzanto:Dario Aralezo/provejo
Vincenta Fonduso por Sovaĝa Naturo | ||
---|---|---|
angle Vincent Wildlife Trust | ||
Komenco | 1975 | |
Sidejo | Ledbury, Herefordshire, UK | |
Tipo | Ne-profitcela organizaĵo | |
Celo | Konsevo de minacataj specioj de mamuloj | |
Agareo | ||
Fondinto(j) | Vincent Weir | |
Estr(ar)o | Lucy Rogers | |
Ĝisdatigo | 2021-03-18 | |
Retejo | VWT • VWT en Irlando | |
Vincent Wildlife Trust (VWT) – Vincenta Fonduso por Sovaĝa Naturo – estas ne-profitcela organizaĵo, kies cello estas konservado de minacataj specioj de mamuloj. VWT estis fondinta en 1975 fare de Vincent Weir. La ĉefa oficejo de la organizaĵo situas en Herefordshire, ka lokaj oficeaj estas en sud-okcidenta Anglio, en Kimrio kaj en Irlando.
Historio
Vincent Weir (†2014) estis brita negocisto, naturesploristo. En 1975 li fondis la Vincentan Fonduson por Sovaĝa Naturo precipe por savi en Britio la eŭropan lutron (Lutra lutra). Aliaj specioj, al kiuj rilatis VWT inkluzivas akvan arvikolon, ermenon (Mustela erminea), vizelon (Mustela nivalis,) putoron (Mustela putorius), arbaran marteson (Martes martes), kelkajn speciojn de kiropteroj.[1]
Komence de 1991 VWT multon faras por savi kiropterojn en Irlando. VWT respondis pri esplorado pri la stato de la irlanda populacio de eŭropaj lutroj en 1980 – 1981. En 2011 komenciĝis esplorado pri ermenoj kaj arbaraj martesoj en Irlando. En Irlando lokaj registaroj povas konsulti la fonduson pri la esploritaj specioj, kaj krome, VWT faras klerigan laboron per artikoloj, radiodissendoj kaj televido.[2]
Projektoj
Eŭropa lutro
Akva arvikolo
VWT esploris la britian populacion de la akva arvikolo dufoje, en 1989 – 1990 kaj en 1996 – 1998.[3] La esploroj montras la falon de la kvanto de akvaj arvikoloj en la lando. Post la publikiĝo de la unua esploro la akva arvikolo ricevis leĝan protekton en 1998. En 2008 la akva arvikolo ricevis pli grandan nivelon de protektado en Anglio kaj Kimrio.