(Go: >> BACK << -|- >> HOME <<)

Les liaisons dangereuses

franca leterromano

Les liaisons dangereuses (La danĝeraj rilatoj), subtitolita Lettres recueillies dans une société et publiées pour l’instruction de quelques autres (Leteroj kolektitaj en socio kaj publikigitaj por la instruado de aliuloj), estas leterromano de 175 leteroj, verkita el 1779 fare de Pierre Choderlos de Laclos kaj publikigita en 1782.

Les Liaisons dangereuses
literatura verkoleterforma romano
Aŭtoroj
Aŭtoro Pierre Choderlos de Laclos
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 23-a de marto 1782
Ĝenro leterforma romano • libertina romano • erotikofikcio • rakontado • dramosatiro
Loko de rakonto Parizoruro
vdr

Priskribo

redakti

Tiu grava literatura verko de la 18-a jarcento, kiu rakontas la historion de malicula duo formita de du manipulemaj kaj diboĉulaj nobeloj de la etoso de Klerismo, estas konsiderata majstroverko de la franca literaturo, kvankam ĝi estis ĝenerale forgesita dum la 19-a jarcento, antaŭ esti remalkovrita komence de la 20-a jarcento. Temas pri romano en la tradicio de diboĉemo de kutimoj disvastigita ekzemple de Crébillon la filo, nome romano de psikologia analizo en la ĉeftendenco de La Nouvelle Héloïse de Jean-Jacques Rousseau, kiu atingas perfektecon en la leterara formo, en kiu ĉiu rolulo montras sian propran karakteron kaj esprimmanieron.

La intrigo temas pri la malica markizino de Merteuil kaj la Vicgrafo de Valmont, nome du narcisismaj rivaloj (kaj eks-amantoj) kiuj uzas delogon kiel armilon por socie kontroli kaj ekspluati aliajn, dum la tuta tempo ĝuas siajn kruelajn ludojn kaj fanfaronante pri sia talento por manipulado. (ankaŭ vidite kiel prezentante la korupton kaj depravacion de la franca nobelaro baldaŭ antaŭ la Franca Revolucio). La markizino klopodas depravaciigi la naivan junulinon Cécile de Volanges por plenumi revenĝon, dum la vicgrafo manovras por seksallogi la virtan prezidantinon de Tourvel. Foje aliancanoj, foje rivaloj, ili lerte trompas ĉiujn kvankam konservante sian reputacion. Sed la maskoludo havas siajn limojn...

La libro estas kunmetita tute de leteroj skribitaj de la diversaj roluloj unu al la alia.

Adaptoj

redakti

Ekde 1959 dek unu filmoj baziĝis sur la romano. Krome estis nombraj adaptoj al aliaj libroj, televido, teatro, muzikaloj, mangao ktp.

Eksteraj ligiloj

redakti