(Go: >> BACK << -|- >> HOME <<)

XIE Yuming (plumnomo Seimin, naskiĝis en 1941 en Fujian, Ĉinio kaj mortis en 2022 en Beijing, Ĉinio) estas ĉina esperantisto, akademiano kaj tradukisto de la plej glora ĉina romano Ruĝdoma sonĝo, OSIEK-premiita en 1999. Li estis premiita de la Asocio de Tradukistoj de Ĉinio kun la titolo de "Alta Tradukisto"[1].

Xie Yuming
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 1941 (1941-01-11)
Morto 28-an de decembro 2022
en Beijing
Lingvoj norma ĉinaEsperantoĉina
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1964–) Redakti la valoron en Wikidata
vdr

En 1965 li diplomiĝis en la fakultato pri rusa lingvo kaj literaturo ĉe la Beijing-Universitato. Dum la studentjaroj li lernis Esperanton kiel duan fremdlingvon. Ekde la 70-aj jaroj li estas redaktoro de Esperanto-elsendoj en Ĉina Radio Internacia.

La 28-an de decembro 2022 li forpasis pro malsano en Beijing, Ĉinio.[1][2]

Verkaro

redakti

Vortaro

redakti
  • Ĉina-Esperanta Vortaro (kunkompilinto),1985
  • Esperanto-Ĉina Vortaro (kunkompilinto),1987

Literaturo

redakti
  • Ruĝdoma sonĝo (tri volumoj,traduko),1995-97
  • Ĉina Antologio 1919-1949 (polurinto),1989
  • Ĉina Antologio 1949-1979 (polurinto),1986

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti