(Go: >> BACK << -|- >> HOME <<)

Saltu al enhavo

Kantono Lucerno: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e kor vikitekston (P:KV #001) per JWB
Neniu resumo de redakto
 
(Unu meza versio de alia uzanto ne montriĝas)
Linio 5: Linio 5:
|situo=[[Dosiero:Karte Lage Kanton Luzern.png|eta|285px|center|<small>Situo de Kantono Lucerno Svislando</small>]]
|situo=[[Dosiero:Karte Lage Kanton Luzern.png|eta|285px|center|<small>Situo de Kantono Lucerno Svislando</small>]]
|mapo=[[Dosiero:Karte Kanton Luzern.png|eta|285px|center|<small>Mapo de la Kantono Lucerno</small>]]
|mapo=[[Dosiero:Karte Kanton Luzern.png|eta|285px|center|<small>Mapo de la Kantono Lucerno</small>]]
|koord={{Koordinatoj gm|47|3|N|8|18|E}}
|ĉefloko=[[Lucerno]]
|ĉefloko=[[Lucerno]]
|aliĝjaro=1332
|aliĝjaro=1332
|lingvoj=[[germana lingvo]]
|lingvoj=[[germana lingvo]]
|mallongigo=LU
|mallongigo=LU
|loĝantaro=363475
|loĝantoj=363475<small>(2007-12-31)</small>
|loĝantaro-jaro=2007-12-31
|areo=1493
|areo=1493
|denseco=243
|denseco=243
|zomo=8
}}
}}
La '''Kantono Lucerno''' estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de [[Svislando]], kiuj nomiĝas [[kantono]]j. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo [[Lucerno]]. Fine de [[2007]], en la kantono vivis 363&nbsp;475 loĝantoj.
La '''Kantono Lucerno''' (La nomo de la kantono en la oficialaj lingvoj de la [[Svislando|Svisa Konfederacio]] estas {{Lang-de|Luzern}}, {{Lang-fr|Lucerne}}, kaj [[itala lingvo|itale]] kaj [[romanĉa lingvo|romanĉe]] '''Lucerna''') estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de [[Svislando]], kiuj nomiĝas [[kantono]]j.


Laŭ la stato de {{WikidataLoĝantaroDato}} en la kantono vivis {{unuo|{{WikidataLoĝantaro}}|loĝantoj}} sur areo de {{unuo|{{#expr:({{#invoke:Wikidata|claim|P2046}}) round 2}}}} kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de {{unuo|{{#expr:({{WikidataLoĝantaro}}/{{#invoke:Wikidata|claim|P2046}}) round 0}}}} loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo [[Lucerno]].
La nomo de la kantono en la oficialaj lingvoj de la [[Svislando|Svisa Konfederacio]] estas {{Lang-de|Luzern}}, {{Lang-fr|Lucerne}}, kaj [[itala lingvo|itale]] kaj [[romanĉa lingvo|romanĉe]] '''Lucerna'''.


== Geografio ==
== Geografio ==

Nuna versio ekde 18:08, 4 jun. 2024

Kantono Lucerno
Blazono de Lucerno
Pilato
Kantonoj de Svislando
Ĉefloko Lucerno
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1332
Oficialaj lingvoj  germana lingvo
Oficiala mallongigo  LU
Nombro de loĝantoj 363475  (2007-12-31)
Areo 1493 km²
Loĝantardenseco 243 loĝantoj/km²
Geografia situo CH1903: 651488 / 214925 (mapo)47.0833333333338.1166666666667Koordinatoj: 47° 5′ N, 8° 7′ O; CH1903: 651488 / 214925 (mapo) f1

Map

Situo de Kantono Lucerno Svislando
Mapo de la Kantono Lucerno
vdr

La Kantono Lucerno (La nomo de la kantono en la oficialaj lingvoj de la Svisa Konfederacio estas germane Luzern, france Lucerne, kaj itale kaj romanĉe Lucerna) estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj.

Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis 409 557 loĝantoj sur areo de 1 493,51 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 274 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Lucerno.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Kantono Lucerno situas en la centro de Svislando. Ĝia teritorio apartenas parte al la Alpoj, parte al la Antaŭalpoj kaj parte al la Svisa Mezlando. Laŭ proporcio de la areo la Mezlando estas la plej granda parto. La mezlandaj regionoj de Lucerno tamen ne estas ebenaj sed montetaj. Tipa ekzemplo estas la distrikto Entlebuch.

La plej alta punkto de la kantono estas kun alteco de 2349 m s.m. la monto Brienzer Rothorn kaj la plej malalta punkto estas kun 406 m s.m. Honauer Schachen ĉe la limo al Kantono Zugo.

Lagoj[redakti | redakti fonton]

Komplete sur la terene de la kantono situas la lagoj Rotsee, Lago de Baldegg, Lago de Sempach, Mauensee kaj Soppensee. Krome parto de la Kvarkantona Lago, nome la Lago de Lucerno, kaj de la Lago de Zugo kaj de la Lago de Hallwil troviĝas en Kantono Lucerno.

Riveroj[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj riveroj en la kantono estas Reuss, Eta Emme, Wigger, Luthern, Suro, Pfaffneren kaj Entlen.

Montoj[redakti | redakti fonton]

Signifaj montoj estas Pilato, Rigi (sur la limo al Kantono Ŝvico) kaj Brienzer Rothorn (sur la limo kun la kantonoj Berno kaj Obvaldo).

Najbaraj kantonoj[redakti | redakti fonton]

Kantono Lucerno ne havas limon kun eksterlando. Ĝi limas en okcidento kaj sudokcidento al Kantono Berno, en nordo kaj nordoriento al Kantono Argovio, en oriento al la kantonoj Ŝvico, Obvaldo kaj Nidvaldo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la Kantono Lucerno pasas unu el la du ĉefaj trajnlinioj al Gotardo, nome de Bazelo tra Olten kaj Lucerno. Alia ĉeflinio estas la konekto de Lucerno tra Zugo al Zuriko. Krome ekzistas la linio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Lucerno tra Rapperswil al Sankt-Galo, la fervojlinio tra Entlebuch kaj Emme-Valo al Berno, kaj la linio al Lencburgo.

Pasas tra la Kantono Lucerno la naciaj aŭtoŝoseoj A2 de Bazelo al Gotardo, A14 de Baar al Lucerno kaj A8 de Lucerno tra Brünig-Pasejo kaj Interlaken al Spiez.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 750 post Kristo estis fondita Luceria, el kiu evoluis la urbo Lucerno. En la jaro 1290 la reĝo Rudolfo la 1-a de Habsburgo koncedis al Lucerno la statuson de aŭstria landurbo. En la jaro 1332 Lucerno aliĝis al la Svisa Ĵurkomunumo. Kun la helpo de la ĵurkomunumanoj Lucerno liberiĝas en la jaro 1386 per la Batalo de Sempach de la regno de la Habsburgoj. La hodiaŭaj limoj de la kantono korespondas proksimume al la tiamaj limoj de la urba ŝtato Lucerno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Flago de Svislando
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)