(Go: >> BACK << -|- >> HOME <<)
Saltu al enhavo
Preĝo sub la verda standardo: Malsamoj inter versioj
El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][atendante kontrolon]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
(32 mezaj versioj de 8 uzantoj ne montriĝas)
Linio 1: Linio 1:
{{Informkesto libro}}'''''Preĝo sub la verda standardo''''' estas la titolo de konata poeziaĵo en [[Esperanto]] verkita de la iniciatinto de la lingvo, [[Ludwik Lejzer Zamenhof]], en [[1905]].
{{citaĵo|El ĉiuj poemoj de Zamenhof [ĝi] estigas la plej ampleksan sentadon. [...] Estas pulsado de la tuta mondo, kiu donas vivon al ĉi tiu poemo, kaj la koloron de l' vivo|[[Arnold Behrendt]]|[[Kongresa jubilea libro]]}}
La '''Preĝo sub la verda standardo''' estas [[poemo]] de [[Ludwik Lejzer Zamenhof]], kiun li verkis en [[1905]] okaze de la [[UK 1905|unua Universala Kongreso de Esperanto]] kaj deklamis en la fino de sia kongresparolaĵo.
'''Plena teksto de ''Preĝo sub la verda standardo'''''
:Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
:fortego, la mondon reganta,
:al Vi, granda fonto de l’ amo kaj vero
:kaj fonto de vivo konstanta,
:al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
:sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
:al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
:Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Jen la poemo en Esperanto, itala kaj portugala lingvoj:
:kun dogmoj de blinda fervoro:
:silentas nun ĉiu disput’ religia
:kaj regas nun kredo de koro.
:Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
:kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
:ni staras nun, filoj de l’ tuta homaro
:Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
:sed ĝi sin dividis batale;
:popolo popolon atakas kruele,
:frat’ fraton atakas [[ŝakalo|ŝakale]].
PREĜO SUB LA VERDA STANDARDO
:Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
:aŭskultu la voĉon de l’ preĝo sincera,
:redonu la pacon al la infanaro
:Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
:por reunuigi l’ homaron.
fortego, la mondon reganta,
:Subtenu nin Forto, ne lasu nin fali,
al Vi, granda fonto de l’ amo kaj vero
:sed lasu nin venki la baron;
kaj fonto de vivo konstanta,
:donacu Vi benon al nia laboro,
al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
:donacu Vi forton al nia fervoro,
sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
:ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
hodiau ni preĝas.
:La [[flago de Esperanto|verdan standardon]] tre alte ni tenos;
Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
:ĝi signas la bonon kaj belon.
kun dogmoj de blinda fervoro:
:La Forto mistera de l’ mondo nin benos,
silentas nun ĉiu disput’ religia
:kaj nian atingos ni celon.
kaj regas nun kredo de koro.
:Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
:kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
:kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
ni staras nun, filoj de l’ tuta homaro
ĉe Via altaro.
:Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
:antaŭen kun pacaj armiloj!
sed ĝi sin dividis batale;
:[[Kristano]]j, [[judo|hebreo]]j aŭ [[islamano|mahometano]]j
popolo popolon atakas kruele,
:ni ĉiuj de Di’ estas filoj.
frat’ fraton atakas ŝakale.
:Ni ĉiam memoru pri bon’ de l’ homaro,
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
:kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
aŭskultu la voĉon de l’ preĝo sincera,
:al frata la celo ni iru obstine
redonu la pacon al la infanaro
de l’ granda homaro!
== Analizo ==
Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
=== Metriko kaj rimo ===
por reunuigi l’ homaron.
La poeziaĵo estas kvar[[amfibrako]], kaj konsistas el ses [[strofo]]j kun po ok versoj. En ĉiu strofo, la dua, la kvara, kaj la lasta versoj estas [[katalekta verso|katalekta]]j: la dua kaj la kvara nur enhavas tri [[amfibrako]]jn, kaj la lasta nur enhavas du. La nekatalektaj versoj estas ofte dividitaj en du [[hemistiko]]jn:
Subtenu nin Forto, ne lasu nin fali,
:al Vi, granda fonto ‖ de l’ amo kaj vero
sed lasu nin venki la baron;
donacu Vi benon al nia laboro,
:Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
:La verdan standardon ‖ tre alte ni tenos;
donacu Vi forton al nia fervoro,
tial, tiuj estas iaj [[aleksandro (poetiko)|aleksandro]]j, havante silabojn po 12 kun [[cezuro]].
ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
nin tenu kuraĝaj.
La rimskemo estas AB AB CC ĈĈ; ĉiuj rimoj estas inaj (finiĝas per senakcenta silabo). Unu rimparo estas [[adasismo|adasisma]] (“infanaro” / “homaro”), sed la kvanto estas malpli ol tiuj de pli fruaj Zamenhofaj poemoj (''[[La Espero]]'', ''[[La vojo (poemo)|La vojo]]'' ktp).
La verdan standardon tre alte ni tenos;
ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l’ mondo nin benos,
kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
ekregos sur tero.
La strukturo de la metroj, katalektaj versoj, kaj rimskemo plene koincidas kun tiuj de la pli frua poemo ''[[La vojo (poemo)|La vojo]]'' ; tamen la lasta verso de ĉiu strofo de ''La vojo'' enhavas tri amfibrakojn, ne du.
Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
ni ĉiuj de Di’ estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon’ de l’ homaro,
kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
al frata la celo ni iru obstine
antaŭen, senfine.
=== Temoj ===
''L.L.Zamenhof
En la poeziaĵo estas anticipita la paso de [[Hilelismo]] al [[Homaranismo]]. La poemo estis deklamita en la unua Universala Kongreso; Zamenhof fakte turniĝis al ĉiuj ĉeestantoj, kristanoj, judoj (“hebreoj”) kaj islamanoj (“mahometanoj”), invitante ilin superi ĉian integrismon kaj rekoni la komunajn valorojn preter la diferencaj ritoj. La simbolo de la tri abrahamaj religioj, kies anoj estas “de Di’ […] filoj”, memorigas la parabolon de la tri ringoj de [[Gotthold Ephraim Lessing]] en la teatraĵo ''[[Natan la saĝulo]]'' (1783). Laŭ Ivan Eidt Colling, la poemo uzas lingvon [[teismo|teisman]] sed ne religian.<ref>{{citaĵo el la reto | url =http://www.humanas.ufpr.br/portal/eventos/semanadeletras/trabalhos/el_la_verda_biblio_ivan_colling.doc | titolo = Referências culturais necessárias para a compreensão de “El la ‘Verda Biblio’”, de Lejzerowicz | persona nomo = Ivan |familia nomo=Eidt Colling | citaĵo={{lang|pt|O poema é uma evocação teísta, mas não religiosa (congruente com a visão do mundo de Zamenhof, que não seguia uma religião específica).}} | dato=2011 | lingvo = pt}}</ref>
PREGHIERA ALL’OMBRA DELLA BANDIERA VERDE
La titolo de la poeziaĵo estas klara rilatigo al la [[flago de Esperanto]], kies ĉefa koloro estas verdo. La flago, elpensita de la esperantista grupo de [[Bulonjo-sur-Maro]], estis adoptita dum tiu sama kongreso de 1905 kiel universala simbolo de [[esperantismo]].
A Te, divin spirto, superno mistero,
potenza sul mondo regnante,
a Te, grande fonte d’amore e di vero,
sorgente di vita costante,
a Te, che ciascuno diverso presenta,
sebbene nel cuore uguale Ti senta,
a Te, creatore, s’innalza sincera
la nostra preghiera.
La poemo uzas diversaj Bibliajn metaforojn: la unuiĝo de la homaro okazas ĉe Dia “[[altaro]]”; la dividita homaro estas komparata al [[ŝakalo]]j, kiuj estas laŭ la [[Malnova Testamento]] fibestoj<ref>“mi krias plende, kiel la ŝakaloj” Miĥa 1:8; “Eĉ ŝakaloj donas siajn mamojn kaj nutras siajn idojn” Plorkanto 4:3</ref>. Ĝenerale, la poema temo de la unuiĝo de la nacioj per lingvoj estas malo de la Biblia epizodo de [[Babela turo]]; la poemo priskribas tiun unuiĝon per arkitektura malkonstruo (“murojn detruos”), male ol la konstruado de la [[Babela turo]] disiginta la mondon.
A Te non veniamo con credo razziale,
con dogmi di cieco fervore:
or tace qualunque question dottrinale
e il credo sol regna del cuore.
Con esso ch’è uguale per tutte le genti,
con esso, il più vero, godranno le menti;
noi, figli del mondo, vogliamo or stare
chinati al Tuo altare.
La kvina strofo estas tiu kiu pli ol la aliaj esprimas la emocian ŝarĝon de la verko. Malferme estas citita, por la unua fojo, la [[flago de Esperanto]], kies centra rolo en la poeziaĵo estas substrekita de la mencio ĉeestanta en la titolo mem. La apudmeto de versoj n. 5–8 de la kvina strofo plirapidigas la ritmon, naskante la impreson de la tumulta kaj nehaltigebla disfalo de la muroj kaj de la alveno de la regno de “amo kaj vero”; pluraj verboj estas karakterizitaj de la komencesprima prefikso ek-, kiu evidentigas la rapidecon de la priskribitaj ŝanĝoj.
Il mondo creasti perfetto e splendente,
ma ora da lotte è diviso:
i popoli acceca un odio furente,
l’amore fraterno ne è ucciso.
Chiunque Tu sia, potenza primiera,
ascolta la voce di questa preghiera,
ridona la pace, Tu forza ed arcano,
al genere umano.
La sesa kaj lasta strofo ekiras de la emocia kaj ritma ŝarĝo esprimita de tiu antaŭa por ripeti plurfoje energian inviton al la agado, substrekitan de la ripeto (dufoje) de la termino “antaŭen!”. Denove, Zamenhof utiligas la metaforon de la milito por priskribi la ofensivon al kiu estas vokataj la esperantistoj (“pacaj armiloj”). La fina duonverso resumas la tutan signifon de la strofo, instigante la esperantistojn antaŭenigi obstine kaj "senfine" la postulojn de la esperantista movado.
Giurammo operare, giurammo volere
gli umani riuniti nel bene.
Sostienici, o forza, non farci cadere
finché non spezziam le catene.
Deh, Tu benedici il nostro lavoro,
aumenta la forza del nostro fervore,
in modo che contro ogni attacco selvaggio
troviamo il coraggio.
Pri la poemo, [[Arnold Behrendt]] komentis jene:
Il verde vessillo su in alto terremo,
{{citaĵo|El ĉiuj poemoj de Zamenhof [ĝi] estigas la plej ampleksan sentadon. […] Estas pulsado de la tuta mondo, kiu donas vivon al ĉi tiu poemo, kaj la koloron de l' vivo|<ref>{{citaĵo el libro | persona nomo=Arnold |familia nomo = Behrendt|titolo = Kongresa jubilea libro | jaro = 1933 | lingvo = eo}}</ref>}}
emblema di gioia completa.
L’arcana potenza del mondo godremo
e raggiungeremo la meta.
Le mura fra i popoli rovineranno,
con grande fracasso in frantumi cadranno
per sempre: l'amore ed il vero fecondo
vivranno nel mondo.
[[Marjorie Boulton]] identigis la temojn de la poemo jene:
Uniti i fratelli si stringan le mani.
{{citaĵo|''Preĝo sub la verda standardo'' esprimas, simple kaj sincere, kaj vere kun ia efika simpla klimaksemo kaj emociiga ripetado, idealon de religia toleremo kaj interfratiĝo de la tuta homaro.|<ref>{{citaĵo el libro | titolo = Ne nur leteroj de plum-amikoj. Esperanta literaturo — fenomeno unika | persona nomo = Marjorie | familia nomo = Boulton | aŭtoroligilo= Marjorie Boulton | loko=Malmö | eldoninto= Eldona Societo Esperanto | dato= 1984 | lingvo = eo}}</ref>}}
Avanti con armi di pace!
Cristiani, ebrei, oppur maomettani
siam figli del Dio verace.
Il bene del mondo sia nostro pensiero;
malgrado gli incagli, con cuore sincero
al fine fraterno miriamo costanti:
intrepidi, avanti!
== Uzo ==
''L.L.Zamenhof, trad.Luigi Minnaja
Pro ĝia rimarkinda emocia ŝarĝo, la verko estas taksata ankoraŭ hodiaŭ unu el la plej puraj ekzemploj de poezio en Esperanto. Pro ĝiaj enhavoj forte programaj, ĝi estas universale rekonata kiel kompendio de la idealoj de la frua esperantista movado, kaj tial fundamenta parto de la historio de Esperanto de la komenco de la dudeka jarcento.
^^(da "La lingua internazionale Esperanto" 1-2/1969)
PRECE SOB O VERDE ESTANDARTE
== Historio ==
A ti, ó mistério incorpóreo e potente,
La poemo estis verkita okaze de la [[UK 1905|unua Universala Kongreso de Esperanto]], kiu disvolviĝis tiujare en [[Bulonjo-sur-Maro]], [[Francio]]. Zamenhof deklamis la poeziaĵon ferme de sia parolado antaŭ la kunvenintoj.
ó força que ao mundo governa,
a ti, do amor e verdade nascente
e fonte de vidas eternas,
a ti, que diverso a nós todos pareces,
mas único e igual para as almas em preces,
a ti, que dominas os tempos afora,
oramos agora!
Dum la kongreso, Zamenhof preferis ne eldiri la lastan strofon pri la tri abrahamaj religioj, pro la insisto de la organizantoj de la kongreso:<ref>{{citaĵo el la reto | url= https://www.plansprachen.ch/files/HOMARANISMO_PRELEGO2005-6.pdf | titolo = De Hilelismo al Homaranismo ĉe L. L. Zamenhof | persona nomo = Andreas | familia nomo=Künzli | lingvo = eo}} </ref> estis ankoraŭ forta la antisemitismo, speciale en [[Francio]] ligita kun la tiam okazanta [[Dreyfus-skandalo]] (1894–1906).
A ti não viremos com crenças fanáticas,
com normas de cega doutrina:
agora se calam as brigas dogmáticas,
pois crença de amor nos domina.
Com ela que o homem igualmente venera,
com ela e sem lutas, com ela que é vera,
ergamo-nos, filhos no mundo dispersos,
em preces imersos.
Ĉi tiu memcenzuro daŭros longe: ankaŭ en la unua kolekto de fundamenta literaturo en Esperanto, la ''[[Fundamenta Krestomatio]]'', ĝi ne aperas.
Perfeitos e belos criastes os humanos,
mas eles lançaram-se à luta;
aos povos atacam os povos tiranos,
irmãos aos irmãos em disputa.
Quem quer que tu sejas, poder escondido,
escuta este nosso sincero pedido:
dá paz sem fuzil e sem lança
da Terra à criança!
La poemo estis tradukita en la anglan de [[Wenman Joseph Bassett-Lowke|W. M. Bassett]] en 1905 (“{{lang|en|O Thou mighty spirit in mystery shrouded,}}”), sen la lasta strofo.<ref>{{citaĵo el gazeto | url= https://www.gutenberg.org/files/49234/49234-h/49234-h.htm#est2-12-32 | gazeto = The Esperantist | dato = 1905-12 | volumo = 2 | numero=12 | persona nomo = L. L. | familia nomo = Zamenhof | titolo= Esperanto hymn of peace (translated by W. M. Bassett) |paĝoj=191 | lingvo = en}}</ref> En 1948, [[Miloš Lukáš]] tradukis la poemo en la ĉeĥan (“{{lang|cs|Ty, tajemstvím halící podstatu svoji}}”), ankaŭ sen la lasta strofo.<ref>{{citaĵo el gazeto | gazeto = [http://members.chello.cz/malovec/Esperantista.htm Esperantista] | eldoninto= Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka respubliko | dato = 1948 | persona nomo = L. L. | familia nomo = Zamenhof | titolo= Modlitba pod zelenou korouhví (Preĝo sub la verda standardo) |paĝoj=65 | url= http://europonto.eu/poligloto/03_poezio.htm | lingvo = cs}}</ref>
Juramos trabalho e renhida peleja
que a Terra irmanemos inteira!
Teu braço nos erga, tua mão nos proteja,
a fim de transpor a barreira!
Concede-nos benção em nossos labores,
concede-nos força em nossos fervores,
que contra o ataque feroz e selvagem
tenhamos coragem!
Aos ares ergamos o verde estandarte,
do bem e do belo sinal.
A força escondida nos seja baluarte
em prol da vitória final.
Quebremos dos povos os muros malditos,
que ruam por terra, que caiam em gritos:
no mundo dominem, após a maldade,
o amor e a verdade!
O peito vibrando, uni-vos, irmãos!
Avante da paz pelos trilhos.
Ainda que hebreus, muçulmanos, cristãos,
nós todos de Deus somos filhos!
Da sorte dos povos somente lembrados,
vencendo barreiras, fiéis e ousados,
meta fraterna, constante,
corramos avante!
''L.L. Zamenhof, trad. Geraldo Mattos
== Referencoj ==
{{referencoj}}
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj|s=Preĝo sub la verda standardo}}
{{Projektoj|s=Preĝo sub la verda standardo}}
{{EdE|P}}
{{EdE|P}}
{{Unua}}
[[Kategorio:Poemoj]]
[[Kategorio:Poemoj de L. L. Zamenhof]]
[[Kategorio:Esperantlingvaj versaĵoj]]
[[Kategorio:Esperantlingvaj versaĵoj]]
Nuna versio ekde 11:54, 17 nov. 2022
Preĝo sub la verda standardo
himno
Aŭtoroj
Aŭtoro L. L. Zamenhof
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 1905
vdr
Preĝo sub la verda standardo estas la titolo de konata poeziaĵo en Esperanto verkita de la iniciatinto de la lingvo, Ludwik Lejzer Zamenhof, en 1905.
Plena teksto de Preĝo sub la verda standardo
Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
fortego, la mondon reganta,
al Vi, granda fonto de l’ amo kaj vero
kaj fonto de vivo konstanta,
al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
hodiaŭ ni preĝas.
Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
kun dogmoj de blinda fervoro:
silentas nun ĉiu disput’ religia
kaj regas nun kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
ni staras nun, filoj de l’ tuta homaro
ĉe Via altaro.
Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
sed ĝi sin dividis batale;
popolo popolon atakas kruele,
frat’ fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
aŭskultu la voĉon de l’ preĝo sincera,
redonu la pacon al la infanaro
de l’ granda homaro!
Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
por reunuigi l’ homaron.
Subtenu nin Forto, ne lasu nin fali,
sed lasu nin venki la baron;
donacu Vi benon al nia laboro,
donacu Vi forton al nia fervoro,
ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
nin tenu kuraĝaj.
La verdan standardon tre alte ni tenos;
ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l’ mondo nin benos,
kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
ekregos sur tero.
Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreojmahometanoj
ni ĉiuj de Di’ estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon’ de l’ homaro,
kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
al frata la celo ni iru obstine
antaŭen, senfine.
Analizo[redakti | redakti fonton]
Metriko kaj rimo[redakti | redakti fonton]
La poeziaĵo estas kvaramfibrako, kaj konsistas el ses strofoj kun po ok versoj. En ĉiu strofo, la dua, la kvara, kaj la lasta versoj estas katalektaj: la dua kaj la kvara nur enhavas tri amfibrakojn, kaj la lasta nur enhavas du. La nekatalektaj versoj estas ofte dividitaj en du hemistikojn:
al Vi, granda fonto ‖ de l’ amo kaj vero
Al Vi ni ne venas ‖ kun kredo nacia,
La verdan standardon ‖ tre alte ni tenos;
tial, tiuj estas iaj aleksandroj, havante silabojn po 12 kun cezuro.
La rimskemo estas AB AB CC ĈĈ; ĉiuj rimoj estas inaj (finiĝas per senakcenta silabo). Unu rimparo estas adasisma (“infanaro” / “homaro”), sed la kvanto estas malpli ol tiuj de pli fruaj Zamenhofaj poemoj (La Espero, La vojo ktp).
La strukturo de la metroj, katalektaj versoj, kaj rimskemo plene koincidas kun tiuj de la pli frua poemo La vojo ; tamen la lasta verso de ĉiu strofo de La vojo enhavas tri amfibrakojn, ne du.
Temoj[redakti | redakti fonton]
En la poeziaĵo estas anticipita la paso de Hilelismo al Homaranismo. La poemo estis deklamita en la unua Universala Kongreso; Zamenhof fakte turniĝis al ĉiuj ĉeestantoj, kristanoj, judoj (“hebreoj”) kaj islamanoj (“mahometanoj”), invitante ilin superi ĉian integrismon kaj rekoni la komunajn valorojn preter la diferencaj ritoj. La simbolo de la tri abrahamaj religioj, kies anoj estas “de Di’ […] filoj”, memorigas la parabolon de la tri ringoj de Gotthold Ephraim Lessing en la teatraĵo Natan la saĝulo (1783). Laŭ Ivan Eidt Colling, la poemo uzas lingvon teisman sed ne religian.[1]
La titolo de la poeziaĵo estas klara rilatigo al la flago de Esperanto, kies ĉefa koloro estas verdo. La flago, elpensita de la esperantista grupo de Bulonjo-sur-Maro, estis adoptita dum tiu sama kongreso de 1905 kiel universala simbolo de esperantismo.
La poemo uzas diversaj Bibliajn metaforojn: la unuiĝo de la homaro okazas ĉe Dia “altaro”; la dividita homaro estas komparata al ŝakaloj, kiuj estas laŭ la Malnova Testamento fibestoj[2]. Ĝenerale, la poema temo de la unuiĝo de la nacioj per lingvoj estas malo de la Biblia epizodo de Babela turo; la poemo priskribas tiun unuiĝon per arkitektura malkonstruo (“murojn detruos”), male ol la konstruado de la Babela turo disiginta la mondon.
La kvina strofo estas tiu kiu pli ol la aliaj esprimas la emocian ŝarĝon de la verko. Malferme estas citita, por la unua fojo, la flago de Esperanto, kies centra rolo en la poeziaĵo estas substrekita de la mencio ĉeestanta en la titolo mem. La apudmeto de versoj n. 5–8 de la kvina strofo plirapidigas la ritmon, naskante la impreson de la tumulta kaj nehaltigebla disfalo de la muroj kaj de la alveno de la regno de “amo kaj vero”; pluraj verboj estas karakterizitaj de la komencesprima prefikso ek-, kiu evidentigas la rapidecon de la priskribitaj ŝanĝoj.
La sesa kaj lasta strofo ekiras de la emocia kaj ritma ŝarĝo esprimita de tiu antaŭa por ripeti plurfoje energian inviton al la agado, substrekitan de la ripeto (dufoje) de la termino “antaŭen!”. Denove, Zamenhof utiligas la metaforon de la milito por priskribi la ofensivon al kiu estas vokataj la esperantistoj (“pacaj armiloj”). La fina duonverso resumas la tutan signifon de la strofo, instigante la esperantistojn antaŭenigi obstine kaj "senfine" la postulojn de la esperantista movado.
Pri la poemo, Arnold Behrendt komentis jene:
Citaĵo
El ĉiuj poemoj de Zamenhof [ĝi] estigas la plej ampleksan sentadon. […] Estas pulsado de la tuta mondo, kiu donas vivon al ĉi tiu poemo, kaj la koloron de l' vivo
— [3]
Marjorie Boulton identigis la temojn de la poemo jene:
Citaĵo
Preĝo sub la verda standardo esprimas, simple kaj sincere, kaj vere kun ia efika simpla klimaksemo kaj emociiga ripetado, idealon de religia toleremo kaj interfratiĝo de la tuta homaro.
— [4]
Uzo[redakti | redakti fonton]
Pro ĝia rimarkinda emocia ŝarĝo, la verko estas taksata ankoraŭ hodiaŭ unu el la plej puraj ekzemploj de poezio en Esperanto. Pro ĝiaj enhavoj forte programaj, ĝi estas universale rekonata kiel kompendio de la idealoj de la frua esperantista movado, kaj tial fundamenta parto de la historio de Esperanto de la komenco de la dudeka jarcento.
Historio[redakti | redakti fonton]
La poemo estis verkita okaze de la unua Universala Kongreso de Esperanto, kiu disvolviĝis tiujare en Bulonjo-sur-Maro, Francio. Zamenhof deklamis la poeziaĵon ferme de sia parolado antaŭ la kunvenintoj.
Dum la kongreso, Zamenhof preferis ne eldiri la lastan strofon pri la tri abrahamaj religioj, pro la insisto de la organizantoj de la kongreso:[5] estis ankoraŭ forta la antisemitismo, speciale en Francio ligita kun la tiam okazanta Dreyfus-skandalo (1894–1906).
Ĉi tiu memcenzuro daŭros longe: ankaŭ en la unua kolekto de fundamenta literaturo en Esperanto, la Fundamenta Krestomatio, ĝi ne aperas.
La poemo estis tradukita en la anglan de W. M. Bassett en 1905 (“O Thou mighty spirit in mystery shrouded,”), sen la lasta strofo.[6] En 1948, Miloš Lukáš tradukis la poemo en la ĉeĥan (“Ty, tajemstvím halící podstatu svoji”), ankaŭ sen la lasta strofo.[7]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
1. Eidt Colling, Ivan. Referências culturais necessárias para a compreensão de “El la ‘Verda Biblio’”, de Lejzerowicz (portugale) (2011). “O poema é uma evocação teísta, mas não religiosa (congruente com a visão do mundo de Zamenhof, que não seguia uma religião específica).”.
2. “mi krias plende, kiel la ŝakaloj” Miĥa 1:8; “Eĉ ŝakaloj donas siajn mamojn kaj nutras siajn idojn” Plorkanto 4:3
3. Behrendt, Arnold. (1933) Kongresa jubilea libro (esperante).
4. Boulton, Marjorie. (1984) Ne nur leteroj de plum-amikoj. Esperanta literaturo — fenomeno unika (esperante). Malmö: Eldona Societo Esperanto.
5. Künzli, Andreas. De Hilelismo al Homaranismo ĉe L. L. Zamenhof (esperante).
6. Zamenhof, L. L. (1905-12). “Esperanto hymn of peace (translated by W. M. Bassett)”, The Esperantist (en) 2 (12), p. 191.
7. Zamenhof, L. L. (1948). “Modlitba pod zelenou korouhví (Preĝo sub la verda standardo)”, Esperantista (cs), p. 65.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.