Verda Majo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 3 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q537130) |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 79: | Linio 79: | ||
[[Kategorio:Pacmovado]] |
[[Kategorio:Pacmovado]] |
||
[[Kategorio:Libroj de HASEGAWA Teru|*]] |
[[Kategorio:Libroj de HASEGAWA Teru|*]] |
||
[[ko:하세가와 테루]] |
Kiel registrite je 02:28, 14 aŭg. 2013
HASEGAWA Teru 長谷川 テル | |
---|---|
Verda Majo | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Verda Majo |
Naskiĝo | 7-a de marto 1912 en Otsuki |
Morto | 10-a de januaro 1947 en Gjamusi |
Lingvoj | Esperanto • japana |
Ŝtataneco | Japanio Popola Respubliko Ĉinio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1932–) pacifisto verkisto |
Verkoj | Verkoj de Verda Majo |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | Vivantaj soldatoj |
Verkis en Esperanto | Adiaŭo en malfrua printempo Historieto de japana literaturo En Ĉinio batalanta Flustr‘ el uragano Verkoj de Verda Majo |
Esperantistiĝis en | 1932 |
HASEGAWA Teru, 長谷川 テル [hasegaŭa teru] (naskiĝis la 7-an de marto 1912 – mortis la 10-an de januaro 1947), konata en Esperantujo per sia plumnomo Verda Majo, naskiĝis en Japanio, en Jamanaŝi prefektujo. En junio de 1932 ŝi eklernis Esperanton. En la printempo de 1936, danke al Esperanto ŝi konatiĝis kun Liu Ren, ĉina studento en Tokio, kaj edziniĝis kun li en la aŭtuno de la sama jaro. Ŝi venis al Ŝanghajo en Ĉinio en la 19-a de aprilo 1937.
Nelonge post sia alveno al Ŝanghajo, Verda Majo faris kontakton kun Ĉina Proleta Esperantista Unio (ĈPEU). Ŝi partoprenis en ĉiuj aktivadoj de la Ŝanghaja Esperantista Ligo kaj kontribuis artikolojn al Ĉinio Hurlas, informa bulteno de ĈPEU por eksterlandanoj, publikigita dum iu tempo ĉiun tagdekon. Komence de decembro en 1937, Verda Majo kaj Liu Ren atingis Kantonon kaj laboris en la Esperanta sekcio de Kantona Internacia Asocio. En julio 1938, ili venis al Wuhan kaj eklaboris en la Fako por Internacia Propagando de Kuomintang. Vintre de 1938, ili evakuis al Chongqing kaj tie kontribuis artikolojn al la duonmonata Esperanta periodaĵo Heroldo de Ĉinio. Ŝiaj artikoloj aperis unu post la alia sur la paĝoj de la revuo ĝis la lasta numero de 1945. Somere de 1940 ili eklaboris en la Komisiono de Kultura Laboro kaj poste partoprenis en la redakta laboro de la gazeto Kontraŭatako, eldonita de la Nordorienta Nacisava Asocio. En 1945, ili veturis al Harbin kaj funkciis en la Administracia Komitato de la Nordorienta Liberigita Regiono kiel komitatanoj respondecaj por redaktado kaj kontrolado. Poste ili translokiĝis al Jiamusi en nordoriento de Ĉinio.
En siatempa historia fono, la ago de Verda Majo sin oferi al la afero por liberigo de la ĉina popolo estis tre facile etiketita kiel faro de "naciperfidulino" kaj kaŭzis malfeliĉan kompromiton al ŝiaj familianoj. Verda Majo ne nur sin donis al la afero por liberigo de la ĉina popolo, forlasinte sian propran hejmlandon, sed ankaŭ edziniĝis al ĉino. En tiama Japanio, edziniĝo al ĉino estis rigardata kiel tre hontinda fiago. Laŭ verko de Ĵelezo: Ŝian edziniĝon al ĉino oni rigardis kun malestimo en tiama japana socio. Eĉ ŝia samlandano Kazi Wataru, kiu nomis sin revoluciulo, ne povis reteni sian sarkasmon koncerne ĉi tiun aferon, direktante al Verda Majo akrajn mokvortojn. Nenian subtenon ŝi trovis en la hejmo.
Ŝi ne vane laboris por la kontraŭjapana rezistmilito. Precipe ŝia japanlingva disaŭdigo havis grandan influon al la invadaj trupoj. Iu japana soldato eĉ skribis poemeton por esprimi sian emociiĝon post aŭskulto de la disaŭdigo. Tiu "stranga disaŭdigo" en flua japana lingvo ankaŭ kolerigis la japanajn militaristojn. En tagĵurnalo de Tokio ŝi estis kalumniita kiel "dolĉvoĉa naciperfidulino". Ŝia patro eĉ ricevis timigan leteron, kiu postulis, ke li atribuu al si mem la kulpon kaj sin mortigu. Foje en Chongqing Zhou Enlai diris al Verda Majo: "La japanaj imperiistoj kalumnie nomis vin 'dolĉvoĉa naciperfidulino', sed efektive, vi estas fidela filino de la japana popolo, vi estas vera patrioto." La vortoj donis al ŝi grandan inspiron.
Verda Majo estis nur pura plebano senpartia. Ŝi ĉiam memoris sian esperantistecon kaj ofte nomis sin kun plena memestimo esperantisto. Ŝi skribis: mi estas banala virino. Tamen mi kredas kaj sentas, ke mi povos fari iom pli multe aŭ ion signifan ol mi restus en Japanio. Ĉar mi estas esperantisto.
Per siaj verkoj postlasitaj Verda Majo ĝuis la reputacion kiel la plej elstara esperantisto kaj brila reprezentanto en la oriento. Vere admirinda. Ŝia originala verko En Ĉinio Batalanta karakteriziĝas per delikata priskribo, abunda je sentnuanco kaj flua lingvaĵo. Depost ĝia eldono en 1945 ĝis nun, almenaŭ en Ĉinio kaj Japanio, ankoraŭ neniu alia simila verko superis ĝin. Veterano Kurisu Kei tiel komentis skribante: Verda Majo poste gloriĝis kiel la aŭtorino de „En Ĉinio Batalanta”, kiu miaopinie povintus fariĝi ĉefverko ne nur de la Esperanta literaturo, sed eĉ de la monda entute, se ĝi estus finverkita.
La supereco de Verda Majo kuŝas je tio, ke ŝi faris perfektan kombinon de persona talento kaj esperantista bonvirto. Ni devas lerni de ŝi (precipe de ŝia spirito). Ne forgesu la famajn vortojn: Homo povas havi grandan aŭ malgrandan kapablon, sed se li havas tiun spiriton, li jam estas homo nobla, pura, bonvirta, libera de trivialaj interesoj kaj utila al nia afero.
Je la 10-a de januaro 1947, Verda Majo malfeliĉe forpasis pro infekto post abortigo. En la 22-a de aprilo en la sama jaro, ankaŭ Liu Ren forpasis pro malsano. La geedzoj estis enterigitaj en la Martira Tombejo de Jiamusi.
Verkaro
- Adiaŭo en malfrua printempo (Budapest)
- Historieto de japana literaturo (Osaka, 1952)
- En Ĉinio batalanta (Osaka, 1954) Teksto en Wikilivres
- Flustr‘ el uragano (Librejo Pirato, Osaka 1975) - komentariita represo de la originalo en 1941 en Ĉinio
- Verkoj de Verda Majo (Beijing, 1982)
Tradukoj
- Iŝikaua Tacuzo: Vivantaj soldatoj (1941, Heroldo de Ĉino)
Verkoj pri Verda Majo
Libroj
- japane Sawada Kazuko: Hasegawa, Teru (Osaka, 2007)
- Miyamoto Masao:
- Verda Majo' kaj Omaĝe al Majo en la libro Japanaj vintraj fabeloj (SAT, 1989)
- Du Ternjoj en la libro Verkoj de Miyamooto Masao, vol. 3 (Japana Esperanta Librokooperativo, Toyonaka-si, Osaka, 1993)
- Gotelind MÜLLER: Hasegawa Teru ali-nome Verda Majo (1912-1947). Japana esperantistino en la ĉina kontraŭjapana rezisto. Trad. Reinhard Haupenthal. Bad Bellingen: Edition Iltis 2010. 23p. ISBN 9783932807855
Artikoloj
- Huang Nai: Mi kaj Verda Majo. En: El Popola Ĉinio, 1992, n-ro 5, p. 18-19.
- Kurisu Kei: Tragedio de Verda Majo. En: Riveroj, 1999, n-ro 23, p. 20-31.
- Jorge Camacho: Verkoj de Verda Majo. En: Beletra Almanako 10, Mondial, 2011 ISBN 9781595691910
- angleEsselstrom, Erik: The Life and Memory of Hasegawa Teru: Contextualizing Human Rights, Trans/Nationalism, and the Antiwar Movement in Modern Japan. En: Radical History Review, 2008, n-ro 101, p. 145-159.
Bibliografio
- Flustr' el uragano, Prozo de Verda Majo, eldonita en Osaka, 1975.
- Elektitaj verkoj de Verda Majo, eldonita en Tokio, 1979. Kontribuis Miyamoto Masao.
- Verkoj de Verda Majo, eldonita en Pekino, 1982, Ĉina Esperanto-Eldonejo
Eksteraj ligiloj
Trovu « Verda Majo » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Biografieto de Verda Majo
- Verkoj de kaj pri Verda Majo en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- En la SAT-retejo. Dum la 80-a SAT-Kongreso 2007, teatraĵo el verkoj de Verda Majo, ludita de Fransiska Toubale, enkondukis debaton pri la milito.
- Biografieto kaj artikolo pri la 90-a datreveno de naskigho de Verda Majo en www.espero.com.cn
- Fotoj de la tombo de Verda Majo
- Vizaĝoj: Internaciisto pli verda ol ruĝa, artikolo de Ulrich Lins ĉe Libera Folio
- Artikolo en JeunEsperanto Info, p.23