Nacia Parka Agentejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Nacia Parka Agentejo (angle National Park Service, NPS) estas usona agentejo de la Federacia Registaro kiu adminitras ĉiujn usonajn naciajn parkojn, multajn naciajn monumentojn, kaj aliajn konservendajn kaj historiajn propraĵojn kun variaj titoldifinoj.[1] Ĝi estis kreita la 25an de Aŭgusto, 1916, de la Usona Kongreso pere de la National Park Service Organic Act.[2]

La NPS estas ŝtata agentejo sub la Usona Departmento de la Internaĵo. Plej el la rekta administrado de la NPS estas delegita de la Usona Departmento de la Internaĵo al la direktoro de NPS, kiu devas esti konfirmita de la Senato.

La 21,989 dungitoj de la NPS kontrolas la 405 naciaj parkaj unuoj, el kiuj 59 estas deklaritaj Usonaj Naciaj Parkoj.[3]

La NPS celebros sian centjariĝon en 2016.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Designation of National Park System Units. National Park Service. Alirita 5a de Aprilo, 2008.
  2. The National Park Service Organic Act. National Park Service. Alirita 5a de Aprilo, 2008.
  3. Budget Justifications and Performance Information, Fiscal Year 2008, National Park Service
  4. Chris Elkins, National Park Service director visits Tupelo Arkivigite je 2014-11-12 per la retarkivo Wayback Machine, Northeast Mississippi Daily Journal, 16a de Januaro, 2013

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]