Korea Esperanto-Junularo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 32: | Linio 32: | ||
[[Kategorio:Sudkoreaj Esperanto-asocioj]] |
[[Kategorio:Sudkoreaj Esperanto-asocioj]] |
||
[[Kategorio:Landaj Sekcioj de TEJO]] |
[[Kategorio:Landaj Sekcioj de TEJO]] |
||
[[ko:한국 에스페란토 청년회]] |
Kiel registrite je 07:27, 16 aŭg. 2013
Korea Esperanto-Junularo (KEJ) estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn koreajn esperantistojn. Ĝi estis fondita en 1958 kiel junulara sekcio de Korea Esperanto-Asocio (KEA) kaj ekde la jaro 1964 estas landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).
Ĝia oficiala organo estas Verda Voĉo, kiu publikiĝas papere sur lastaj 4 paĝoj de La Lanterno Azia, oficiala organo de KEA.
Komuna Seminario ĉiujare alterne okazas kunlabore de Korea Esperanto-Junularo, Japana Esperanto-Junularo kaj Ĉina Junulara Esperanto-Asocio. Historie, la asocio ankaŭ organizis la jubilean 50-an Internacian Junularan Kongreson de TEJO en somero 1994.
Adreso: 1601 Kangbyon Hanshin Core, 350 Mapo-dong, Mapo-gu, 121-703 Seoul, Republic of Korea (Korea Respubliko)
Telefonnumero: +82-02-717-6974
Prezidanto: Jang Mihee (uzantnomo mihi ĉe saluton.net)
Vicprezidanto: Kim Degun
Sekretario: Nam Hyeon
Redaktoroj: Kim Degun, Song Ho-young
Membroj: 30
Organo: Verda Voĉo (6 n-roj jare apartenataj de La Lanterno Azia)
Red. adreso: p/a KEJ
Eksteraj ligiloj
- Provizora retejo de Korea Esperanto-Junularo