(Go: >> BACK << -|- >> HOME <<)

Iberia linko

specio de felisedo en Iberio
(Alidirektita el Lynx pardina)

La Iberia linko (Lynx pardinus) estas malofta kaj vundebla linko en Hispanio kaj Portugalio. Oni kalkulis en 2006 nur 100 iberiajn linkojn en tiuj landoj, sed reenkondukaj klopodoj rezultis en pliigo de la specio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Iberia linko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Genro: Linko Lynx
Specio: L. pardinus
Lynx pardinus
(Temminck, 1827)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La iberia linko similas al la eŭrazia linko, sed estas iom pli malgranda. Ĝi pezas du trionojn (12 kg) kompare al tiu linko. La pelto estas pli karakteriza, makula ol ĉe la nordaj parencoj.

La du plej grandaj grupoj el la 100 bestoj vivas en nacia parko Coto de Doñana kaj en Sierra de Andújar, Jaén. Ili aktivas nokte, sola kaj ĉasas plej ofte kuniklojn, leporojn (95%) kaj aliajn ronĝulojn, birdojn (5%).

Vivas pluaj 15 linkoj en zooparkoj.

Reenkonduko

redakti

Dum la du unuaj jardekoj de la 21-a jarcento oni faris diversajn klopodojn fare de oficialaj instancoj kaj privataj organizoj, nome bredado en kaptiveco, liberigo de ekzempleroj, elektronika kontrolado de kelkaj ekzemperoj kaj protektado de habitato. Tiel el malpli ol cento da ekzempleroj registritaj fine de la 20-a jarcento, en 2024 oni anoncis registron de ĝis 2021 ekzempleroj, pro kio la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj malaltigis la kategorion de tiu linko el endanĝerigita al Vundebla specio.[1][2] Tiukadre ankaŭ la teritorio pliiĝis enhavante grandajn areojn de natura habitato ĉe riveroj kaj montaroj de la tuta sudaj Hispanio kaj Portugalio.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti