Rusiaj militistoj eniris usonan militbazon en Niĝero

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 3-a de majo 2024

Jill Biden en la usona militbazo N 101. Niameo, Niĝero, 2016.


La 3-an de majo oni informis ke rusiaj militistoj eniris la usonan aviadilejon N 101 ĉe la Internacia Flughaveno Diori Hamani en Niameo, ĉefurbo de Niĝero. Rusiaj militfakuloj okupis apartan hangaron. Usona sekretario pri defendo Lloyd Austin diris ke la rusianoj ne havas rektan kontakton kun usonaj militistoj aŭ iliaj ekipaĵoj, do risko de konflikto inter ili estas malalta.

Niĝeraj aŭtoritatoj anticipe informis la usonanojn ke 60 rusiaj militfakuloj estos lokitaj en la bazo. Usonanoj oponis tion kaj, laŭ vortoj de nenomita usona ŝtatoficisto, la niĝerianoj "reagis al tio ne tre bone". La 2-an de majo ĉe unu el viaduktoj en la niĝera ĉefurbo estis hisita flago de Rusio; ĉe la aliaj 14 viaduktoj oni hisis flagojn de Niĝero, Malio kaj Burkino kiel membroj de la Alianco de Ŝtatoj de Sahelo, establita la 17-an de septembro 2023.

La 10-an de aprilo al Niĝero venis 100 rusiaj militfakuloj kaj neprecizigita nombro de kontraŭaviaj defendosistemoj, aĉetitaj en Rusio.

La 16-an de marto Niĝero informis pri nuligo de la milita kunlaboro kun Usono kaj postulis foriron de la usonaj trupoj. Usono diris ke dustela generalo estas sendita al Niĝero por priparoli la retiriĝon. Francaj trupoj estis elpelitaj pli frue. Samtempe Ĉado postulis foriron de usonaj militistoj kaj grandparte ili jam estis translokitaj al Germanio.

En Niĝero, kiu dum longa tempo estis ŝlosila milita partnero de Usono en la regiono, origine estis deplojitaj 1 100 usonaj militistoj. En decembro 2023 prezidanto Joe Biden en letero al la kongreso menciis ke en la lando restas 648 usonaj militistoj. Plejparte ili estas lokitaj je aviadilejo N 201 en Niameo kaj en Agadezo. La aviadilejo N 201 estis konstruita en 2018 kaj kostis 110 milionojn da dolaroj. Ekde elpostenigo de prezidanto Mohamed Bazoum en julio 2023 la militbazo malaktiviĝis, plejparto de la flugrobotoj restas surgrunde. Ankaŭ la sekurecaj operacoj kaj humanitara agado de usonaj institucioj en Niĝero estis ĉesigitaj.

Fontoj[redakti]