(Go: >> BACK << -|- >> HOME <<)

Registaro

sistemo aŭ grupo de homoj regantaj organizitan komunumon, ofte ŝtaton. La ekzekutiva povo.

Registaro (de la latina: regere; gvidi, konduki) estas organizo, kiu havas eblon krei kaj altrudi leĝojn (kaj ties plenumadon) en difinita teritorio. Registaro povas regi grandajn teritoriojn (kiel ŝtatoj) aŭ malgrandajn (kiel la estroj de urbeto). Ŝtata registaro estas unu inter la plej altaj institucioj post la ŝtatestro, kutime lastatempe formita de ministraro. Ĝi gvidas, kondukas kaj superrigardas la ŝtatan internan kaj eksteran politikon. Registaro konsistas kutime el registarestro kaj aliaj ministroj kun la rilataj koncernaj ministerioj.

En multaj ŝtatoj oni ofte konsideras registaro la ekzekutivan potencon de la ŝtato. Meze de la 20-a jarcento ŝanĝiĝis la rolo de registaro kiel nura ekzekutiva potenco al politika gvidado de la ŝtato.

Kaze de ampleksa asocia difino, regado normale konsistas el leĝodonistoj, administraciantoj, kaj arbitraciantoj. Regado estas rimedoj per kiu ŝtata politiko estas plifortigita, same kiel la mekanismo por determinadi la politikon de ŝtato. Formo de regado, aŭ formo de ŝtata administracio, referencas al serio de politikaj sistemoj kaj institucioj kiuj formas la organizadon de specifa regado.

Ĉiaj ajn regadoformo nune efikas sur ĉia homa aktiveco en multaj gravaj manieroj. Pro tiu tialo, politikaj sciencistoj ĝenerale polemikas, ke registaro ne estu studita laŭ si mem; sed ĝi estu studita kun antropologio, ekonomiko, historio, filozofio, scienco, kaj sociologio.

Estiĝo de registaro

Laŭ ŝtata formo la estiĝo de registaro varias, kaj povas okazi jene:

La elektebleco de registarano povas dependi de iaj kondiĉoj, kiel aĝo (en demokratio), sekso (en demokratio), posedaĵoj (en plutokratio), deveno (en aristokratio, monarkio).

En anarkio ekzistas nek registaro, nek hierarkio, sed memorganizado kaj memadministrado, kiu estiĝas foje el desuba asemblearo.

Vidu ankaŭ